Kiamaniere tutmondiĝo, identeco kaj kulturo kunfluas en la arton

La fotoj de la irana artfotisto Mehrdad Naragahi estas la videbla enkarniĝo de la magia realismo de Gabriel García Márquez. “Ni povas esti ĉie en niaj sonĝoj”. Foto sen titolo de la serio “The Fairyland” (la lando de la feinoj). Liverita de Naraghi en ŝia retejo. Reproduktita laŭ permeso.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom [en] = en la angla, [fa] = en la persa aŭ [la] = en la latina]

Kiamaniere artisto alfrontas la demandojn rilate al identeco kaj hejmo, kiam li loĝas for de sia origina lando? Kiamaniere arto povas kunigi diversajn kulturojn kaj perspektivojn, en momento en kiu la mondo ĉiam pli polusiĝas?

Ĉi tiuj estas la demandoj pri kiuj pensas Omid Memarian [en], ĵurnalisto kun pasio por arto, dum siaj renkontiĝoj kun famaj internaciaj artistoj kiuj havas radikojn en Irano, Ĉinio kaj aliloke.

Tio kion li malkovris estas ke arto povas esti potenca instrumento por konstrui pontojn, kiel evidentigas la serio da artikoloj ĉi-sube menciitaj.

De Teherano al Manhattan, itinero de modofotisto

Omid komencis ĉi tiun esploradon en novembro 2016, kiam li renkontis la iranan modofotiston Kourosh Sotooudeh en Novjorko por diskuti pri lia integriĝo en la mondon de la modo ekde kiam li forlasis Iranon en 2009.

Kouroush fotas modelinon Eszter Boldov. Foto kundividita de Kouroush Sotooudeh.

“La ĉefa temo de mia fotado estas la personoj, do por mi estas nature voli iri tien, kie homoj havas pli da libereco koncerne la vestojn, la konduton kaj la socian sintenon”, diris Kourosh al Omid en la supremenciita intervjuo [en], dum fotoraportaĵo en studio en Manhattan.

Kourosh forlasis Iranon por fari karieron. Se li restus kaj li publikigus fotojn kiel tiuj kiujn li faris la tagon kiam Omid lin intervjuis – fotojn de modelinoj nur parte vestitaj – li riskus enkarceriĝon aŭ eĉ pli.

La dezajnistino irano-usona el Novjorko utiligas la modon por impreson la socion

Azin Valy. Foto kundividita de Azin. Reproduktita laŭ permeso.

Azin Valy, irano-usona arkitekto iĝinta dezajnistino, lanĉis en 2012 “Citizen by Azin” [en], markon de modo kaj luksaj akcesoraĵoj. En decembro 2016, ŝi klarigis la filozofion kaj la celojn de sia projekto [en].

Ŝia marko inspiriĝis je tiuj urboj kiuj klopodis enfokusigi la atenton sur karakterizoj kundividataj, respektante samtempe la diferencojn, kreante “iun konscion pri la loko kaj utiligante la modon kiel instrumenton por sendi mesaĝojn kiuj impresu la socion”:

The superimposition of the cities onto the shape of the body and playing around with the scale of each allowed numerous interpretations of each design which literally opened up a whole world to me.

La surmetiĝo de la urboj al la formo de la korpo kaj la ludo per la proporcioj de ambaŭ, ebligis plurajn interpretojn de ĉiu dezajno, kio laŭvorte malfermis al mi tutan mondon.

La irana fotisto Mehrdad Naraghi: “Neniu perilo povas iam ajn esti ‘finita’”

Foto de Naraghi el la kolekto “The Fairyland” (la Feinlando). Reproduktita laŭ permeso.

Kun siaj geografiaj referencopunktoj nebuligitaj kaj siaj imagoj sonĝokoŝmaraj, la fotarto de Mehrdad Naraghi estas la videbla enkarniĝo de la magia realismo de Gabriel García Márquez.

“Ni povas esti ĉie ajn en niaj sonĝoj”, li diris al Omid [en]:

Just as people outside Iran cannot tell my nationality only from my appearance, this is also true about my art. We live at a time when our differences are no longer as visible on the surface, but found in deeper layers, layers that are formed from history, collective memory and the political conditions of our individual geographies.

Ĝuste kiel homoj ekster Irano ne kapablas rekoni mian naciecon baziĝante nur sur mia [ekstera] aspekto, tio validas por mia arto. Ni vivas en momento en kiu niaj diferencoj ne plu estas tiom videblaj je la surfaco, sed troviĝas en tavoloj pli profundaj, tavoloj formitaj de la historio, de la komuna memoro kaj de la politikaj kondiĉoj de niaj individuaj geografioj.

Teksi objektojn de perdo kaj de memoro kun Hayv Kahraman

La iraka artistino Hayv Kahraman. Bildo liverita de Kahraman.

Kiam ŝi estis 11-jara, la familio de Hayv Kahraman forkuris de la Golfomilito en Irako kun nur unu valizo. Inter la esencaj objektoj, ŝia patrino kunportis iun “mahaffa”, la irakan ventumilon kreitan per teksado de palmofolioj. Ĝi vojaĝis kun Kahraman en la itinero el Mezoriento al Eŭropo kaj nun ĝi dekoracias ŝian familian domon en Svedio. “La “mahaffa” estas laŭ mi objekto nomada, ĉar ĝi estas io kio min rekondukas al la pasinteco”, Kahraman diris al Omid en decembro 2017 [en], kiam ili renkontiĝis dum ŝia ekspozicio [en] “Reweaving Migrant Inscriptions(“reteksado de migrantaj skribaĵoj”) ĉe la Shainman Gallery en Manhattan. “Iu malsama vivo, kiu ne plu ekzistas.”

La verkaro de Kahraman estas majstra esploro de la demandoj rilataj al identeco, persona lukto kaj homa konscio. Kun “reteksado de migrantaj skribaĵoj” ŝi adoptas novaĵojn, kiuj permesas al ŝi inkluzivi en siajn artaĵojn objektojn, kiuj rakontas la historion de pluraj generacioj. 

La lasta ekspozicio de Kahraman revelacias ankaŭ la evoluon de ŝia maniero esprimi la bildojn kaj la memoraĵojn kiuj hantas la rifuĝintojn kiuj loĝas en la Okcidento.

La irana kaligrafio renkontas la bildliteraturon kaj la okcidentan pop-kulturon en la arto de Jason Noushin

Jason Noushin laboras en sia studio en Connecticut. Foto liverita de Jason Noushin. Reproduktita laŭ permeso.

Jason Noushin [en], irano-brita artisto, esploras la dinamikan interagon inter la du kulturoj kiuj subtenas lian identecon. Noushin forlasis Iranon kiam li estis 13-jara, sed la persa kulturo [fa] daŭre impregnas lian vivon, kaj en liaj verkoj lia persa identeco estas puŝata en netan kaj belegan reliefon pere de la mergiĝo en la okcidentan kulturon [la].

Noushin diris al Omid [en] en januaro 2018:

Art is not made in a void; it all comes from somewhere. I suppose my favorite memories (maybe somewhat exaggerated) are from my childhood in Tehran before the revolution. I enjoyed reading comic books and playing street soccer as boys do in Tehran. So, yes, these comic book collages are reminders of a time and place that no longer exists.

Arto ne estas farita en vakuo; ĉio venas de ie. Mi opinias, ke miaj preferataj memoraĵoj (eble iom troigitaj) devenas de mia infanaĝo en Teherano antaŭ la revolucio. Mi ŝatis legi bildliteraturon kaj ludi futbalon en la stratoj de la ĉefurbo, kiel faras la knaboj en Teherano. Do, jes, tiuj ĉi kungluaĵoj de komiksoj estas historioj de tempo kaj loko kiuj ne plu ekzistas.

Alfronto kaj disrompiĝo en la nova ekspozicio de la ĉino-usona artisto Xiaoze Xie

Xiaoze Xie, profesoro pri arto kaj arthistorio. Foto liverita de Standford University. Reproduktita laŭ permeso.

En sia lasta ekspozicio “Confrontation and Disruption” (alfronto kaj disrompiĝo), la ĉina-usona artisto Xiaoze Xie alfrontas la mondajn problemojn kiel la konfliktojn surstratajn kun la polico, la rifuĝintojn, la perforton, la militon kaj la demandojn pri rezisto kaj empatio.

Li alfrontas ilin pentrante gazetojn kaj librojn, kiel li klarigis al Omid en aprilo 2018 [en]:

I’ve always been interested in time and memory and how memory and history or human thought are contained in material form. So books and newspapers are the material forms of things that are invisible and abstract. It came across very early, in the early 90s, when I first came to the United States. When I spent a lot of time in libraries, wandering between aisles and bookshelves, I would see these rows of books in front of me—you know, these silent and sleeping books. So what do they contain? From the spines, sometimes you don’t know, they are almost like tombstones.

Mi estis ĉiam interesita pri la tempo, pri la memoro kaj pri la maniero en kiu la memoro, la historio aŭ la homa penso estas entenataj en materia formo. Tiel libroj kaj gazetoj estas la materiaj formoj de aferoj kiuj estas nevideblaj kaj abstraktaj. Tiu ĉi koncepto evidentiĝis tre frue, en la unuaj jaroj naŭdekaj, kiam mi alvenis la unuan fojon en Usonon. Mi pasigis longan tempon en la bibliotekoj, vagante inter koridoroj kaj bretaroj, mi vidis tiujn vicojn da libroj antaŭ mi ‒ vi scias, ĉi tiuj libroj silentaj kaj dormantaj. Pri kio ili temas? Rigardante nur la dorson kelkfoje oni ne scias, ili estas kvazaŭ slaboj.

De ŝtata cenzurado por okcidentaj stereotipoj, intervjuo kun la irana artisto Maryam Palizgir

Maryam Palizgam estas plastika artisto. Foto de Mohammad Jahangir uzata laŭ permeso.

Maryam Palizgir estas irandevena artisto kaj dezajnisto kiu nuntempe loĝas kaj laboras en Usono. Ŝia laboro estas laŭnature interdisciplina, miksanta desegnadon dudimensian kaj tridimensian, skulptartan pentradon kaj instalaĵojn bazitajn sur la interago de geometriaj abstraktaj formoj, koloro, reflektaj objektoj kaj la tavolumado de kradsimilaj materialoj.

In the U.S. art community, especially among curators and gallery owners, I am seen as an artist born and raised in a particular geography and culture and I am expected to create art that conforms to their stereotypes in subject and form. I am often asked to add elements of calligraphy, Islamic motifs, or political issues to my art practice. I don’t want this Western projection of me—or censorship from the Iranian side. I want to be seen as a visual artist and to express my art through any subject and in any form and to blur these boundaries. We need other non-Western artists to make art on universal subjects to break through these barriers.

En la usona arta komunumo, ĉefe ĉe konservistoj kaj posedantoj de galerioj, mi estas konsiderata kiel artisto naskiĝinta kaj kreskinta en loko kaj kulturo specifaj, kaj ili atendas ke mi kreu arton konforme al iliaj stereotipoj pri temo kaj formo. Oni ofte petas al mi aldoni kaligrafiajn elementojn, islamajn motivojn aŭ politikajn aferojn al mia arto. Mi ne volas tiun okcidentan projekciadon de mi, kaj mi ankaŭ ne volas cenzuradon de la irana flanko. Mi volas esti konsiderata kiel plastika artisto kaj esprimi mian arton per ĉiu temo kaj per ĉiu formo, nebuligante tiujn limojn. Ni bezonas aliajn ne-okcidentajn artistojn por fari arton pri universalaj temoj por rompi tiujn limojn.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.