En 2019, ni invitas diversajn gastigantojn administri [es] la tviterkonton @ActLenguas [es] kaj kundividi siajn spertojn pri lingva revitaligo [eo] kaj la promocio de sia denaska lingvo. En tiu ĉi artikolo, vi ekscios pli pri Elias Ajata (@ELIASREYNALDO) kaj pri kio li planas diskuti dum sia semajno kiel gastiganto.
RV: Rakontu ion pri vi mem:
Soy Elias Ajata, aymara nacido en el altiplano de La Paz. Actualmente trabajo en el fortalecimiento del aymara, idioma que es mi primera lengua. Uno de mis objetivos es hacer que tenga presencia en internet con material abundante y diverso. Para lograr aquello, me introduje en diversos espacios en línea (redes sociales, blog, plataformas de audio, páginas de animación, etc.) y vengo diseñando memes, videos y audio que sirva para el aprendizaje de personas que no hablan por un lado y por otro, que personas que no escriben lo puedan hacer.
Mi estas Elias Ajata, ajmaro kiu devenas de la altebenaĵo de La Paz. Nuntempe mi laboras por la revigligo de la ajmara, kiu estas mia unua lingvo. Unu el miaj celoj estas ekzistigi ĝin interrete per materialoj diversaj kaj abundaj. Por tion sukcesigi, mi prezentiĝis en diversaj interretaj spacoj (sociaj retoj, blogoj, aŭdio-platformoj, paĝoj de desegnofilmoj [eo], ktp.) kie mi kreas memeojn [eo], videojn kaj sondosierojn kiuj servu por la lernado de personoj kiuj ne parolas la lingvon, por ke eĉ personoj kiuj ne scipovas skribi povu fari ĝin.
RV: Kiel statas via lingvo interrete kaj eksterrete?
En internet hay un marcado avance del aymara y en los últimos años ha incrementado notablemente las personas interesadas en aprender. Hace unos años, cuando iniciamos con la difusión de materiales en redes sociales, había pocas páginas, pero ahora se puede encontrar muchas y por ese hecho, el público ha empezado a ser más selectivo, es decir, no pone “me gusta” solo por el hecho de que haya una publicación en aymara como sucedía antes, sino que ahora busca calidad. Además de ello, se puede señalar que exige que haya nuevas aplicaciones, nuevos formatos de publicar, nuevas técnicas y nuevos recursos, lo que hace que sea necesario que el administrador de algún espacio de internet tenga una perspectiva innovadora y creativa. La tendencia es que en los años venideros haya una repercusión más positiva aún.
Al aymara fuera de línea muestra un decrecimiento del número de hablantes, pero no es alarmante como sucede con otros idiomas. La percepción de los que no son aymaras ha cambiado si consideramos lo que pasaba hace unos cinco años. En aquel tiempo, predominaba el discurso discriminatorio, por ciertas circunstancias políticas y sociales ahora el discurso predominante es el uso del aymara en esferas políticas. Con la nuevas tecnologías la juventud ve como algo atractivo aprender aymara, entretanto los mayores siguen teniendo un concepto fatalista, o sea, piensa que el aymara tiende a desaparecer, lo cual no es real.
Interrete ekzistas certa progreso de la ajmara kaj en la lasta jaro kreskiĝis signife la nombro de homoj kiuj interesiĝas lerni ĝin. Antaŭ kelkaj jaroj, kiam ni komencis disvastigi materialojn en la sociaj retoj, ekzistis malmulte da paĝoj, sed nun multaj troveblas kaj pro tio, la publiko komencis esti pli elektema. Tio signifas ke ili ne alklakas “mi ŝatas” nur ĉar ekzistas publikaĵo en la ajmara, kiel tio antaŭe okazis, sed ili nun serĉas kvaliton. Cetere, rimarkindas ke ili petas novajn apojn, novajn publikigo-formatojn, novajn teknikojn kaj novajn rimedojn, kio devigas la administrantoj de la diversaj retejoj havi novigan kaj kreeman perspektivon. La tendenco estas ke en la venontaj jaroj ekzistu eĉ pli pozitiva sekvo.
Eksterrete, la ajmara prezentas malkreskon de la nombro de parolantoj, sed de maniero malpli alarma ol aliaj lingvoj. La percepto de tiuj kiuj ne estas ajmaraj ŝanĝiĝis se ni pensas pri kio estis okazanta antaŭ ĉirkaŭ kvin jaroj. En tiu tempo, la diskriminacia diskurso superregis. Pro politikaj kaj sociaj cirkonstancoj, nun la superreganta diskurso spronas la uzon de la ajmara en la politika medio. Pro la novaj teknologioj, la junularo vidas la lernadon de la ajmara kiel ion allogan, tamen la pliaĝaj estas fatalistaj; pli ekzakte, ili pensas ke la ajmara estas kondamnata al malapero, kaj tio ne veras.
RV: Sur kiuj temoj vi planas meti la fokuson dum la semajno en kiu vi administras la tviter-konton de @ActLenguas?
Es necesario hablar de algunos hechos internos y externos que afectan nuestras lenguas (discursos, acciones, teorías y comportamientos). Por otro lado, hablaré también de qué es lo que se está haciendo para hacer del aymara un idioma de internet.
Necesas paroli pri kelkaj faktoj enaj kaj eksteraj kiuj difektas niajn lingvojn (diskursoj, agadoj, teorioj kaj kondutoj). Aliflanke, mi ankaŭ parolas pri tio, kio estu farata por ke la ajmara iĝu lingvo de interreto.
RV: Kiuj estas la ĉefaj kialoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?
Principalmente, hacer que el aymara ocupe todos los espacios posibles como vehículo de comunicación, que sus hablantes se incrementen y que las nuevas generaciones lo adquieran. Nuestros idiomas no solo están para ser usados en casa, pueden ser herramientas de transmisión de cualquier tipo de conocimiento y sueño que el idioma que hablo tenga esa condición.
Ĉefe, agadi tiamaniere ke la ajmara okupu ĉiujn eblajn spacojn kiel komunikilo, ke siaj parolantoj pliiĝu kaj ke la novaj generacioj lernu ĝin. Niaj lingvoj devas utili ne nur hejme, ili estas iloj por transdoni ĉiujn specojn de konoj. Mi revas ke la lingvo kiun mi parolas akiru tiun statuson.