Konatiĝu kun Leonardi Fernández, gastiganto de la tvitera konto @ActLenguas, ekde la 1-a ĝis la 7-a de aprilo 2019

Foto liverita kun permeso de Leonardi Fernández

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte se aliel menciita, ekzemple [en] = angla, [es] = hispana]

En 2019, ni invitas diversajn gastigantojn mastrumi [en] la tviteran konton @ActLenguas (Lingva Aktivismo) kaj diskonigi iliajn spertojn pri lingva revivigo  kaj disvastigo de iliaj gepatraj lingvoj. Ĉi tiu profila afiŝo prezentas Leonardi Fernández (@dez_leo1) [es] kaj kion li planas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti iom pri vi mem.

¡Saludos! Me llamo Leonardi Fernández del pueblo wayuu, nación indígena que existe entre Colombia y Venezuela. Actualmente vivo en Süchimma (Riohacha), capital del departamento de la Guajira colombiana. Comencé hace varios años junto al compañero Carlos Colina de Wikimedia Venezuela, el desarrollo de una wikipedia en el idioma de mi pueblo, proyecto que marcho bien hasta que las condiciones políticas del país fueron complicándose cada vez más en Venezuela. Teniendo que dejar mi país y paralizar mis estudios de Antropología Social y Cultural. Sin embargo no me he desligado del proyecto, porque se han sumado personas y colaboradores como Neima Paz y Yendry Ugas, grandes amigos que han colaborado con gran interés con miras a desarrollar la wikipedia y promocionarla entre la misma sociedad wayuu. Se han hecho talleres en la ciudad de Maracaibo y se planifica presentar en Riohacha, Colombia el proyecto ante educadores, docente y estudiantes. Los talles han contado con la colaboración del lingüista José Álvarez, gran estudioso de la lengua guajira quien además participo en una charla, todo ello con el mismo fin de ver terminado el proyecto y avanzar.

Saluton! Mi nomiĝas Leonardi Fernández el la guaĥira popolo, indiĝenoj loĝantaj en Kolombio kaj Venezuelo [La nomo guaĥiro devenas de la aravaka kaj signifas ‘la povo-hava viro’]. Nuntempe mi loĝas en Süchimma (Riohacha), ĉefurbo de la departemento La Gŭaĥira en Kolombio. Antaŭ multaj jaroj, kun Carlos Colina de Venezuela Vikimedio, mi komencis evoluigi Vikipedion en mia popola lingvo, projekto kiu bone survojis ĝis komplikiĝo de politikaj kondiĉoj en Venezuelo. Mi devis forkuri el mia lando kaj interrompi miajn studojn pri Socia kaj Kultura Antropologio. Tamen, mi ne lasis la projekton ĉar novaj kunlaborantoj alvenis, kiel Neima Paz kaj Yendry Ugas, kiuj estas bonaj amikoj kaj laboris kun granda intereso por evoluigi la Vikipedion kaj disvastigi ĝin en la guaĥira socio. Seminarioj okazis en la urbo Maracaibo kaj ni planas prezenti la projekton al instruistoj, profesoroj kaj studentoj en Riohacha, Kolombio. La seminarioj ricevis la kunlaboron de lingvisto José Álvarez, grava fakulo pri la lingvo, kiu ankaŭ paroladis kun la celo plenumi kaj antaŭenigi la projekton.

RV: Kio estas la aktuala stato de via lingvo en la interreto kaj ekster la reto?

La lengua wayuu es una de las lenguas más estudiadas en Colombia y Venezuela, con un buen material bibliográfico al cual se puede acceder gracias a los aportes de lingüistas y maestros wayuu como Ramón Paz Ipuana, Miguel Angel Jusayu entre otros. Es una lengua viva que se mantiene en uso constante a pesar de sus cambios y apropiaciones de palabras de la lengua dominante, se mantiene por diversas razones y condiciones propias de la vida cultural de los wayuus. Sin embargo ha habido fuertes influencias en la parte tecnológica y pedagógica que cesan o excluyen el uso constante de la lengua wayuunaiki y colocan por encima otras lenguas, es por ello que se crean los institutos etnoeducativos y bilingües donde se da el uso de ambas lenguas, más sin embargo aun faltan planes y acciones contundentes que hagan de la lengua materna la vía principal de comunicación aun en situaciones de la vida laboral, educativa y cotidiana. La incursión del wayuunaiki o de cualquier otra lengua indígena en internet sería un paso más de su resistencia al no dejarse arropar y existir a pesar de la coexistencia en el sistema Estado-Nación que se apodero de los territorios indígenas y va también por educarlos bajo la concepción de escolaridad y de servicio al sistema laboral en algunos casos reprimiendo y restando importancia a los modos de vidas indígenas al colocarlos en la categoría de folklor, tradición o minorías. El wayuunaiki como tal tiene presencia en internet ya sea en monografías digitalizadas, diccionarios digitales, blogs, resúmenes, estudios lingüísticos y traductores, todos desarrollados para diferente propósitos. Con respecto a wikipedia en wayuunaiki siendo esta una enciclopedia supone un gran paso hacia la apropiación de la herramienta tecnológica y digital por parte del pueblo wayuu, sobre todo para la generación que crece bajo el ambiente escolar multicultural y bilingüe, quienes pueden darle un uso constante con supervisión y recomendación de los institutos educativos y demás entes involucrados, ya que se busca es darle uso a la herramienta e ir perfeccionándola.

La guaĥira lingvo (‘wayuunaiki‘) estas inter la plej studataj lingvoj en Kolombio kaj Venezuelo, kun vasta bibliografio kiu alireblas danke al kontribuaĵoj de guaĥiraj lingvistoj kaj profesoroj kiel Ramón Paz Ipuana, Miguel Angel Jusayu kaj aliaj. Tio estas vivanta lingvo daŭre uzata malgraŭ ŝanĝoj kaj vortoj pruntitaj el dominanta lingvo. Ĝi supervivas pro pluraj kialoj kaj kondiĉoj de la kultura vivo de la guaĥiroj. Tamen, fortaj influoj de teĥnologiaj kaj pedagogiaj medioj ĉesigas aŭ malebligas daŭran uzon de la guaĥira lingvo (‘wayuunaiki‘) favore al aliaj lingvoj. Pro tio etno-klerigaj kaj dulingvaj institutoj estis kreitaj, kie ambaŭ lingvoj uzeblas. Tamen, mankas planoj kaj aktivaj agadoj, por ke la gepatra lingvo estu la ĉefa lingvo en laboro, klerigado kaj ĉiutaga vivo. Ĉeesto de la guaĥira lingvo aŭ de iu ajn alia indiĝena lingvo en interreto estas plua paŝo en rezistado, ne permesanta la malaperigon kaj ebliganta ekzistadon malgraŭ kunekzistado kun naciŝtata sistemo kiu forprenas indiĝenajn teritoriojn, klerigas laŭ konceptoj de lernado kaj servado al sia laborsistemo kaj kelkfoje subpremas kaj malgrandigas la gravecon de indiĝenaj vivkutimoj konsiderante ilin kiel folkloron, tradicion aŭ malplimulton. La guahira lingvo aperas interrete plurcele en bitigitaj monografioj, retaj vortaroj, blogoj, resumoj, tradukoj kaj lingvistikaj studoj. Versio de la reta enciklopedio Vikipedio en la guaĥira (‘wayuunaiki’) estas granda paŝo antaŭen por alproprigi teĥnologiajn kaj ciferecajn rimedojn al la guaĥira popolo, precipe al generacio kiu kreskas en multkultura kaj dulingva lerneja medio, kiu povas kutime uzi ĝin sub kontrolo kaj rekomendo de klerigaj institutoj kaj aliaj organizaĵoj, se la celo estas uzi kaj evoluigi la rimedojn.

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi dum la semajno ke vi administros la konton de @ActLenguas en Tvitero?

Mi plan es enfocarme en la promoción de wikipedia en wayuunaiki, en un diccionario de wikipedia y en la importancia del uso de la lengua en la juventud o la generación actual, además de los retos de nuestros ancianos en mantener la lengua viva y como esta se convierte en el vehículo para transmitir la cosmovisión de un pueblo. Compartiré evidencia fotográfica de los talleres y lo que se ha hecho en relación a wikipedia en wayuunaiki en Venezuela. Y los planes que existen para seguir presentando y haciendo notar el wayuunaiki en relación al activismo digital. Se tratará de generar conciencia sobre la importancia de la lengua materna y presentaré a los miembros del equipo que colabora en la parte de wikipedia en wayuunaiki.

Mi planas precipe disvastigi la guaĥiran version de Vikipedio kaj paroli pri la graveco de la uzado de la lingvo por gejunuloj aŭ la nuntempa generacio. Ankaŭ mi planas pridiskuti la defiojn de pliaĝuloj por teni la lingvon viva kaj kiel ĝi fariĝas ilo por disvastigi mondkoncepton de popolo. Mi diskonigos bildojn pri la seminarioj kaj la laboro pri guaĥira Vikipedio en Venezuelo kaj ankaŭ la nuntempaj planoj por daŭre prezenti kaj rimarki la guaĥiran lingvon rilate al cifereca aktivismo. Mi provos konsciigi pri la graveco de la gepatra lingvo kaj mi prezentos la anojn de la teamo laboranta por guaĥira Vikipedio.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

Me motiva poder colaborar y darle uso a lo que somos de por si en la lengua que usamos los pueblos indígenas. La lengua es parte importante de la identidad porque nos representa en cualquier lugar a donde vayamos. Y nos diferencia entre la diversidad que enriquece a cada nación que mantiene pueblos indígenas en sus territorios. Poder colaborar en tiempos de juventud es pensar en que los lazos con nuestros abuelos son fuertes y sentimos la necesidad de ser diferentes o al menos mantener lo que nos queda de sentido en nuestro mundo cultural. El mundo camina hacia el desarrollo tecnológico en todos los sentidos y los pueblos indígenas no escapan del contacto con ese avance ya que somos sujetos habitantes de una humanidad que se dispone a unir cada lugar lejano y acércanos a los otros por medio de la tecnología e incluso acércanos a nosotros mismos como indígenas dispersos, cada quien con su particularidad cultural.

Me motiva saber que son los más jóvenes quienes pueden apoderarse de las tecnologías y porque no hacerlo en los idiomas locales para hacerlos más nuestro y así hacerse notar en un mundo con tantas desigualdades. Se cierran brechas y se abren puertas hacia nuevas formas de pensar, el mundo quiere conocer. Siempre le ha interesado saber y conocer de lo diferente, en este caso la vida cultural de los pueblos indígenas es diferente y de eso se han valido estudiosos para escribir sobre nuestros modos de vida, ahora por qué no escribir nosotros mismos nuestras historias. Darle una concepción local sin perder una visión global también.

Sueño y soñamos en colectivo ver que nuestra lengua traspase fronteras y verla plasmada en la era digital, ya que el pueblo wayuu también forma parte del sistema mundo y merece un espacio, espacio que se gana si su mismo pueblo conoce y se apodera de las herramientas pensadas para fortalecerla en este caso varios aspectos como la lengua, la cultura, la teoría y la manera en cómo se escribe sobre temas tan complejos como rituales, costumbres y modos de vida, aspectos que entienden solo los wayuu y que otros quieren conocer o que las generaciones futuras querrán conocer y ese es el detalle, que es un activismo que perdurará en el tiempo.

Motivigas min la ebleco kunlabori kaj uzi lingvon kiun indiĝenaj popoloj uzas. Lingvo estas grava parto de nia identeco, ĉar ĝi reprezentas nin kie ajn ni estas. Ĝi ankaŭ identigas nin inter la diverseco kiu riĉigas ĉiun landon kie loĝas indiĝenaj popoloj.

Se mi, kiel junulo, kapablas kunlabori, tio helpas kompreni ke la interligoj kun niaj pliaĝuloj estas fortaj kaj ni sentas bezonon esti unikaj aŭ almenaŭ daŭrigi tion, kio restas de nia kulturo.

La mondo direktiĝas al teĥnologia evoluigo ĉiudirekten kaj la indiĝenaj popoloj ne povas eviti kontakton kun tiu progreso, kiel anoj de la homaro kiu volas unuigi ĉiujn malproksimajn lokojn kaj alproksimigi aliulojn per teĥnologio kaj eĉ apudesti ĉe ni kiel diasporaj indiĝenaj popoloj, ĉiu kun sia kultura unikeco.

Motivigas min scii ke eĉ la plej junaj povas uzi teĥnologiojn kaj, kial ne, fari tiujn en lokaj lingvoj, kiel vojon por alproksimigi tiujn teĥnologiojn al ni kaj ankaŭ fariĝi  rigardataj en mondo plena je malsameco. Oni plenigas mankojn kaj malfermas pordojn al novaj pensmanieroj kiujn la mondo volas koni. Homoj ĉiam deziras ekkoni ion nekutiman, kaj la kultura vivo de indiĝenaj popoloj estas io nekutima. Fakuloj skribas pri nia vivmaniero, do, kial ne, ni verkas niajn proprajn historiojn. Aldoni lokan vidpunkton sen lasi la tutmondan vidpunkton.

Mi kaj ni kiel [lingva] komunumo revas rigardi nian lingvon translimen kaj inkluzivigitaj en cifereca epoko, ĉar la guaĥira popolo estas parto de tutmonda sistemo kaj meritas lokon, lokon atingitan se la popolo konas kaj uzas la rimedojn por tio. Kaj tio rilatas al pluraj aferoj, kiel lingvo, kulturo, teorioj kaj kiel malsimplaj temoj, ekzemple ritoj, kutimoj kaj vivmanieroj estas prezentataj. Tiujn aferojn nur la guaĥiroj komprenas kaj la aliaj aŭ la estontaj generacioj volas aŭ volos koni. Tio signifas ke tiu aktivismo daŭros.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.