Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Lernu pli pri LINGUA Traduko  »

Kial la indiĝenaj kolombiaj popoloj protestas kontraŭ la prezidanto Ivan Duque?

Ekrankopio de la video dissendita de la regiona aŭtoktona konsilio de Kaŭka. La video montras la manifestaciojn kiuj okazis en la sud-okcidenta parto de la lando en aprilo.

[Ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto [eo], krom [en] = en la angla aŭ [es] = en la hispana]

La aŭtoktonaj, afro-kolombiaj kaj kamparanaj komunumoj organizas tra Kolombio amasajn manifestaciojn kontraŭ la plano pri nacia disvolviĝo de la prezidanto Ivan Duque. Ili kontraŭas aron da direktivoj, subtenantajn eksterlandajn investojn en la minaj kaj agrikulturaj industrioj, kiuj povus minaci aŭtoktonajn teritoriojn.

En marto 2019, aŭtoktonaj komunumoj blokis [en] grandan vojon en la regiono Kaŭko dum 25 tagoj. La 25-an de aprilo, al ili aliĝis aliaj sociaj movadoj por striki tutnacie [en]. Krom la minacoj kontraŭ aŭtoktonaj rajtoj, la strikantoj protestis [es] kontraŭ buĝetaj tranĉoj en edukado kaj kontraŭ la mallerteco en la plenumo de la pacaj agordoj de 2016, kiujn Ivan Duque, elektita de malpli ol unu jaro, forte kritikas. 

La aŭtoktonaj popoloj kvalifikis la manifestaciojn kiel “mingas”, keĉua vorto kiu signifas “kolektiva laboro”, multe uzata [es] en la protestaj movadoj de Sudameriko.

#NaciaStriko | Aŭtoktonaj komunumoj, kamparanoj kaj afrikdevenuloj de Tado mobiliziĝas ekde la unuaj horoj matene tra la tuta vojo de Pereira al Quibdo kadre de la Nacia Striko 

La plano de nacia disvolviĝo antaǔvidas reformojn en pluraj sektoroj, kiel edukado, energio kaj agrikulturo. Dum Duque pretendas [es] ke liaj reformoj ebligos al 3,4 milionoj de kolombianoj eliri el malriĉeco, la kontraǔuloj asertas, ke tiu plano precipe profitigos la privatajn entreprenojn. La aŭtoktonaj estroj de la “mingo” estas precipe maltrankvilaj [es] pri la partoj de la plano, kiuj ebligus kontraŭstari iliajn rajtojn pri antaŭa konsultado rilate la projektojn de disvolviĝo en iliaj teritorioj.

Kvankam la registaro akceptis intertrakti tiun planon kun la aŭtoktonaj estroj, fina akordo ankoraǔ ne okazis. Laǔ la ĵurnalo El Espectador [es], la terenoj, kiujn la registaro akceptas protekti nome de la aŭtoktonaj popoloj, estas multe malpli grandaj ol tiuj, kiujn postulas la komunumoj.

La diferencia entre lo que ofrece el gobierno de Iván Duque y lo que piden las comunidades indígenas para despejar la vía Panamericana es abismal. El Ejecutivo habla de 1 500 hectáreas para resolver las necesidades de todas las organizaciones que integran la minga, mientras que el requerimiento de los organizadores de la protesta es de 40 000 hectáreas

La malsimileco inter tio kion ofertas la registaro de Iván Duque kaj tio kion postulas la indiĝenaj komunumoj por la malfermo de la panamerika aŭtovojo estas abisma. La prezidanto parolas pri 1500 hektaroj por solvi ĉiujn bezonaĵojn de ĉiuj organizaĵoj kiuj partoprenas en la mingo, dum la postuloj de la protestantaj organizaĵoj temas pri 40 000 hektaroj.

Paco-agordoj

Subskribitaj de la eksprezidanto Juan Manuel Santos kaj de la Fortoj Armitaj Revoluciaj de Kolombio (“Fuerzas armadas revolucionarias de Colombia”, FARC), la plej grava gerilo de la lando, la pac-agordoj de 2016 [es] finis kvindek jarojn de enlanda milito, proklamante definitivan pafĉesigon kompense je partopreno de eksaj membroj de la FARC en la politikaj institucioj.

La pac-agordoj ankaŭ kreis garantiojn por malhelpi akumuladon [en] de terenoj fare de eksterlandaj uloj aŭ kompanioj en kamparaj zonoj. Plie, tiuj akordoj prioritatigas redistribuon de terenoj kaj elektis kelkajn zonojn kiel rezervitajn por la aŭtoktonaj, afriko-kolombiaj kaj kamparaj komunumoj grave trafitaj de la konflikto. Malegaleco de la terposedaĵoj [en] en kamparaj zonoj estis unu el la ĉefaj kialoj [en] pro kiuj FARC prenis armilojn en la 1960-aj jaroj.

Tamen la tuta plenumo de la akordo restis nerealigita, ĉar multaj konservemaj sektoroj vigle oponis tiujn kondiĉojn. Dume, multaj etaj armitaj grupoj [en] restis agemaj tra la kamparo, kie ili plenumis mortigajn fulmatakojn por ekregi eksajn teritoriojn de la FARC. Konsekvence, la kvanto de sociaj estroj mortigitaj en la kamparaj zonoj eksplodis post la subskribo de la akordoj. Eĉ se la numeroj varias laŭ la difino de “socia estro”, la oficejo de la kolombia pac-peranto deklaris [en], ke 460 sociaj estroj estis mortigitaj inter 2016 kaj la 31-a de marto 2019.

Duque, kun sia ĉefa aliancano, la eks-prezidanto Álvaro Uribe, estas unu el la plej akraj kritikantoj de la pac-akordo. Dum la pasintaj monatoj, li provis malfortigi [en] la aŭtoritaton de la faka jurisdikcio por paco (JEP), jura organo kreita de la Akordoj por juĝi la agantojn de la gerilaro kaj de la estraro suspektitajn pri militaj krimoj. Multaj grupoj protestis [en] kontraŭ tiuj decidoj, kiuj laŭ ili povus malfortigi la ŝancojn al vera repaciĝo.

La homoj kundividis siajn kialojn por aliĝi al la striko de la 25-a de aprilo per la kradvorto #VamosAlParoPor (Ni iru al striko ĉar) kaj #MingaNacionalPorLaVida (Nacia kunlaboro por la vivo).

Ni strikos por la indiĝenaj “mingoj”, ĉar ni postulas protektadon de sociaj estroj kaj de la eksaj batalantoj, kaj ĉar ni favoras la PEC-on kaj la plenumon de la pac-akordoj. Ni deziras pli bonajn labor-kondiĉojn por la instruistoj kaj la laboristaj centraloj.

La “Pulla“, jutuba kanalo kiu priparolas la politikajn aktualaĵojn, incitis la streĉojn per videaĵo titolita “Esto pasa cuando el Estado ignora a su gente” (Jen kio okazas, kiam la registaro malatentas sian popolon), en kiu ĝi priparolas la malestimon de la registaro rilate la kamparojn, precipe en la departementoj de Kaŭko, Nariño, La Guajira kaj Catatumbo. La ĵurnalisto deklaras:

La minga nos recuerda que eso no es el único lugar donde viven incumpliendo la gente y le hacen pistola cada vez que pueda. Vemos cuatro regiones del país que el estado ignora por completa.

La “mingo” memorigas al ni, ke ekzistas ne unusola loko, kie la homoj vivas kun neplenumitaj promesoj, ĉar la registaro forĵetas ilin ĉiufoje, kiam ĝi povas. Ni vidas kvar regionojn de la lando kiujn la ŝtato tute malatentas.

Nuntempe neniu definitiva respondo estis donita al la postuladoj de la “mingoj” kaj de la strikantoj, tiel ke la manifestacioj verŝajne daŭros tra la venontaj monatoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.