Nova rotacia tviter-kampanjo @NativeLangsTech plifortigos la voĉojn de aktivistoj por indiĝenaj lingvoj

Ilustraĵmiksaĵo kreita de Eddie Avila, uzante la birdan ikonon de Sara Novovitch, ES kaj la lingvoj-piktogramon de Erik Arndt ĉe la Projekto Noun.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo rilatas al informoj en la angla, krom kelkaj [eo] = Esperanto]

Komencante ĵaŭdon, la 16-an de majo, nombro da indiĝenaj ciferecaj aktivistoj de ‘Native Americans’ [ankaŭ konataj kiel amerikaj indianoj, indiĝenaj usonanoj kaj aliaj terminoj, estas la indiĝenaj popoloj de Usono, krom Havajo] kaj ‘First Nations‘ [aŭ ‘unuaj nacioj’, estas etnisma termino por ĉiuj indiĝenaj popoloj en Kanado, krom la inuitoj kaj metisoj] el Kanado kaj Usono [ĉiuj en eo] rotacie gastigos la tviterkonton @NativeLangsTech.  Kunordigata de Rising Voices kaj Endangered Languages Project, tiu ĉi socia amaskomunikilara kampanjo okazas en la kunteksto de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj 2019 [proklamita de Unesko] kaj provizos spacon por diversaj voĉoj el la tuta nordamerika regiono por diskonigi rakontojn pri siaj spertoj kun lingva revivigo [eo].

Dum la jaro 2019, diversaj aktivistoj rotacios ĉe @NativeLangsTech por partumi siajn perspektivojn pri la signifo de siaj indiĝenaj lingvoj kaj ties komunumoj. Ĉi tiuj aktivistoj laboras por antaŭenigi la uzon de siaj lingvoj en novaj kampoj kiel interreto, kio prezentas multajn ŝancojn kaj defiojn. Sed ekzistas ankaŭ grava interreta elemento rilate al ilia aktivismo pri longdaŭraj historiaj kaj nuntempaj kuntekstoj, kiuj influas la viglecon de la lingvoj de ‘Native Americans‘ kaj “First Nations“.

Similaj iniciatoj kiuj uzas Twitter [eo] kiel kunlaboran rimedon estas farataj en Latinameriko (@ActLenguas) kaj en Afriko (@DigiAfricanLang), sed tiu ĉi projekto enfokusigos lingvojn en Usono kaj Kanado.

La respondo al la alvokoj por partopreni estis ekstreme pozitiva, ĉar la nombro de partoprenantoj por la unuaj semajnoj jam sufiĉas. Ni ankaŭ faras agadon por inviti aliajn partopreni.

La partoprenantoj

Iuj partoprenantoj kundividos siajn proprajn personajn rakontojn ligitajn al ilia laboro kun lingva revivigo [eo] kun speciala fokuso sur la rolo kiun interreto kaj teknologio ludas en ĉi tiu grava laboro, dum aliaj reprezentas siajn organizaĵojn, triboj kaj nacioj, kiuj jam longtempe sin engaĝis por certigi ke sia lingvo ne perdiĝos por estontaj generacioj. Iuj el iliaj revigligaj strategioj inkluzivas la adopton kaj adaptadon de ciferecaj teknologioj por plenumi iliajn bezonojn.

Ĉiuj avide kundividas ĉi tiujn rakontojn kun homoj, kiuj eble scias tre malmulte pri lingvoj de usonaj indianoj [eo] aŭ indiĝenaj popoloj [eo] en Kanado, samkiel pri aliaj komunumoj kaj aktivistoj, kiuj vidos kiel tiuj ĉi rakontoj reflektas siajn proprajn spertojn, lernante ankaŭ pri aliaj partoj de la [nordamerika] regiono kaj ĝiaj unikaj kuntekstoj.

Partoprenantoj, kiuj aliĝis por administri la konton, inkluzivas:

Tio ĉi estas nur ekzemplo de kelkaj homoj en la centro de ĉi tiu kampanjo por kundividi rakontojn pri kritikaj lingvorilataj laboroj kiuj okazas tra Usono kaj Kanado. Vizitu la kampanjo-paĝon por vidi la nunan tempoplanon kaj restu atenta pri mallongaj blogafiŝoj kun profiloj de ĉiu gastiganto.

Ĉi tiu projekto pri sociaj amaskomunikiloj estis inspirita de iniciatoj kiel @IndigenousX en Aŭstralio [eo], kies fondinto, Luke Pearson, grave helpis gvidi nin en la planaj stadioj. La propra Instagram-konto de Global Voices ankaŭ estas administrata de rotacianta nombro da komunumaj membroj kaj estis bonega maniero akiri komprenon pri la diverseco de nia membraro kaj la lokoj kie ili ĉiuj vivas.

Vi povas subteni ĉi tiun kampanjon sekvante la konton @NativeLangsTech dum 2019 kaj repepante la tvitermesaĝojn kiujn vi trovas interesaj kaj inspiraj. Gastigantoj ankaŭ ĝojus pri reagoj kaj faros sian eblon por respondi.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.