- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Intervjuo en rusia ŝtata televido kun la ĉefadministranto de BlaBlaCar nuligita ĉar ŝi estas virino

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Rusio, Civitanaj komunikiloj, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Virinoj kaj genro, RuNet Echo
[1]

Foto de la kartona figuro de la ĉefadministrantino Irina Rejder en la rusia oficejo de BlaBlaCar. Foto el la fejsbuka paĝo de Irina Rejder.

[Ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto [eo], krom [en] = en la angla aŭ [ru] = en la rusa]

Irina Rejder, la ĉefadminstrantino (ĈA) de la rusia filio de la servo pri aŭtomobila kunveturado BlaBlaCar [2] [en], asertas ke la intervjuo kun ŝi ĉe la Unua Kanalo, posedata  de la ŝtato, estis nuligita kiam la produktanto de la programo ekkonsciis, ke temas pri virino.

Rejder skribis [3] [ru] sur sia FB-paĝo pri la akcidento. Ŝi diras, ke ŝi estis aŭskultanta la interparolon inter la produktoro [4] [eo] de la Unua Kanalo kaj la funkciulo pri publikaj rilatoj [PR] de BlaBlaCar kaj ke ŝi registris la dialogon inter ambaŭ:

Р (редактор передачи “Доброе утро”): Формат будет такой: корреспондент едет за рулем и берет интервью у вашего эксперта.

PR (PR — менеджер BBC): Да, отлично.

Р: А кто будет спикером?

PR: Наш генеральный директор Ирина Рейдер.

Р: Ой….у вас же был замечательный парень ..

С: Да, у нас был генеральный директор Алексей Лазоренко, а сейчас Ирина Рейдер.

PR: Да, я знаю, что в прошлом году у вас сменился генеральный директор. Но Ирина как спикер не подходит. Понимаете, у зрителя есть стереотипы… Ну, там, хороший юрист — это мужчина. Или автомобильный эксперт — мужчина, но не женщина. Может быть вы, Сергей, сможете дать нам интервью?

R (iu redaktoro de la tv-programo Dobroje utro [5]” [en] (‘Bonan matenon’): Jen la filmformato [6] [eo] : Nia raportisto stiras aŭtomobilon dum li intervjuas vian spertulon.
PR (PublikRilata [7] [eo] oficisto de BlaBlaCar): Jes, bonege.
R: Kaj kiu estos la spertulo?
PR: Nia ĈA [ĈefAdministranto]: Irina Rejder.
R: Ha… iam vi havis knabon, ĉu ne?
PR: Jes, ni havis Aleksej Lazorenko kiel ĈA, sed nun estas Irian Rejder.
R: Jes, mi scias pri la okazintaj ŝanĝoj pasintjare en via gvidantaro. Sed Irina ne estos intervjuata kiel spertulo. Vidu, nia publiko kredas je iuj stereotipoj… Vi scias, lerta advokato kutime estas viro. Aŭ iu kiu tre spertas pri aŭtomobiloj – viro, ne virino. Eble vi, Sergej, povus doni intervjuon?

Kiam Sergej, la PR de Rejder, diris al la redaktoro, ke ne haveblas viraj spertuloj en la kompanio, tiu lasta promesis retelefoni post interkonsiliĝo kun la produktisto. En posta telefonado kun la reprezentanto de BlaBlaCar, oni komunikis ke la formato [6] [eo] de la programo estis ŝanĝita kaj ke oni intervjuos la uzantojn de la servo.

“Kion vi pensas? Ĉu la novaj spertuloj estos sufiĉe spertaj?” demandas sarkasme Rejder siajn sekvantojn.

En komento al TJournal [8] [ru], kanalo pri teknologio kaj socia komunikado, la gazetara agentejo mem de la Unua Kanalo ne neis la verecon de la dialogo, sed insistis ke la aliro ne estis seksisma. Tamen ĝia klarigo ne proponis sufiĉe solidan pravigon de tiu aserto:

Два корреспондента — молодой человек и девушка – планируют продемонстрировать мужской и женский подход к экономии. При этом девушка советуется с мужчинами-экспертами, а молодой человек — с экспертами-женщинами. Поскольку девушка планирует экономить на поездках, ей предстоит разговаривать с представителем сервиса поиска попутчиков (да, по задумке этого сюжета, а не из-за гендерного неравенства, он должен быть мужчиной).

Du raportistoj, unu junulo kaj unu junulino, intencas pruvi ke viroj kaj virinoj malsame rigardas monŝparadon. La juna raportistino intervjuos virajn fakulojn, kaj la vira juna raportisto intervjuos inojn. Ĉar la celo de la ina raportisto, estas ŝpari en aŭtomobilaj vojaĝoj, ŝi parolos kun reprezentanto de kunveturiga servo (jes, pro la strukturo mem de la programo, ne pro la malsameco de la sekso, devas ja esti viro).

La Unua Kanalo ne precizigis kiel la aliro de ino al ŝparado estas malsama de tiu de la viro, sed la publiko ĉiuokaze ne estis persvadita kaj la alfronto de la problemo fare de la televidkanalo estis akceptita kun kritikoj.

Irina Rejder, ĜA de BlaBlaCar, asertas ke ŝi estis malinvitita al la programo “Bonan matenon” en la Unua Kanalo fare de la redaktoro, kiam oni eksciis, ke ŝi estas virino. Estas surprize konstati, ke ekzistas ankoraŭ aspektoj de frenezo ĉe la Unua Kanalo, pri kiuj ni sciis nenion.

Malgraŭ la negativaj reagoj kiujn la Unua Kanalo registris rete, Rusio havas ankoraŭ longan vojon irotan koncerne sekso-egalecon. Rusio estas je la 75-a loko inter la 149 landoj priesploritaj de la Global Gender Gap Report 2018 [10] [en] de la Monda Ekonomia Forumo [11] [eo]; ĝi akiris bonan klasifikon koncerne egalecan aliron al la sanitara helpo kaj al instruado de la virinoj, sed mankas leĝaro protektanta la virinajn rajtojn [12] [en]. La rusiaj feministinoj kaj iliaj subtenantoj ofte uzas amaskomunikilojn kaj satiron [13] [ru] por senmaskigi seksismajn kutimojn kaj praktikojn.