“Cifereca nomado” de Britio pledas por sunenergio en ĉiuj insulaj nacioj

Instalado de sunpaneloj sur la tegmenta teraso de la oficejo de la ĉefministro en Jamajko, kiel parto de la monda iniciato de ŝtataj kaj registaraj estroj apogantaj sunenergion. Ĉiuj fotoj en ĉi tiu artikolo apartenas al James Ellsmoor kaj estas uzataj laŭ permeso.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom alia mencio –  [en] = en la angla]

Kion konservas la estonteco por la insuloj de la mondo? James Ellsmoor [en], 26-aĝa anglo kiu aperis en la listo 30 under 30 [en], en kiu troviĝas personoj kiuj estas malpli ol 30-jaraj de la magazino Forbes en 2017, priskribas sin kiel “cifereca nomado” kiu kredas en la uzebleco de sunenergio por estigi ŝanĝon por la insulanoj en la tuta mondo.

En Karibio, la termino “daŭripovo” fariĝis ĝenerala esprimo por indiki gravajn kampojn rilate al insulaj ekonomioj kiel la konservado de la naturmedio, sinpreparo al katastrofoj pro la klimata ŝanĝo, turismo [en], ekonomia kresko kaj laborpostenoj, agrikulturo, fiŝkaptado kaj renovigebla energio [en]. Parolante pri renovigeblaj rimedoj, grupo de spertuloj el Kingston listigas la defiojn:

Energy prices in the Caribbean are amongst the highest in the world, having a crippling effect on industry, businesses and households of the region. The energy economies of the Caribbean have particularities which make the Caribbean energy situation unique: high dependence on imported oil resources, relatively small markets, largely centralised energy production and distribution, outdated energy generation equipment and significant electricity theft in some countries, and a relative abundance of renewable energy resources.

La kostoj de la elektra provizado en Karibio estas inter la plej altaj en la mondo, kio implikas efikon sur la industrio, komercoj kaj loĝejoj en la regiono. La ŝparadoj de energio en la karibia regiono havas trajtojn kiuj unikigas la energian situacion en Karibio: alta dependeco de importita petrolo, relative etaj merkatoj, energia generado kaj distribuado ĉefe centralizita, ne plu modernigita aparataro por elektrogenerado, rimarkinda energio-ŝtelado en iuj distrikoj kaj fine relativa abundeco de renovigeblaj energiaj fontoj.

Tamen, investo en renovigebla energio estas kreskanta [en], ĉar Jamajko celas funkcigii [en] la plej grandan suncentralon en Karibio meze de la jaro 2019.

Antaŭ nelonge Tutmondaj Voĉoj kuniĝis kun Ellsmoor en Kingston, Jamajko, por malkovri kiujn avantaĝojn la sunenergio alportas por pli bona vivo sur de la insulo kaj kio motivigas lin kaj revigas lin pri pli bona mondo.

James Ellsmoor, “cifereca nomado”.

Global Voices (GV): Ŝtatestroj apogantaj sunenergion [en] estis iniciato kreita por helpi transformi mondgvidantojn en ekologiajn gvidantojn. Kiel naskiĝis ĉi tiu ideo?

James Ellsmoor (JE): Solar Head of State started as a campaign by a group of California-based activists to ask [then United States] President Obama to install solar panels on [the roof of] the White House.

While this campaign was underway, President Mohamad Nasheed of the Maldives approached the group. He is a prominent climate activist who made global headlines by holding an underwater cabinet meeting to raise awareness of the threat posed to his country by rising sea levels. With Solar Head of State, he later became the first world leader to install solar panels on a government residence.

After I joined, we decided to take the campaign global, asking all world leaders to install solar panels on public buildings. Since then we partnered with governments to install solar on Saint Lucia’s Government House and Jamaica’s Office of the Prime Minister. We are now working on similar projects with the Organisation of Eastern Caribbean States and the Pacific Island Development Forum, which together make up over 20 small island developing states (SIDS).

James Ellsmoor (JE): La iniciato komenciĝis kiel kampanjo organizita de aktivistoj el Kalifornio por peti la usonan prezidinton Obama instali sunpanelojn sur la tegmento de la Blanka Domo.
Dum la kampanjo progresis, la prezidanto de la Maldivoj, Mohamad Nasheed, alproksimiĝis al la grupo. Li estas grava naturmedia aktivisto kiu kreis ĉeftitolojn en la tutmonda gazetaro pro la organizo de “subakva” ministeria laborsesio [en], por kreskigi la konscion pri la minaco kiun la leviĝo de la marniveloj reprezentas por lia lando. Kun helpo de la iniciato “ŝtatestroj apogantaj sunenergion”, li fariĝis la unua mondgvidanto kiu instalis sunpanelojn sur registara rezidejo.

Post aliĝi al la iniciato, ni decidis movi la kampanjon al tutmonda nivelo, petante ĉiujn mondgvidantojn instali sunpanelojn en publikaj konstruaĵoj. Ekde tiam, ni asociiĝis kun registaroj por instali sunpanelojn en la  Oficiala registara domo  [en] de Sankta Lucío kaj en la Oficejo de la ĉefministro de Jamajko [en]. Aktuale, ni estas kunlaborantaj pri similaj projektoj kun la Organizaĵo de Orientkarabiaj Ŝtatoj kaj kun la Forumo por la Evoluigo de la Pacifikaj Insuloj, kiuj kune ampleksas pli ol 20 evoluantajn insulajn ŝtatetojn (SIDS).

Ĉe la transdona ceremonio de la sunpaneloj la 17-an de oktobro 2018, la jamajka ĉefministro Andrew Holness ofertas premion al Ryan Bent, kiu produktis la gajnintan videon por Jamaica Solar Challenge, dum Tameka Lee de Caribbean Climate Innovation Centre rigardas.

GV: Kia estas via sperto pri la promocio de sunenergio en Karibio?

JE: This year we organized the Jamaica Solar Challenge, a competition in partnership with two local youth organizations: the Commonwealth Youth Council and Caribbean Youth Environment Network.

We asked students to create a song, video, poster or something creative that would share the benefits of solar energy with their peers. We were so happy with the results and are excited to be launching similar competitions in Grenada, Guyana and Belize next year!

JE: Tiujare ni aranĝis la Jamaican Solar Challenge [Jamajkan Sunan Defion], konkurson en partnereco kun du lokaj junularaj organizaĵoj: la Commonwealth Youth Council [Konsilio de la Komunumo de Nacioj] kaj la Caribbean Youth Environment Network [Ekologia Reto de la Karibia Junularo].

Estis petata kanzono, filmeto, publike montrebla afiŝo aŭ io simila al junuloj, per kiu oni povus diskonigi la avantaĝojn de la sunenergio al iliaj samaĝuloj. Ni tre ĝojis pro la rezultoj kaj ni antaŭĝojas lanĉi venontjare similan konkurson en Grenado, Gujano kaj Belizo.

La gajninta video el Jamajko havas ĝojigan kaj festan etoson:

GV: Ĉu vi kredas ke la movado gajnas terenon? Ĉu la civitanoj kaj politikistoj el Karibio “komprenas” la koncepton “renovigebla energio”?

JE: The Caribbean is no different to other parts of the world. Most people do not think about where their electricity is being generated. The big difference is the phenomenal cost of electricity in the region — islanders pay three to six times more than U.S. customers per unit of electricity consumed. This makes the need all the more pressing and with the political turmoil in Venezuela, there is an economic and environmental imperative for the region to move away from fossil fuels. I think people are starting to wake up. Renewables make sense for their wallets as well as the climate. This is going to be what moves the needle.

We need greater collaboration [among] utilities, government, the private sector, academia and nonprofits. All these organisations are integral to the energy sector, but are still operating in silos. If the region is going to transition it will need cooperation!

We also need to move beyond the low hanging fruit of electricity generation and solar power. Shipping, transportation and waste management are huge sources of pollution that need greater attention. Moving towards batteries for renewables is great, but we also must ensure that there is a plan for batteries to be safely disposed of at the end of their life.

JE: Karibio ne malsimilas al aliaj mondopartoj. La plimulto ne pensas pri kie estis produktita la elektro. La plej granda diferenco kiu ekzistas estas la aldona kosto de la servo en la regiono — la insulanoj pagas trioble ĝis sesoble pli ol la usonaj uzantoj kontraŭ unuo da uzata elektro. Ĉi tio pli urĝigas la bezonon kaj pro la maltrankvila politika vivo en Venezuelo [en], ekzistas ekonomia kaj naturzorga neceso ke la regiono sendependiĝu de fosiliaj brulaĵoj. Mi pensas ke la homoj aktuale ekvekiĝas. Renovigeblaj rfontoj kunportas profitojn al iliaj monujoj kaj ankaŭ al la naturmedio. Ĉi tio progresigos la klopodon.

Ni bezonas pli vastan kunlaboron de la publikservaj enterprenoj, la registaro, la privata sektoro, la akademia kaj faka mondo, samkiel de neprofitcelaj organizaĵoj. Ĉiuj ĉi estas bezonataj por la energia sektoro, sed ankoraŭ laboras dise kaj sole. Se la regiono realigos la transiron, ni bezonos ĉies kunlaboron!

Ni bezonas ankaŭ fari pli ol la nura generado de elementa elektro kaj sunenergio. La ŝipa kaj cetera transportado kune kun la mastrumado de rubaĵoj estas vastaj fontoj de poluado, kiuj meritas pluan atenton. Decidi uzi bateriojn por renovigeblaj fontoj estas mirinda, sed ni devas ankaŭ certigi ke ekzistas plano por anstataŭigi ilin sekure kiam iliaj uzperiodoj finiĝos.

Membroj de la teamo kiu instalas sunpanelojn sur la oficejo de la ĉefministro de Jamajko.

GV: Vi ĵus gradiĝis en la magistra nivelo pri insulaj studoj en la Universitato pri Altebenaĵoj kaj Insuloj el Skotlando, publikigante informan bultenon en la reto [en]. Kie originis via fascino pri insuloj?

JE: I am from a very rural part of England and so the relationship between communities and their natural environment has always interested me. The master's in island studies allowed me to explore the complexities of living in smaller, isolated communities and the differences needed in governance and business for these communities to prosper.

Many people find the idea of “island studies” confusing. It is simply an interdisciplinary approach to studying island communities, incorporating geography, sociology, political science, environmental studies, and more.

I started the Island Innovation newsletter because I wanted to disseminate all the information I was receiving about different island communities worldwide, to a wider audience.

JE: Mi devenas de kampara areo en Anglio, pro tio la rilato inter komunumoj kaj iliaj naturaj ĉirkaŭaĵoj ĉiam interesis min. La magistriĝa studnivelo [magistro] pri insulaj studoj permesis al mi esplori la kompleksaĵojn de la vivo ene de la plej etaj insulaj komunumoj kaj la ŝanĝojn kiujn oni bezonas en komerco kaj regado por ke la komunumoj floru.

Por multaj homoj la ideo pri “insulaj studoj” estas iom konfuza koncepto. Tio simple estas vidpunkto interdisciplina por studi insulajn komunumojn, kiu samptempe inkluzivas geografion, sociologion, politikan sciencon, ekologiajn studojn kaj multe pli.

Mi kreis la informan bultenon pri Noviĝado Insula ĉar mi deziregis konigi ĉiujn informojn kiujn mi ricevis pri malsamaj insulaj komunumoj sur la tuta terglobo, sed kun pli granda, vasta aŭskultantaro.

GV: Kio estas, laŭ vi, la komuna faktoro kiun la insuloj havas tutmonde — kaze ke ili ion komunan havas? Ĉu ĉiu insulo posedas siajn proprajn kompleksaĵojn?

JE: There are definite commonalities globally [among] island communities. Key issues such as energy, transportation, housing and climate change come up frequently.

There are obviously cultural and climatic differences. No two islands are the same … All too often, I see communities trying to reinvent the wheel when neighbouring islands have already found creative solutions to an issue.

JE: Ekzistas difinaj trajtoj kiujn la insulaj komunumoj havas mondskale. Ŝlosilaj problemoj kiel ekzemple rilatajn al energio, transportaj rimedoj, loĝejoj kaj la klimata ŝanĝo ofte ekstariĝas.

Kompreneble, kulturaj kaj klimataj diferencoj ekzistas. Du insuloj ne samas… Tre ofte, mi vidas ke la komunumoj provas reinventi dinamiton kiam la apudaj insuloj jam trovis krean solvon por problemo.

Transportado de la sunpaneloj antaŭ ilia instalo.

GV: Ĉu vi havas preferatan insulon?

JE: Now you are asking for trouble! I can’t have favourites working with so many different island communities. Each one has its ups and downs.

I have loved spending so much time in Jamaica and getting to know more about the culture and history. It has been a really special experience and I have been so impressed by the resilience, passion and entrepreneurship of the Jamaican people. The cultural output relative to the population of Jamaica never ceases to amaze me and it is remarkable the impact this island has had on the world.

JE: Kia malfacila decido! Mi ne povas montri inklinon kiam mi laboras kun multaj malsimilaj insulaj komunumoj. Ĉiu posedas siajn bonaĵojn kaj malbonaĵojn.

Mi ĝuis pasigi tiom da tempo en Jamajko, ĉar mi havis la oportunon ekkoni pli pri la kulturo kaj la historio. Vere estis speciala sperto kaj mirigas min la forteco, pasio kaj entreprenemo de la jamajka popolo. La kultura produktado ligata al la popolo mem neniam ĉesas mirigi min kaj estas admirinda la influo kiun ĉi tiu insulo havas kaj havis en la mondo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.