- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Konatiĝu kun Janet Chávez Santiago, gastigantino de la tviter-konto @ActLenguas, ekde la 8-a ĝis la 14-a de aprilo 2019

Kategorioj: Meksiko, Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Interreta aktivismo, Lingvo, Rising Voices

Foto proprocionada Janet Chávez

En 2019, ni invitas diversajn gastigantojn mastrumi [1] [en] la tviteran [2] [eo] konton @ActLenguas (Lingva Aktivismo) kaj kunhavigi siajn spertojn pri lingva revitaligo [3] [eo] kaj la disvastigo de siaj gepatraj lingvoj. Ĉi tiu profila paĝo prezentas Janet Chávez Santiago (@JanChvzSanti [4]) kaj kion ŝi planas pridiskuti dum sia semajno kiel gastigantino.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti pri vi mem.

Mi nombre es Janet Chávez Santiago y soy originaria de la comunidad zapoteca de Teotitlán Del Valle, Oaxaca, Mexico.

He trabajado una metodología para la enseñanza de zapoteco de la variante de Teotitlán Del Valle (ZTdV) como segunda lengua, así mismo he creado los materiales y enseñado el curso que he llamado “te ganiun dixza xtee Xigie”.

En 2013, en colaboración con la Universidad de Haverford a través de la profesora Brook Danielle Lillehaugen iniciamos el diccionario parlante en zapoteco de Teotitlán Del Valle (Teotitlán Del Valle Talking Dictionary) http://talkingdictionary.swarthmore.edu/teotitlan/ [5] Para las grabaciones de palabras han participado nativo hablantes del ZTdV.

Mi nomiĝas Janet Chávez Santiago kaj mi devenas el la zapoteka komunumo [6] [eo] en Teotitlán Del Valle, Oaxaca [eo Oaĥako [7]], Meksiko [8] [eo].

Mi evoluigis metodon por instrui la zapotekan lingvon, la varianton Teotitlán del Valle (ZTdV), kiel duan lingvon kaj mi ankaŭ kreis instrumaterialojn kaj instruis la kurson, kiun mi nomis “te ganiun dixza xtee Xigie”.

En 2013, kunlabore kun la Universitato de Haverford pere de profesoro Brook Danielle Lillehaugen, ni komencis la zapotekan parolvortaron de Teotitlán Del Valle [5] [en] (Parola Vortaro de Teotitlán Del Valle). Por la registrado de vortoj, ni invitis denaskajn parolantojn de la lingvo ZTdV.

RV: Kio estas la aktuala stato de via lingvo en la interreto kaj eksterrete?

Poco a poco el zapoteco, no solo de Teotitlán, pero de otras poblaciones en el Valle, está teniendo más presencia en las plataformas digitales como en el caso de los diccionarios parlantes en cuatro variantes del Valle de Tlacolula: http://talkingdictionary.swarthmore.edu/zapotecs/ [9] o a través de proyectos como @VocesValle / #UsaTuVoz, que animan a hablantes a escribir en su lengua usando Twitter cómo plataforma.

Paŝon post paŝo la zapoteka lingvo, ne nur la Teotitlán-a varianto, sed ankaŭ la variantoj de aliaj urboj en la Valo, ekĉeestas en ciferecaj platformoj, kiel parolaj vortaroj [9] [en] en kvar variantoj el la valo Tlacolula aŭ en projektoj kiel @VocesValle [10] / #UsaTuVoz [es], kiu kuraĝigas parolantojn skribi en siaj lingvoj pere de Twitter [2] [eo] kiel platformo.

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi en la semajno, dum kiu vi administros la konton de @ActLenguas en Twitter?

En esta semana compartiré información acerca del zapoteco de Teotitlán Del Valle, también visibilizar otros proyectos que están enfocados en la documentación, enseñanza y uso del espacio digital en zapoteco principalmente Del Valle. Así mismo voy a usar este espacio para compartir información acerca de encuentros, conferencias y talleres que se enfocan en la difusión de las lenguas indígenas y de su presencia en el espacio digital.

En ĉi tiu semajno mi diskonigos informojn pri la lingvo de la zapotekoj el Teotitlán Del Valle, ankaŭ prezentos aliajn projektojn kiuj enfokusigas la dokumentadon, instruadon kaj uzadon de interreto en la zapoteka lingvo, precipe la varianton de Del Valle. Mi ankaŭ diskonigos informojn pri renkontiĝoj, konferencoj kaj seminarioj kiuj enfokusigas la disvastigadon de indiĝenaj lingvoj kaj ĝia ĉeesto en interreto.