Projekto ‘Pedaltaksio’ donas al la rikiŝoj de Nepalo modernan aktualigon

La skipo de la projekto ‘Pedaltaksio‘* kun la ŝoforoj. Bildo de la Fejsbuka paĝo de Michael Linke, kun permeso. [Traduknoto : Pedaltaksio estas ‘biciklo-taksio’

En amaso da tradiciaj rikiŝoj en la stratoj de Lumbini, la naskiĝloko de Budao Gotamo en la suda Nepalo, la moderna versio de la Bicyclexi Passenger Carrier Project certe elstaras.

Brilaj, futurismaj kaj neŝanceleblaj, ĉi tiuj biciklo-taksioj estas produktitaj de la usona firmao Catapult Design [en] el Denver kaj la Banko por Azia Disvolviĝo provizis $350 000 [€ 309 830] por la dezajno kaj produktado de 60 prototipoj.

Ili estis lanĉitaj en aprilo kaj komence de junio, 28 pedaltaksioj [en] estis elprovitaj en Lumbini kaj aliaj 28 en Katmanduo. Post sukcesa kompletigo de la testa fazo, la dezajno por amasa produktado estos fintraktata laŭ la komentoj kaj opinioj de klientoj kaj ŝoforoj.

Nia dezajno de bicikla rikiŝo fine trafas la stratojn de #Kathmandu kaj Lumbini! Gartulojn al #ADB, @NoelGaelWilson kaj la loka dezajno-teamo! #Nepalo pic.twitter.com/mTwHPOgCAT

— Catapult_Design (@Catapult_Design) – [en] la 3-an de majo 2017.

Sanjib Chaudhary, aŭtoro de Global Voices [Tutmondaj Voĉoj] en Nepalo, parolis kun Bradley Schroeder, direktoro de la bicikla taksio-projekto, pri ĉi tiuj modernaj rikiŝoj kaj kiel ili povas ŝanĝi la imagon de nepalanoj pri rikiŝoj. Jen fragmentoj el la intervjuo.

Global Voices (GV): Kio estis la inspiro por ĉi tiu projekto?

Bradley Schroeder (BS): Pedicabs (also known as cycle rickshaws) provide an essential mobility service for much of South Asia. The industry to produce and manage cycle rickshaws likewise is also a major employment and income source for the poorest of the poor. The zero-emission and zero-noise vehicles provide numerous benefits, especially when offsetting motorized trips.

Bradley Schroeder (BS): Biciklaj taksioj (ankaŭ konataj kiel biciklaj rikiŝoj) provizas esencan moviĝeblon por multe da homoj en Suda Azio. La industrio por produkti kaj mastrumi biciklajn rikiŝojn donas laboron kaj formas gravan enspezofonton por la plej malriĉaj nepalanoj. La veturiloj estas senpoluaj (nula emisio), senbruaj kaj provizas multajn avantaĝojn, precipe por kompensi permotorajn vojaĝojn.

GV: Ĉu vi povas diri al ni kiel funkcias biciklaj taksioj? Kiel ili diferencas de kutimaj rikiŝoj?

BS: The pedicabs are a modernized version of the traditional cycle rickshaw. The traditional cycle rickshaws are antiquated and not utilizing the best technology available; mostly in terms of the appearance, material (weight) and gearing. The project focused on a more modern design with better quality components.

BS: La bicikla taksio estas modernigita versio de la tradicia bicikla rikiŝo. La tradiciaj biciklo-rikiŝoj estas antikvaj kaj ne utiligas la plej bonan disponeblan teknologion, plejparte rilate al la ekstera aspekto, la materialo (la pezo) kaj la transmisia ĉeno. La projekto fokusis sur pli moderna dezajno kun pli bonkvalitaj elementoj…

GV: Vi jam lanĉis la unuan grupon de biciklaj taksioj en Lumbini. Kiaj estas la unuaj komentoj de pasaĝeroj kaj turistoj?

BS: Initial feedback is good. The electrical assist version is definitely more popular than the pedal only. Both the operators (wallahs) and the tourist prefer it. There are some minor things Catapult will suggest changing in future pedicabs. It's important to note that these were prototypes so there are some teething problems but all in all, it's a solid vehicle. I think the best phrase is, “the wheels didn't fall off”.

BS: La komenca komentaro estis bona. La versio kun elektromotora subteno estas nekompareble pli populara ol la nura hompova versio. Ambaŭ — la liverantoj (ওয়ালা वाला والا wallahs) kaj la turistoj preferas ĝin. Kelkajn malgrandajn aferojn, Catapult dezirus ŝanĝi en estontaj pedaltaksioj. Gravas mencii ke tiuj ĉi estis prototipoj kaj do estis iuj problemoj, sed ĝenerale ili estas solidaj veturiloj. Mi pensas, ke la plej bona frazo estas, “la radoj ne defalis”.

GV: Kiel funkcias ĉi tio? Ĉu vi liveras la pedaltaksiojn senpage? Kiel vi elektis la ŝoforojn kiuj ricevis la pedaltaksiojn?

BS: Again these were prototype vehicles so they were given to the operators (wallahs). It would not be ethical to charge for a ‘yet unproven vehicle’. Future pedicab distribution will most likely be through a more sustainable model such as recapitalization or financing.

BS: Denove, ĉi tiuj [pedaltaksioj aŭ biciklaj rikiŝoj] estis prototipaj veturiloj, do ili estis senpage disponigitaj al la rikiŝo-ŝoforoj (Rickshawala). Ne estus etike postuli monon por ‘ankoraŭ ne-elprovita veturilo’. Estonta distribuado de pedaltaksioj verŝajne okazos laŭ pli daŭripova modelo kiel rekapitaligo aŭ financado.

GV: Ĉu tiu ĉi projekto ne estas tre multekosta? Ili akiris $ 350 000 [ĉ. € 309 830] por dezajni 60 biciklajn taksiojn, dum eblas aĉeti similajn elektre propulsitajn rikiŝojn [en] ĉe nominala merkata prezo. Ĉu vi povas diri al ni, kio estas la analizo kostoj-profitoj de la projekto?

BS: Catapult Design has done extensive research on what is available in the current market and none suited the needs of the South Asia market. When you speak about the cost of the vehicle you cannot just divide $ 350,000 by 60; you need to account for the design, evaluation, manufacturing at a low number of units, etc. The current price of the pedicab, if in full production, would be competitive to the cost of a current rickshaw, although a bit higher (est. at 10% depending on the country).

BS: Catapult Design faris vastan esploradon pri kio estas disponebla en la nuna merkato kaj neniu modelo konvenis al la bezonoj de la sudazia merkato. Kiam vi parolas pri la kosto de la veturilo, vi ne povas nur dividi $350,000 [€ 309 830] je 60; vi devas kalkuli kun la dezajno, pritakso kaj fabrikado de eta nombro da ekzempleroj, ktp. La nuna prezo de la pedaltaksio, se en plena produktado, estus konkurencokapabla kompare al la kosto de aktuala rikiŝo, kvankam iom pli multekosta (estimate je 10%, depende de la lando).

Michael Linke antaŭ pedaltaksio. Foto de la Fejsbuka paĝo de Michael Linke, uzata kun permeso.

GV: Kiuj estas la estontaj planoj? Kie vi volas distribui tiujn ĉi pedaltaksiojn?

BS: The final stage of the project is the evaluation. Suggestions will then be made and the design modified if necessary. The design of the pedicab is open-source (as per a requirement by ADB) so any manufacturer can then use it. The Southeast Asian market is huge so if the design proves itself it should be replicated and market forces will drive it from there.

BS: La fina etapo de la projekto estas la taksado. Tiam, proponoj estos farataj kaj se necese la dezajno modifiĝos. La dezajno de la pedaltaksio estas malferma kodo (kiel postulis la Banko por Azia Disvolviĝo) por ke ajna fabrikanto povu uzi ĝin. La sudorientazia merkato estas grandega. Do se la dezajno supervivos la teston, ĝi eble estos ripetata kaj la merkataj fortoj akiros ĝin de tie.

Se la projekto sukcesos, ni povos vidi en proksima estonteco centojn da novaj kaj modernaj pedaltaksioj funkcii en landoj kiel Bangladeŝo kaj la Filipinoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.