Desegnofilmo pri tio, kiel ĉerokoj adaptis sian lingvon al teknologio

Tra historio, kiam nova komunika teknologio estis enkondukita en socion, la ĉeroka popolo [eo] certigis ke ĝia skriba lingvo adaptiĝos. Ekde presado kaj skribmaŝino ĝis nuntempaj facile disponeblaj ciferecaj teknologioj kiel komputiloj kaj saĝtelefonoj, la ĉeroka lingvo [eo] estas plenfunkcia danke al helpo de senlacaj subtenantoj kaj aktivistoj tra la vojo.

Kiel unu inter la plej uzataj indiĝenaj lingvoj [eo] en Usono [eo], la ĉeroka lingvo [eo] estas parolata de loĝantoj de Norda Karolino [eo] kaj Oklahomo [eo], kaj ankaŭ en aliaj ŝtatoj tra la lando. Kvankam pli da homoj nuntempe kapablas skribi la ĉerokan lingvon per silabaro [eo] (skriba simbolaro kiu reprezentas silabojn), konservi kaj kuraĝigi pli da lingvaj parolantoj ankoraŭ estas alta prioritato. Utiligado de teknologio estas vojo por altiri pli grandan intereson pri la lingvo.

Nova desegnofilmo farita de Cherokee Nation Education Services (Eduka Servo de Ĉeroka Nacio) kaj Language Technology Program (Programo de Lingva Teknologio) rakontas la historion de tiu alprenado de novaj teknologioj. Rakontata de ĉeroka heroo Sequoyah [sekoja — eo], kiu kreis la unuan silabaron en 1821, la video prezentas al spektantoj kelkajn el tiuj antaŭenigoj.

La Language Technology Program de la Ĉeroka Nacio [en] (Programo de Lingva Teknologio) subtenas tiujn kiuj interesiĝas pri uzado de la ĉeroka skribo, kun speciala fokuso sur cifereca teknologio. La celo estas krei “novigajn solvojn por la ĉeroka lingvo en ĉiuj ciferecaj platformoj kiel saĝtelefonoj, tekokomputiloj, komputiloj kaj sociaj retoj”. Bonegaj fontoj kiel ekzemple terminaro de neologismoj por teknologiaj terminoj [en], klavaroj [en] kaj tiparoj [en] estas disponeblaj en la retejo de la Programo.

Komunika teknologio ĉiam evoluas kaj se historio estas ia indikilo, la ĉeroka lingvo daŭre kunevoluos.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.