Ni prezentas Margot Camones Maguiña, gastigantinon de la tviterkonto @ActLenguas en la semajno de la 20a ĝis la 26a de majo

Foto liverita de Margot Camones Maguiña

En 2019, ni invitis diversajn gastigantojn administri la tviterkonton @ActLenguas kaj kundividi siajn spertojn pri la revigligo kaj la antaŭenigo de sia denaska lingvo. En tiu ĉi afiŝo, eksciu pli pri Margot Camones Maguiña(@MargotCamones) kaj pri tio, kion ŝi intencas pridiskuti dum sia semajno kiam ŝi estos gastigantino de la tviterkonto.

RV: Rakontu iom pri vi mem:

Soy Margot Camones Maguiña, natural del caserío de Huacna, del distrito de la Merced, de la provincia de Aija, región Ancash, tengo 37 años de edad, docente de profesión, actualmente laboro en el Ministerio de Educación, como Especialista Nacional de Educación Intercultural Bilingüe, paralelo a esta actividad dedico una partesita de mi tiempo a las redes sociales, a los medios digitales y otros, para motivar el uso del quechua en los diferentes sectores, algunas veces con frases amorosas, que obtiene una interacción impresionante con los usuarios de Facebook o twiter.

Otra con palabras sueltas que también ayudan a la investigación de parte de los lectores, algunas veces videos, escribo también artículos y los publico por diferentes medios, tengo por ejemplo dos canales de YouTube (canal 1, canal 2), donde difundimos videos relacionadas al quechua como también a la actividades culturales, tengo un blog allí estoy compartiendo enlaces para mantener en vigencia digital el quechua, del mismo modo hago una serie de actividades sociales  para seguir difundiendo la importancia del quechua en todo espacio público como un derecho de todos.

Algunos enlaces para compartir:

Mi estas Margot Camones Maguiña kaj devenas de la vilaĝeto Huacna, en la distrikto Merced, provinco Aija, regiono Ankaŝo, Peruo Mi aĝas 37 jarojn kaj estas instruisto. Nuntempe mi laboras en la Ministerio pri Edukado, kiel nacia specialisto pri dulingva interkultura edukado. Mi samtempe dediĉas etan parton de mia tempo al sociaj retoj kaj al ciferecaj amaskomunikiloj, por instigi la uzon de la keĉua en diversaj kampoj, kelkfoje kun amfrazoj, kiuj ekhavas impresan interagon ĉe la uzantoj de Fejsbuko kaj Tvitero.

Mi ankaŭ dediĉas tempon al simplaj vortoj kiuj ankaŭ helpas esploremajn legantojn kaj kelkfoje al videoj. Mi verkas artikolojn kaj publikigas ilin en diversaj amaskomunikiloj, mi havas ekzemple du kanalojn ĉe Jutubo (kanalo 1, kanalo 2), kie ni disvastigas videojn pri la keĉua kaj ankaŭ pri kulturaj aktivecoj. Mi havas blogon kie mi kundividas ligilojn por ke la keĉua restu vigla en ciferecaj amaskomunikiloj, kaj simile mi faras serion da sociaj aktivecoj por daŭre disvastigi la gravecon de la keĉua en ĉiu publika spaco, kiel ĉies rajto.

Kelkaj ligiloj por kundividi:

RV: Kia estas la nuna stato de via lingvo enrete kaj eksterrete?

Actualmente el quechua tiene una importante cantidad de hablantes según los censos del INEI, sin embargo hace mucha falta la conciencia de practicarlo en público, de hablar sin vergüenza, hay resistencia para salir de la casa y bailar en la calle al compás de su vestimenta (quiero decir que la lengua sigue siendo en muchos casos lengua de hogar, y se mantiene allí), por ello he encontrado como medio poderoso de volver a la gente a sus raíces atreves de los medios digitales disponibles.

Somos pocas personas las que asumimos esta tarea de difundir nuestra lengua por la internet, ya que ésta es un trabajo extra y voluntario, sin embargo nos hace falta conocer el manejo adecuado de los medios para empoderarnos y seguir introduciendo el uso en todos los medios posibles.

Hacen falta políticas lingüísticas claras de los gobiernos de turno, por ello queda la tarea pendiente de seguir concientizando, aunque de un tiempo a esta, se conformó el Organización Regional de Pueblos Quechuas de Ancash, que está logrando generar interesantes políticas en el gobierno regional y algunos gobiernos locales.

Nuntempe la keĉua havas grandan nombron da parolantoj laŭ la censoj de la Nacia Instituto pri Statistiko kaj Informadiko. Evidente mankas la konscio praktiki ĝin en publiko, paroli sen honto; ekzistas rezisto eliri la domon kaj danci surstrate akompane de sia vestaĵo (mi intencas diri ke la lingvo ofte daŭre estas lingvo de la hejmo kaj restas tie). Pro tio mi malkovris, ke la disponeblaj ciferecaj amaskomunikiloj estas potenca medio por regajni niajn radikojn.

Ni, kiuj alprenas tiun taskon disvastigi la lingvon interrete, malmultas. Ĉar temas pri volontula laboro, certe mankas al ni kono pri la ĝusta uzado de la amaskomunikiloj por kapabligi nin enkonduki la uzadon en ĉiujn eblajn mediojn.

Mankas klaraj lingvaj politikoj de la nuna registaro. Pro tio daŭre restas la tasko konsciigi, kvankam post iom da tempo, formiĝis la regiona organizaĵo de la keĉuaj popoloj de Ankaŝ, kiu sukcesas krei interesajn politikojn en la regiona registaro kaj en kelkaj lokaj registaroj.

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi dum la semajno en kiu vi administros la tviterkonton @ActLenguas?

Los temas que abordaré son videos promocionales sobre el quechua a través del yuo tube  donde recoja testimonios de personajes ilustres que hablen la lengua, para motivar a otros su uso, teniendo en cuenta los siguientes aspectos.

  • Textos reflexivos en video y pequeños testimonios sobre la importancia de difundir, hablar, preservar y fomentar el uso del quechua.
  • Fomento de políticas lingüísticas de parte de las autoridades (video)
  • Testimonio de personas hablantes nativos del quechua dando testimonio del porque les da vergüenza hablar el quechua.
  • Memes humorísticos difundiendo derechos lingüísticos.
  • Artículos sobre la importancia de fomentar activismo digital de mi lengua.

La temoj pri kiuj mi parolos estos promociaj videoj pri la keĉua en Jutubo, kie estas kolektitaj atestoj de famaj personoj kiuj parolas la lingvon, por stimuli aliajn uzi ĝin, konsiderante jenajn aspektojn:

  • Tekstoj pri si mem en video kaj mallongaj atestoj pri la graveco disvastigi, paroli, konservi kaj instigi la uzadon de la keĉua.
  • Stimulado de lingvaj politikoj fare de la aŭtoritatoj (video).
  • Atesto de keĉuaj denaskuloj rakontantaj pri la kialoj de la honto paroli la keĉuan.
  • Humoraj memeoj kiuj diskonigas lingvajn rajtojn.
  • Artikoloj pri la graveco kuraĝigi la ciferecan aktivismon pti mia lingvo.

RV: Kiuj estas la ĉefaj kialoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?

Mi mayor motivación es el amor al quechua y todas las lenguas existentes porque considero que son ejercicio ciudadano, son patrimonio y sobre todo es una forma de vida que asumo como encargo social de mi gente, mi pueblo, mis padres y abuelos.

Sueño que mi lengua este empoderado en todo espacio, que los medios digitales sean nuestros aliados, que hayan muchísimas personas difundiendo su lengua por cualquier medio, que los problemas sociales que hoy nos aquejan sean abordados desde la perspectiva de la cultura y la lengua.

Sueño que en los colegios no haya justificaciones para enseñar el quechua, que las autoridades sean realmente quechuas y otorguen recursos para fomentar investigaciones en lenguas originarias y que haya algún presupuesto para que las instituciones públicas tengan información en páginas web u otros medios sobre la atención a la lengua.

Mia plej granda motiviĝo estas la amo al la keĉua kaj al ĉiuj ekzistantaj lingvoj, ĉar mi opinias ke ili estas civitana praktikado, heredaĵo kaj ĉefe vivoformo kiun mi alprenas kiel socian respondecon vidalvide al mia popolo, al mia vilaĝo, al miaj gepatroj kaj geavoj.

Mi revas ke mia lingvo estu potenca en ĉiuj lokoj, ke la ciferecaj amaskomunikiloj estu niaj aliancanoj, ke estu multe da homoj kiuj disvastigos nian lingvon ĉiuforme, ke la sociaj problemoj kiuj hodiaŭ afliktas nin estu traktataj el perspektivo kultura kaj lingva.

Mi revas ke en la mezlernejoj ne necesu pravigoj por instrui la keĉuan, ke la aŭtoritatoj estu vere keĉuaj kaj disponigu rimedojn por instigi esplorojn pri indiĝenaj lingvoj kaj ke ekzistu buĝeto por ke la publikaj institucioj havu informojn en retpaĝoj aŭ aliaj amaskomunikiloj pri la atento al la lingvo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.