Konatiĝu kun Netzahualcóyotl López, gastiganto de tviter-konto @ActLenguas inter la 29-a de aprilo kaj la 5-a de majo 2019

Foto kun permeso de Netzahualcóyotl López

Foto kun permeso de Netzahualcóyotl López

En 2019, ni invitas plurajn gastigantojn administri la tviter-konton de @ActLenguas [en] (Lingva Aktivismo) kaj kundividi siajn spertojn kun la revitaligo [eo] kaj antaŭenigo de siaj denaskaj lingvoj. Ĉi tiu artikolo temas pri Netzahualcóyotl López (@tunchakua) [en] kaj tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices (RV): Bonvolu diri ion pri vi mem.

Soy originario de Yucuhiti, Oax. Hablo el Mixteco del suroeste, entusiasta por el desarrollo de software, ayudo en la localización del navegador Firefox para mixteco del suroeste en la versión móvil y web, en un tiempo atrás desarrollé una App para aprender mixteco.

Mi estas de Yucuhiti, Oaĥako (Oaxaca) [eo]. Mi parolas la mikstekan [hispane: mixteco] de la sudokcidento. Mi fervoras pri programado kaj mi helpas asimiligi [eo] la retumilon Firefox al la sudokcidenta misteka lingvo [es] por ambaŭ la poŝtelefona kaj reta versioj. Antaŭ kelkaj jaroj mi ankaŭ disvolvis apon por lerni la mikstekan lingvon [es].

RV: Kio estas la aktuala stato de via lingvo en la interreto kaj eksterrete?

El mixteco cada vez tiene más presencia en sitios web, desde campañas en Facebook hasta traductores en línea, sin embargo es una integración continua que evolucionara constantemente. No obstante, con la presencia del mixteco en la red aún es necesario concientizar a los hablantes nativos para revitalizar el uso del mixteco en las comunidades, principalmente con las generaciones nuevas.

La miksteka lingvo ĉeestas pli kaj pli en retejoj, kiel ekzemple en Facebook-kampanjoj kaj interretaj tradukprogramoj. Ĝi estas integriĝo en konstanta evoluo. Tamen, eĉ kun la ĉeesto de la miksteka en la interreto, ankoraŭ necesas kreskigi la konscion ke denaskaj parolantoj povas revitaligi la uzadon de la miksteka lingvo en la komunumoj, ĉefe ĉe novaj generacioj.

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi en la semajno, dum kiu vi administros la konton de @ActLenguas en Twitter?

Lenguas indígenas con presencia en las tecnologías.

La ĉeeston de indiĝenaj lingvoj en teknologio.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

Lo estupendo que es visualizar contenidos en mi lengua en la red. Que las nuevas generaciones continúen hablándola y la sigan preservando de generación en generación.

Tiom bonas vidi enhavon en mia lingvo en la interreto. La novaj generacioj daŭre parolu kaj flegu ĝin de generacio al generacio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.