Konatiĝu kun Denver Toroxa Breda, gastiganto de la tvitera konto @DigiAfricanLang inter la 22-a kaj la 28-a de majo 2019
Denver Toroxa Breda, gastiganto de la tvitera konto @DigiAfricanLang
Rising Voices Rafael LIMA@DigiAfricanLang
En 2019, kiel parto de socia amaskomunika kampanjo por disvastigi lingvan diversecon enrete [eo], aktivistoj kaj disvastigantoj pri afrikaj lingvaj [eo] rotacie administros la Tviter-konton @DigiAfricanLang por diskonigi siajn spertojn pri revivigo [eo] kaj disvastigo de afrikaj lingvoj. Tiu ĉi profilpaĝo temas pri Denver Toroxa Breda (@ToroxaD) kaj kion li planas diskuti dum sia semajno kiel gastiganto.
Rising Voices: Bonvolu rakonti iom pri vi mem.
Aktivisto aŭ kultura kuwiri por kojsanaj lingvaroj [eo], verkisto kiu subtenas oficialigon de la nama [eo] kaj la n|uu, du el la unuaj lingvoj de Sud-Afriko [eo].
RV: Kiel fartas nuntempe via lingvo interrete kaj eksterrete?
La nama lingvo estas parolata en Namibio [eo] kaj lernata en lernejoj. Tamen en Sud-Afriko, de kie ĝi originas, nur 2000 homoj parolas la lingvon kaj ĝi estas nek oficiala, nek instruata en lernejoj. N|uu lingvo havas unu fluan parolanton, ne estas oficiala kaj ne estas en lernejoj, ĝi estas krize endanĝerigita lingvo [eo].
RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi en la semajno, dum kiu vi administros la tviterkonton @DigiAfricanLang?
Lingva rekono, lingva revivigo, lingvomorto [eo], instruado de lingvoj kaj interesaj vortoj.
RV: Kiuj estas la ĉefaj kialoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?
Ke niaj lingvoj ne mortu, ke ili estu instruataj en lernejoj, universitatoj, kaj parolataj de ĉiuj en Afriko.