“La lingvo estas ankaŭ formo de rezisto”

Foto de Fernando Eloy, uzata laŭ permeso.

Por memorfesti la Internacian Jaron de la Indiĝenaj Lingvoj, registaraj, lernejaj kaj sociaj institucioj kuniĝis por proponi multajn aranĝojn, inter ili partoprenon en registaraj kunvenoj fare de membroj de praloĝantaj komunumoj kiuj zorgas pri la defendo kaj protekto de siaj lingvoj. Unu el tiuj aranĝoj okazis en la Meksika Ĉambro de deputitoj, la 24-an de aprilo 2019. Tie Alejandra Sasil Sanchez Chan paroladis en la majaa lingvo, en la leĝfaranta palaco de San Lazaro, kaj faris historion rekte denuncante en tiuj povejoj la danĝerojn kiujn la hodiaŭa meksika kulturo prezentas por la indiĝenaj heredaĵoj de la lando. La originala teksto, verkita en la majaa lingvo, troveblas ĉi-tie [es]

La majaan universon oni konas ĝenerale pro la restantaj konstruaĵoj, sed en la hodiaŭa realo ĝi estas mondo kiu postvivas per sia lingvo. Lingvo kiu estas ankaŭ formo de rezisto, kiu celas ke nia identeco konserviĝu. La parol-povo transcendas registarojn, politikajn, sociajn aŭ teritoriajn limojn. Tie ĉi speguliĝas la riĉeco de niaj popoloj.

La uzo de niaj praloĝantaj lingvoj ebligas, ke ili restu neforviŝeblaj sur la lingva mapo de Meksiko, ke ili supervivu la sociajn valorojn, la lingvon kaj la kulturon kiujn ni heredis de la koloniado post la Konkero.

La UNESKO-mondatlaso de minacataj lingvoj indikas, ke tra la mondo ekzistas 6000 lingvoj kaj ke 2500 el ili estas minacataj de malapero. La Maparo ankaŭ montras, ke inter la landoj kun pli da minacataj lingvoj, Meksiko troviĝas en la kvina loko. Tio okazas ĉar el la nunaj lingvoj de la lando, oni povas konsideri 46 sendefendaj, 35 klare en danĝero, 33 serioze minacataj kaj 19 en kriza stato. Entute, 133 lingvoj en ruĝa zono.

Nuntempe, paroli indiĝenan lingvon signifas vivteni bonstate la radikon de ĝiaj vortoj. Tio ebligas, ke niaj esenco kaj vizio de la mondo teksitaj inter ĝiaj voĉoj trovu novajn formojn de pensado, ke nia kultura identeco maturiĝu kun ĉiu voĉo kiu spegulas en sia lingvo la heredaĵon de siaj praavoj.

Ne hazarde la fakuloj pri lingvoj konceptis ilin kiel arbon, kiel milojn da branĉoj kiuj ligiĝas kaj foriĝas. Arboj kun grandaj radikoj kiuj falis pro la pezo de la diskriminacio kaj forgeso. Kiom da universoj, poemoj, estetikoj, sonoj kaj konoj perditaj svenas kun ĉiu lingvo malaperinta. Tiu kultura detruo devus esti dolorega en nia tuta fundo, ĉar tiel ĝuste oni detiras la radikon de arbo plantita antaŭ pluraj generacioj.

Nun restas al ni nur la parolo, plasta kaj vigla, kiu bontenas la vojon. Ĝi aliiĝas, trairas ĝis novaj formoj por resti en tiu lando kiel atesto de nia universo. Pro tio, la lingvo majaa kaj ĉiuj gefrataj lingvoj nepre transformiĝu en skribaĵo, en komunikilo, en registrita voĉo kiu atestas ke ĉiam ni restas kiel fonto. Io en kiu la venontaj generacioj havos punkton por antaŭeniri ĝis novaj formoj por savi siajn voĉon kaj radikon.

Dum multe da tempo, ni estis la arbo. Nun ni estas la ombro, la trunkoj, faligitaj kaj sekaj aŭ bruligitaj; la terenoj de tiuj, kiuj senposedigis nin por la fabrikoj kaj grandaj industrioj; la luktoj perditaj kontraŭ la oficiala forto de la ŝtato; la mistraktoj kiujn travivis nia popolo tra la jaroj kaj kiuj banaliĝis. Jes ni altigu la voĉon. Kaj ankoraŭ pli grave, ni iru pli for anstataŭ resti nuraj spektantoj. Ni nepre agu.

Pro tio gravas ke fariĝu realo tiuj vortoj de la Konstitucio, de la Interkonsentoj kaj leĝoj. La Ĝenerala Leĝo pri Lingvaj Rajtoj diras en sia artikolo 6: “La ŝtato adoptos kaj realigos la necesajn rimedojn por certigi ke la komunikiloj amase diskonigu la realon kaj diversecon lingvan kaj kulturan de la Meksika Nacio”. La Interkonsento 169 de la Internacia Organizaĵo de Laboro diras en sia artikolo 16: “La Ŝtatoj adoptos efikajn rimedojn por certigi, ke la publikaj komunikiloj nepre reflektas la indiĝenan kulturan diversecon”.

La ŝtatoj, sen malhelpi la devigon plenplene certigi la esprim-liberecon, kuraĝigos la privatajn komunikilojn tiel, ke ili nepre spegulos la indiĝenan kulturan diversecon.

Alivorte, komunikiloj kiuj estu konceptitaj el nia vizio, kiuj zorgu pri niaj problemoj kaj montru al la mondo ke ekzistas temoj pli kompleksaj ol la entreprena ambicio. Tial per K'iinstil, la sola ĵurnalo majalingva de la Yukatana Dunoninsulo ekde kvar jaroj, ni presas vortojn kun historia sento. La ĵurnalo havas en si mem la instrukcion honori inteligentecon, honori nian lingvon, fari ĝin videbla tagon post tago kaj atingi per tio pedagogian funkcion.

Urĝas edukaj sistemoj kiuj kontemplu la saĝon de niaj popoloj kaj de siaj homoj, kiuj ne restu sur la ĉiama vojo de la koloniado. Sistemoj pri ekonomio, arto, sano, kulturo — ĉio, konceptitaj el nia haŭto kaj pensmaniero.

Ĉiu vorto estas pulsado kiu restas kontraŭ prognozo, ĉiu litero presita en libroj kaj ciferecaj komunikiloj estas alia formo de libereco. Formo por fini la marĝenecon kaj la raciismon, ĉar ni estas tiuj, kiuj kunportas la voĉon de niaj gepatroj kaj geavoj kun digno kaj fiero.

Pro tio gravas multobligi la rimedojn kiujn ni havas por interkomuniki, ĝui nian lingvon kaj esplori ĝiajn multoblajn formojn por konstrui novajn mondojn, multoblajn formojn por rigardi nian futuron. Ni deziras multobligi la spacojn por interkomuniki kaj vivi en libereco. Spacoj kie povu ekzisti niaj gepatraj lingvoj kiel ili estis antaŭ la Konkero.

Mi ne ŝatus, ke mia voĉo, nek tiuj kiuj antaŭvenis aŭ postvenos, ricevu aplaŭdojn pro la sola kialo ke ili estas diritaj ekde tiu loko. Mia peto, eble mia postulo, kiel tiu de civitanino de la meksika ŝtato, estas ke mia lingvo, niaj lingvoj kaj popoloj, havu la samajn oportunojn postvivi kaj vivi sen timi ombron kiu el supro iom post iom sufokus nin. Por tio la agojn faru la manoj de tiuj kiuj povas fari ion, multe aŭ ne multe, ene de la leĝaj kaj oficialaj kadroj.

Restas nur komenci realigon de tio, kion diras la leĝo kaj la komuna sento.

Honori sian parolon, tio estas la unua paŝo por eviti ke fiasku inteligenco.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.