Artikolo el Tutmondaj Voĉoj elektiĝis kiel fonta teksto por internacia traduko-konkurso en Ĉeĥio

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom [en] = angla]

Strč prst skrz krk. Ne, tio ĉi ne estas mistajpaĵo kreita de kato transpaŝinte la klavaron — ĝi estas vera ĉeĥlingva frazo, kiu signifas “ŝovu la fingron tra la kolon”. Eble ĝi ne estas la plej utila frazo, tamen tiu langrompilo ofte citiĝas kiel pruvo, ke lerni tiun ĉi arĥaikan slavan lingvon, parolatan de 10 milionoj da homoj en Mezeŭropo, preskaŭ ne eblas.

La sono ř, kiu ekzistanta nur en la ĉeĥa, estas unu el la malfacilaĵoj dum lernado de la lingvo

Malgraŭ tio, ĉiam pli granda nombro de fremduloj ignoras la avertojn kaj brave ekbatalas la Kafka-ece nekompreneblan gramatikon kaj ekzercas sin en la fleksado de la lango por prononci la ne-elparoleblan sonon “ř“. Iuj faras tion pro amo al la ĉeĥa literaturo, sed plej multaj por povi profiti el la ĉeĥa labormerkato. Ĉeĥio nun havas preskaŭ la plej malaltan senlaborecon el ĉiuj eŭropaj ŝtatoj.

Sekve de tio, dum kelkaj antaŭaj jaroj la ĉeĥa registaro subtenis plurajn novajn entreprenojn direktitajn al la instruado de la ĉeĥa kiel fremdan lingvon. Kaj ĝuste en tiu ĉi situacio du organizaĵoj kune ekokazigis ĉiujaran traduko-konkurson por fremdaj lernantoj de la ĉeĥa lingvo. Jam depost 2015 la Instituto de lingva kaj faka preparo [en] (ÚJOP) ĉe la Universitato de Karolo en Prago (unu el la plej malnovaj universitatoj en Eŭropo) kaj la Ĝenerala Direkcio Tradukado de la Eŭropa Komisiono [en] (DGT) okazigas internacian studento-renkontiĝon, kies parto estas ankaŭ konkurso pri tradukado. Por la jaro 2019, ili elektis Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) kiel la fonton de ilia tradukota konkurso-teksto.

Kiel eksplikas Jan Faber, funkciulo de DGT en Prago kaj mem tradukisto el la pola kaj angla lingvoj:

“The competition poses a very specific challenge for the organizers. We have participants from China, France, Slovenia, Poland, Russia and Italy this year, and we need to identify a text of similar length, style and difficulty. For this year’s edition, we decided to select an article published in Global Voices in most of the languages mentioned above. Global Voices is just perfect, as it provides articles on interesting and fresh topics that come in several language versions, translated by native speakers, and using contemporary language and an accessible style”.

“La konkurso frontigas la organizantojn laŭ specifa defio. Ĉi-jare ni havas konkursantojn el Ĉinio, Francio, Slovenio, Pollando, Rusio kaj Italio, kaj ni bezonas trovi por ili tekston kun simila longeco, stilo kaj malfacileco. Por la jaro 2019, ni decidis elekti artikolon publikigitan enTutmondaj Voĉoj en la plimulto de la ĵus menciitaj lingvoj. La retejo Tutmondaj Voĉoj estas simple perfekta, ĉar ĝi enhavas artikolojn pri interesaj kaj aktualaj temoj, tradukitajn je denaska nivelo, kaj verkitajn en nuntempa lingvaĵo kaj facile alirebla stilo.”

Tutmondaj Voĉoj deziras al ĉiuj konkursantoj favoran sorton kaj ĝojos intervjui la venkintojn en aprilo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.