Nova lingvoversio de Vikipedio en la tulua iĝis la 23-a versio en sudazia lingvo!

Tigalari script. Image from Wikimedia Commons by ಶ್ರೀ. CC BY-SA 3.0

Tulua skribsistemo (tigalari). Bildo de Wikimedia Commons de ಶ್ರೀ. CC BY-SA 3.0

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom [en] = en la angla aŭ [de] = en la germana. La artikolo originale jam aperis en la angla la 28-an de aŭgusto 2016]

La nova tulua vikipedio [tulua] estas aldonita, kiel plia lingvoversio en la kolekto de 294 lingvoversioj [en, sept. 2016] de la reta enciklopedio Vikipedio, post la publikigo de Wikimedia Incubator [en].

La projekto atendis dum ok jaroj en Incubator antaŭ ol iĝi la 23-a sudazia lingvo de Vikipedio [en].  La tululingva Vikipedio, disponebla ĉe https://tcy.wikipedia.org, havas entute 1285 artikolojn. Al ĝi kontribuas 198 redaktoroj el kiuj ĉirkaŭ 5-10 aktive kontribuas per pli ol kvin redaktaĵoj ĉiumonate.

La anonco pri la publikigo de la projekto estis farita de Katherine Maher, kiu estas la plenuma direktorino de Vikimedia Fondumo dum WikiConference India [en, Vikia Konferenco de Barato].

Wikimedia Incubator estas fratina projekto de Vikipedio. Antaŭ ol ajna nova lingvoversio en Vikipedio estas kreita, projekto de Incubator estas kreita kaj evoluigita de volontulaj redaktoroj. Kiam la projekto akiras sufiĉajn redaktorojn kiuj plioftigas kreadon deda la enhavo, la projekto publikiĝas kiel nova projekto de Vikipedio.

La tulua lingvo estas parolata de tri ĝis kvin milionoj da homoj en la barataj provincoj Karnatako kaj Keralo, en la sudokcidenta, respektive suda parto de Barato, sed ankaŭ estas parolantoj en Usono kaj en la golfaj landoj.

[N.d.Tr : preskaŭ 33% de la loĝantaro en Karnatako konsistas el parolantoj de malplimultaj lingvoj [en]. Neniu alia sud-barata ŝtato havas tiom grandan bazon de parolantoj de minoritataj lingvoj, pro kio Karnatako estas unika el la perspektivo de lingva kaj kultura diversecoj.  Laŭ la angla Vikipedio, la tulua nuntempe ne estas oficiala lingvo de Barato aŭ de iu ajn alia lando]

En 2008, la tululingva Vikipedio estis kreita en Inkubatoro de nur malmultaj redaktoroj. Krom kelkaj laŭokazaj redaktoj, estis malmulte da instigoj por antaŭenigi la projekton.

Komunumo en vera senco estas aro da personoj kiuj engaĝiĝas en diskuto, interkonsento kaj kunlaboro. Ĉi tio neniam ekzistis por la tulua Vikipedio, ĉar individuaj redaktoroj laboris izolite unu de la alia.

Sekve necesis, ke ili renkontiĝu kaj formu strategian planon por kreskigi la komunumon kaj la Inkubatoron, serĉante pliajn aktivajn kontribuantojn.

En 2014, unu de la diskutotemoj estis la bezono konekti la aktivajn redaktorojn de la tulua Vikipedio kaj subteni interagan redaktan grupon. Estis ankaŭ renkontiĝo en Mangalore, organizita kadre de programo Aliro al Scio (A2K) de la Centro por Interreto kaj Socio (CIS) [en]. Aliro al Scio (A2K) estas programo financata de Vikimedia Fondumo por subteni kaj kreskigi Vikipediojn en barataj lingvoj kaj Vikimediajn projektojn en la barata subkontinento.

Rezulte de tiu kunveno, pli da komunumaj renkontiĝoj ekokazis. Kelkaj renkontiĝoj estis organizitaj en Mangalore por provizi praktikan trejnadon al partoprenantoj. La St. Aloysius College [en, pdf] de la urbo akceptis redaktadon de Vikipedio kiel parton de sia instruplano.

Vikipedia Edukado-Programo [en] estis baldaŭ organizita por la studentoj en ĉi tiu kolegio, kie studentoj komencis redakti Vikipedion kiel taskon en la klasĉambro kaj ankaŭ la fakultato estis enplektita en trejnado kaj pritaksado de artikoloj.

Vishwanatha Badikana [de], kiu estas asista profesoro de la kanara/kannada lingvosekcio ĉe St. Aloysius College, mem iĝis aktiva redaktoro de la tulua vikipedio kaj gvidis en tiu kolegio outreach-agadojn [en, outreach aŭ atingo estas agado provizanta servojn al ĉiuj civitanoj, kiuj alimaniere ne havus aliron al tiuj servoj]. Liaj studentoj riĉigis la tuluan Vikipedion per artikoloj pri tre diversaj temoj.

The main page of Tulu Wikipedia. Image via Wikimedia Commons

La ĉefa paĝo de la tulua Vikipedio. Bildo de Wikimedia Commons.

Tamen, tio, kio estis atingita ĝis nun, estas ankoraŭ nur la pinto de la glacimonto. La komunumo daŭre estas sufiĉe malgranda kaj devas kreski por ne dependi de unu subtenanta institucio. La pli granda tululingva komunumo ekposedu administranton, aŭ mem iĝu administranto por kreskigi la tuluan Vikipedion.

Malgraŭ sia longa, riĉa lingva heredaĵo, la tulua ankoraŭ baraktas por atingi pli vastan skribuzadon [en] de la lingvo, precipe per sia origina skribo [tigalari]. La manko de ĝia antaŭenigo estas ankaŭ sufiĉe evidenta, ĉar la Akademio de Karnataka Tulu Sahitya [en], kiu estas oficiala organo kreita de la registaro de Karnatako, uzas la kanaran kaj la anglan por sia oficiala portalo [portalo en la senco de granda retejo ordinare dediĉita al iu temo kaj provizanta diversajn servojn : forumojn, retpoŝton, noticojn ktp].

La plej granda defio estas ke la tulua skribo, kiu estas derivata de la origina tigalara skribo kaj kiu estas uzata por skribi en la tulua, ne estas enkodita en Unikodo. [Unikodo estas tutmonda normo por skriboj/alfabetoj]. Rezulte de tio, ĉiuj artikoloj en la tulua Vikipedio estas skribitaj en la kanara/kannada skribo [en], ĉar la plej multaj parolantoj troviĝas en la ŝtato Karnatako kaj parolas la kanaran kiel duan lingvon.

La sola ebleco uzi la tuluan skribon estas ligita al la normigado de la skribo en Unikodo, protektanta libere publikigitan tiparon [en], por ke ĝi estu enmetita kiel retpaĝa tiparo [en] por montri la skribon en la kazo, ke iu uzanto de poŝtelefono aŭ komputilo ne havas la tiparon instalitan en sia aparato. Fine la ekzistanta enhavo devas esti konvertita [en] de la kanara al la tulua skribo.

Ekzistas serio de ok instruaj videoj [en] kreitaj por helpi al novaj kaj ekzistaj redaktantoj lerni pli pri reguloj kaj stilaj gvidlinioj rilate al la redaktado de Vikipedio.

“Multaj studentoj kontribuis per kreado de tiuj ĉi lerniloj,” diras doktoro Badikana.

La aktuala redaktoraro faras ĉion eblan por disvastigi la projekton, konservante la kernajn valorojn de Vikipedio.

En intervjuo al la amaskomunikila portalo Daijiworld [en], Bharathesha Alasandemajalu [en], aktiva redaktoro kiu loĝas en Omano, diris, “Ĉiu povas skribi aŭ redakti artikolojn en la tulua vikipedio, sed la artikolo ne devus esti plagiata [..] Bildoj devas esti propraj aŭ alŝutataj laŭ permeso de la posedanto. Ĉi tio helpos la estontan generacion scii pli pri la lingvo kaj funkcii kiel fonto de informoj pri la tuluaj lingvo kaj kulturo.”

D-ro Badikana plie kundividis en intervjuo kun ĉi tiu aŭtoro, ke li esperas vidi pli da tulu-parolantoj kontribui al la tulua Vikipedio, ĉar li sentas, ke kreskanta interreta enhavo kune kun laboro en konvenciaj klasĉambroj estas la plej bona metodo por konservi la lingvon.

CIS-A2K proksime kunlaboras kun la komunumo de la tulua Vikipedio por starigi la projekton.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.