Sauda Arabio: Miloj da etiopiaj migrantoj fuĝas el la lando

[Rimarku ke tiu ĉi artikolo jam aperis en 2013 en la franca]

Etiopianoj forpelitaj el Sauda Arabio

Sauda Arabio: elpelado de migrintoj.

En 2013 miloj da afrikanoj, ĉefe etiopianoj [eo], frutempe cedis al la postulo de la saudarabiaj [eo] aŭtoritatoj forlasi la landon, post mortigaj perfortoj kontraŭ neleĝaj migrantoj. Forlasinte la kvartalon Manfuha, kie koncentriĝas kontraŭleĝa migrado sude de Riado, la ĉefurbo, miloj da personoj atendis sian vicon por esti kondukitaj per buso al la deportejo.

«Haste mi estis altrudita vendi malmultekoste parton de mia meblaro kaj forlasi aliajn meblojn», malespere konfidis etiopiano sidanta surgrunde inter amaso da viroj, virinoj kaj infanoj. Unu el liaj samlandanoj certigis al li ke li akiros regulajn dokumentojn. «Kelkaj el ni havas laŭleĝan permesilon, sed niaj «protektantoj» enkasigis la monon kaj malaperis», li diris, atestante pri la situacio de pluraj elmigrintoj kiuj devis ŝanĝi garantianton por konformiĝi al la leĝaro.

Ĉirkaŭ kvar milionoj da kontraŭleĝaj migrantoj leĝigis sian statuson, trovinte dunganton kiu povis fariĝi ilia protektanto —necesa proceduro por vivi en multaj monarkioj [eo] en la Golfo. Tiu sistemo de protektado, aŭ kalafa en la araba, ligas la restad-permesilon de la eksterlanda laboristo al la protektanta dunganto, kies skriba konsento estas necesa por permesi al tiu laboristo ŝanĝi dunganton aŭ forlasi la landon.

Mortigaj perfortoj

Iun tagon busoj sinsekvis dum la tuta tago por transporti tiujn migrantojn al centroj apud la ĉefurbo, kie la aŭtoritatoj prepariĝas deporti [eo] ilin. Dum la lastaj tagoj, tiuj centroj akceptis ĉirkaŭ 17 000 el ili. Entute, la polico arestis ĉirkaŭ 33 000 kontraŭleĝajn migrantojn en pluraj regionoj de la reĝlando en unu semajno.

La frutempa kapitulaco de la migrantoj pligraviĝis en Manfuha kie, laŭ la polico, du personoj estis mortigitaj, inter kiuj saudano. La etiopia registaro menciis siaflanke la morton de tri siaj civitanoj en la alfrontiĝoj kun policistoj. «La fakto mortigi senkulpajn civitanojn estas nepravigebla», denuncis la etiopia ministerio pri eksterlandaj aferoj.

9 milionoj da kaŝlaboristoj

Etiopio jam anoncis komence de novembro 2013 ke ĝi rehejmigos siajn civitanojn loĝantajn en Sauda Arabio. Multaj etiopianoj migras ĉiujare al la Mezoriento [eo] – interalie al la golfaj ŝtatoj – por serĉi laboron, plejofte kiel servistoj.

La saudaj aŭtoritatoj komencis amase elpeladi kaŝlaboristojn post la limdato, la 4-an de novembro 2013, kaj konsentita prokrasto je sep monatoj por ebligi al ili reguligi ilian statuson aŭ alikaze forlasi la petrolriĉan reĝlandon. Pli ol 900 000 eksterlandanoj kun kontraŭleĝa statuso jam forlasis la reĝlandon ekde la komenco de 2013. La aŭtoritatoj opinias ke tiu politiko ebligos redukti la nombron de migrantoj, taksita je 9 milionoj kompare al ĉirkaŭ 27 milionoj da enloĝantoj, por favori dungitecon de saudanoj.

Fonto : Jeune Afrique, reprenita en NegroNews 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.