Konu Ian McCallum, gastiganton de la tvitera konto @NativeLangsTech inter la 23-a kaj la 29-a de majo 2019

Foto liverita de Ian McCallum.

En 2019, kiel parto de socia amaskomunika kampanjo por disvastigi lingvan diversecon enrete [eo], usonaj indianaj [eo] aktivistoj kaj disvastigantoj de unuaj nacioj [eo] rotacie administros la tviter-konton @NativeLangsTech por diskonigi siajn spertojn pri revivigo [eo] kaj disvastigo de usonaj indianaj lingvoj kaj lingvoj de unuaj nacioj [eo]. Tiu ĉi profilpaĝo temas pri Ian McCallum (@IanMcCallum3) kaj kion li planas diskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices: Bonvolu rakonti iom pri vi mem.

My name is Ian McCallum. I am a band member of the Munsee-Delaware Nation in Southwestern Ontario, Canada. I am a second language learner of the Lunaape (Munsee or Delaware) language. I have been learning the language for 25 years. I enjoy running, working on old cars and historical research. I work as an educator in the province of Ontario.

Mia nomo estas Ian McCallum. Mi estas ano de la Munsia-Delavara Nacio [en] en sudokcidenta Ontario [eo], Kanado. La lenapa lingvo (munsia aŭ delavara) [eo] estas mia dua lingvo. Mi lernis ĝin antaŭ 25 jaroj. Mi ŝatas kuradon, riparadon de malnovaj aŭtoj kaj esplorojn pri historio. Mi estas instruisto en Ontario.

RV: Kiel fartas nuntempe via lingvo interrete kaj eksterrete?

The Lunaape language has been well documented. Between the two Lunaape communities in Ontario (Munsee-Delaware and Moraviantown) there is a comprehensive dictionary as well as many books written for use in schools and evening classes. Examples of the books can be found http://www.munsee.ca/language-resources/ The Lunaape language (Ontario) is endangered with fewer than 5 first language speakers and less than 100 second language learners who understand the language at various levels. There are revitalization programs established in both communities and the language is taught in daycare programs as well as local elementary schools.

La lenapa lingvo estas bone dokumentita. En la du lenapaj komunumoj en Ontario (Munsia-Delavara kaj Moraviantown) haveblas kompleta vortaro kaj multaj libroj verkitaj por uzado en lernejoj kaj plenkreskulaj kursoj. Ekzemplojn de libroj oni trovas en munsee.ca [en]. La lenapa (en Ontario) estas endanĝera lingvo [eo], kun malpli ol kvin denaskaj parolantoj kaj malpli ol 100 dulingvaj lernantoj kiuj komprenas la lingvon en malsamaj niveloj. Funkcias revivigaj programoj en la du komunumoj, kaj la lingvo estas instruita en vartejoj kaj elementaj lernejoj en la regiono.

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi en la semajno, dum kiu vi administros la tviterkonton @NativeLangsTech?

I would like to highlight the efforts to revitalize the Lunaape language on Munsee Delaware Nation, community classes, school classes, weekend language sessions, social media use (facebook and twitter).

Mi ŝatus elstarigi la komunumajn kursojn, lernejajn kursojn, semajnfinajn lingvajn renkontiĝojn, sociajn komunikilojn (Facebook kaj Twitter) kaj la klopodojn por revivigi la lenapan lingvon en Munsia-Delavara Nacio.

RV: Kiuj estas la ĉefaj kialoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?

The main motivations for my digital activism is to provide the Lunaape language to band members who live off reserve. I would like to bring awareness of the Lunaape language, its continued use. My hopes and dreams for the Lunaape language are to help more second language learners become fluent and create more spaces where the language lives.

La ĉefa celo de mia cifereca aktivismo estas utiligi la lenapan lingvon por unuigi anojn kiuj loĝas ekster la rezervejo [en]. Mi ŝatus konsciigi pri la lenapa lingvo kaj ĝia daŭra uzado. Miaj esperoj kaj revoj por la lenapa lingvo estas helpi al pli da dulingvanoj fariĝi fluaj parolantoj kaj krei pli da lokoj kie la lingvo vivas.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.