Defende al matea emoĝio kaj kial ĝi gravas por Sudameriko

La emoĝio de mateo, kiel estis proponita de grupo de argentinanoj por Unikodo. Bildo uzata en la dokumento kun la propono kaj reproduktita ĉi tie laŭ permeso. Trinki mateon (“yerba mate“) estas tradicio de indiĝenaj popoloj.

[La ligiloj en tiu ĉi artikolo referencas al paĝoj en Esperanto, krom alia mencio:  [pt] = portugala, [en] = angla]

Se vi vizitas Urugvajon, eble unu el la unuaj aferoj, kiujn vi rimarkos, estas homoj, kiuj portas strangajn lignajn trinkovazojn, dum ili daŭrigas sian rutinon. En Argentino, eble oni oferos al vi trinkaĵon en ĉi tiu sama trinkovazo, kiam vi vizitas iun. Sama afero okazas en domoj de suda Brazilo. La trinkaĵo, nome, estas mateo [ankaŭ nomata  ĉimarao aŭ ĉimarono] aŭ sensukera mateo, infuzaĵo de varma akvo farita el la folioj de matea herbo.

[Ekzistas jutuba video en Esperanto pri kiel prepari ĝin: je minuto 6.15 aperas vortprovizo rilate la vorton ĉimaronon = mateon] 

Trinki mateon estas tradicio de la indiĝenaj popoloj [pt] gvaranioj kaj kaingangoj, kiu trovas sian originon milojn da jaroj antaŭ la kristana epoko. Nuntempe, la kutimo estas disvastiĝinta en la suda parto de Sudameriko, inkluzive en landoj kiel Ĉilio kaj Paragvajo, kaj ankaŭ trans Atlantiko, en landoj kiel Germanio, Libano kaj Sirio (kiu estas la plej granda importanto [en] de amar-mateo el Argentino en la mondo). La trinkaĵo mateo prononciĝas [ˈmate] en la hispana kaj [ˈmatʃi] en la portugala. Ĝi estas servata en speciala pokalo, kutime farita el kalabaso/lagenario/botelkukurbo kaj oni sorbas ĝin [naturprotekte, ne per plasta sed] per reuzebla metala pajlo (hispane: bombilla, portugale: bomba). Vidu jutuban videon en Esperanto.

[En la supremenciita video aperas la vorto ”suĉpumpilo”; la pokalo estas nomata ”mateujo” en la video]

Surprize, ne ekzistas emoĝio, kiu povas reprezenti ĉi tiun trinkaĵon, ŝatatan de milionoj da homoj. Tamen, grupo provas fari ion koncerne tiun aferon. En septembro 2017, kvin argentinanoj kiuj kunvenis en okazaĵo konata kiel Media Party, ĉiujara kunveno de kodumuloj en Bonaero [Buenos Aires], Argentino, decidis kuspi la manikojn [en] serĉante la unuan emoĝion de mateo en la mondo.

Ni faris unuan projekton pri la desegno kaj la esplorado por la propono. Poste, ni daŭrigu labori pri ĝi“, diris Santiago Nasra, ĵurnalisto kaj membro de la grupo kiu strebas krei emoĝion pri mateo, en retpoŝta konversacio kun Tutmondaj Voĉoj [Global Voices].

Kvankam la teamo pripensis aliajn tipajn argentinajn pladojn, kiel choripán [es] (pano kaj kolbaso) [ĉorizbulko — speco de sandviĉo kun ĉorizoestas asado [es] (tipa rostokrado, rostita bovaĵo), ili fine konsentis, ke matea emoĝio estus pli ampleksa, ĉar ĝi reprezentas aliajn kulturojn krom nur la argentinan.

“Ĉar la mateo ne estas specifa produkto, sed universala koncepto, kiu estis adaptita kaj aprobita de diversaj kulturoj, ĝi estas io, kio meritas emoĝion”, diras Santiago.

En majo, la Unikoda konsorcio, kiu traktas la regulojn pri emoĝioj en la mondo, metis [es] la mateon en la liston de novaj emoĝioj de 2019. Ĉi tiu kerna paŝo nur eblis danke al Santiago kaj al la argentina teamo, kiu prezentis 40-paĝan [en] dokumenton al Unikodo.

Inter aliaj aferoj, la dokumento detale denombras la porsanajn avantaĝojn [pt] ligitajn al regula konsumado de mateo kaj la nombron de landoj, kiuj importas ĝin (113 en 2016 [pt]). La dokumento ankaŭ enhavas fotojn de famuloj kun la trinkaĵo — kiel ekzemple papo Johano Paŭlo II, iama usona prezidanto Barack Obama, kaj futbalistoj Lionel Messi, Ludoviko Suárez kaj Antoine Griezmann — same kiel scenojn el la filmo Captain Fantastic [en kiu oni ankaŭ parolas iomete en Esperanto] kaj la serio Mozart in the Jungle [Mozart en la Ĝangalo], kies roluloj portas la mateon kun si.

Laŭ la dokumento

The mate emoji would not be overly specific, and in fact veers toward general, as it can be used to represent not only Latin American mate sets, but also Arab and Asian yerba mate drinkers. The design would imply “mate” as indicative of mixing the herb and water (hot or cold) and the sipping device. It is at the very least no more specific than ethnic food or beverage (aka sake) already represented in the emoji lexicon, including Mexican, Italian and Japanese foods. We have shown the proposed design to Brazilians, Paraguayans, Germans, Syrians and Uruguayans. They all understood the essence of mate in our proposal and said they would definitely use it beside the slight differences between regional cups.

La emoĝio de la mateo ne estus tre specifa, kaj estus pli ĝenerala afero, ĉar ĝi povas esti uzata por reprezenti ne nur latinamerikajn mateojn, sed ankaŭ arabajn kaj aziajn trinkaĵojn. La desegno sugestus, ke la mateo estas miksaĵo de herbo kaj akvo (varma aŭ malvarma) kaj la ilo uzata por trinkado. Ĝi ne estas pli specifa ol tipa manĝaĵo aŭ trinkaĵo (kiel sakeo), jam reprezentita en la repertuaro de emoĝioj, kiu ankaŭ inkluzivas meksikajn, italajn kaj japanajn manĝaĵojn. Ni montris al brazilanoj, paragvajanoj, germanoj, sirianoj kaj urugvajanoj la dezajnon, kiun ni proponas. Ili ĉiuj komprenis la esencon de la mateo en nia propono kaj diris, ke ili certe uzos emoĝion, malgraŭ la malgrandaj diferencoj inter la pokaloj.

En oktobro, Unikodo prezentis [pt] sian version de la emoĝio, eldonitan en tweet [pepo] de Florencia Coelho, kiu ankaŭ estas parto de la teamo kiu preparis la dokumenton: #emojidelmate in Windows 10 emoji preview for 2019.

 en Windows 10 emoĝia antaŭvido por 2019
Mi fariĝas freneza! ?https://t.co/jfEd851OAH.
@emojidelmate_ok 
— Flor Coelho (@fcoel), la 8-an de novembro 2018.

La reta kampanjo por la emoĝio uzas la kradvorton #emojidelmateo.

Laŭ ĝiaj subtenantoj, la matea emoĝio estus la unua simbolo de sudamerika deveno kiu eniris la komputilajn klavarojn tra la mondo, sed tiu ne estus la unua provo de la regiono. Ekde 2017, du brazilaj instruistinoj provas lobii ĉe Unikodo por inkluzivi la kapibaron [pt], mambeston de Sudameriko, en la emoĝian faŭnon.

Pro la kreskanta populareco de emoĝioj dum la lastaj jaroj, homoj pli kaj pli avidas vidi sin reprezentitaj per ili. Ekzemploj de ĵus aldonitaj emoĝioj inkluzivas familiojn kun samseksaj paroj kaj figuroj kun malsamaj haŭtaj tonoj. Por la subtenantoj de la mateo-emoĝio, ilia alvoko ankaŭ celas diversecon:

Mate goes beyond any drink, as it is full of cultural meaning (besides its numerous health benefits). (…) Mate is too significant, too important not to be represented by an emoji. It is time it gets it chance for the joy of its Latin American and worldwide fans.

Mateo iras preter ajna trinkaĵo, ĉar ĝi estas plena de kultura signifo (kune kun / aldone al siaj multaj avantaĝoj por la sano). (…) La mateo estas tre signifa kaj tre grava por ne esti reprezentata de emoĝio. Estas tempo por okazigi sian ŝancon, por la ĝojo de latinamerikanoj kaj de siaj admirantoj en la tuta mondo.

Unikodo lanĉos duan liston en februaro kaj la finalistojn en junio. Sendube, la du anoncoj estos atente sekvitaj de la ŝatantoj de la mateo-emoĝio.

AKTUALIGO : La 5-an de februaro, Unikodo anoncis la emoĝion de la mateo inter la 230 novaj emoĝioj de 2019, kune kun gvidhundo, flamingo, sario kaj hindua templo.

1 komento

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.