La virinoj gvidas la protestojn de Sudano

“Ne al korupta diktatoreco”, desegnaĵo de Tibyan Albasha. Uzata laŭ permeso.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom alia mencio – [eo] = en Esperanto]

Ekde decembro 2018, protestoj en Sudano eksplodis pro triobliĝo de la prezo de la pano kaj iĝis naciskalaj protestoj kontraŭ la preskaŭ trijardeka regado de Omar al-Baŝir [eo].

Finfine, ĵaŭdon, la 11-an de aprilo, 2019, Baŝir estis devigita demisii.

AL-BAŜIR FORIRIS!! NI SUKCESIS!!!

La registaro de Baŝir uzis subpremajn taktikojn kaj rimedojn por sufoki la protestojn. Pli ol 40 manifestaciantoj estis murditaj, centoj estis arestitaj kaj torturitaj.

La brutala respondo ne detenis virinojn firme stariĝi en la koro de la protestoj.

“Neniu frapo aŭ aresto povas halti nin”.                                                                                                        Tiuj virinoj kaj multaj aliaj kiel ili gvidas la grandegajn protestojn kontraŭ la sudana prezidanto Omar al-Baŝir.

Hodiaŭ en Sudano ni marŝas por virinoj. Enprizonigataj virinoj. Revoluciaj virinoj. Subpremataj virinoj. Rifuĝantaj virinoj. Virinoj ŝirataj de la milito. Virinoj seksperfortataj, batataj kaj agresataj. Virinoj tro laŭtaj kaj tro bravaj en lando farita por viroj.

Ili gvidas la marŝon kantante Zagrouda, krion kutime uzata de virinoj en la araba mondo por esprimi celebradon.

‘Zagrouda’ (aŭ la kanto de la virinoj) iĝis alvokkodo por ĉiuj strataj protestoj. Kiam la homoj aŭdas la voĉojn de tiuj virinoj, ili scias ke temas pri alvoko al revolucio kaj ke estas tempo por eki sian marŝon.

En marto, la virinoj surhavis la tradiciajn blankajn thobe por subteni la protestojn kaj la rajtojn de la virinoj. La sociretaj platformoj estis plenaj je bildoj de inaj protestantoj kiuj surhavis blankan vestaĵon, uzante la kradvorton #whitemarch (”blankamarŝo”, #مارس_الابيض).

Feliĉan Internacian Tagon de Virinoj

Impact Hub Kartumo Familio

Virinoj kiuj regule protestas alfrontas la brutalecon de polico. La aŭtoritatoj uzis larmogason kaj verajn municiojn kaj eĉ minacis per seksperforto. Oni ankaŭ raportis ke virinoj estis batitaj, iliaj vizaĝoj estis markitaj kaj iliaj hararoj estis tranĉita en arestejoj. Ĉiutage, novaj fotoj de sudanaj virinoj batitaj kaj humiligitaj cirkulas en sociaj retoj:

Ekscesa brutaleco kontraŭ maljunuloj kaj virinoj fare de policistoj en norda Kartumo

Sed la samaj kradvortoj estas ankaŭ uzataj por montri la bravecon de la sudanaj virinoj.

Video montranta sudanan knabinon kiu ĵetas larmigan granadon en la sekurec-fortojn. Sudanaj virinoj kaj knabinoj elmontris bravecon neordinaran dum la sudana revolucio.

Dum tiu semajno, foto kaj video de la protestoj disvastiĝis fulmrapide en la reto. 22-jaraĝa studentino pri inĝenierarto kaj arkitekturo, nomata Alaa Salah, levis sian dekstran brakon dum ŝi gvidis la aron kantante “Thawra” (araba vorto por “revolucio”). La video kaj la foto fariĝis furoraj kaj sudanaj aktivuloj nun mencias ŝin per la nomo “Kandaka”, titolo donata al la nubiaj reĝinoj de la antikva Sudano.

Mi ne konas ŝian nomon, sed tiu ĉi virino en Sudano gvidas manifestaciojn, staras sur aŭtoplafonoj kaj militas por ŝanĝo kontraŭ la aŭtokrata Baŝir.                                                                                                Tie ŝi kantas “Thawra” (Revolucio). Memoru tiun voĉon: pic.twitter.com/0JG31Tp4rZ

Bildoj kundividitaj en sociaj medioj igis Salah “sudana Statuo de Libereco”.

Se iam mi havos filinon, mi volas ke ŝi estu kiel Alaa Salah, la 22-jaraĝa studentino pri enĝenierarto kaj arkitekturo kiu kantas kaj gvidas la proteston en Kartumo [eo]. Ŝi estas nun simbolo de la sudana revolucio kaj iĝis voĉo de virinaj revolucioj.

El la stratoj al ekrano

Malantaŭ la ekrano, fejsbukaj grupoj iam plenaj je konversacioj pri edziniĝo kaj enamiĝoj estas nun uzataj por elmontri la brutalecon de la polico. La virinoj de tiuj grupoj disvastigas videojn kaj bildojn de misuzoj fare de la sekurec-fortoj. Kiam la identeco malkovriĝas, la koncernata agento ofte estas batita kaj forpelita de la urbo. La influo de tiuj ĉi grupoj estas rimarkinda — multaj sekurec-agentoj nun kaŝas sian vizaĝon.

La sudanaj aŭtoritatoj provis bloki la sociajn retojn en la lando, sed la virinoj evitas la blokaĵon uzante Virtualajn Privatajn Retojn (VPN) [eo], kiuj povas kaŝi la lokiĝon de la uzanto.

Revolucio neniam estas kompleta sen arto:

 

View this post on Instagram

 

Happy women’s day .. To all the revolutionary phenomenal women out there .. keep up your حركات نسوان ; )

A post shared by Alaa Satir (@alaasatir) on

Feliĉan Tagon de la Virinoj… al ĉiuj mirindaj revoluciaj virinoj… daŭrigu vian حركات نسوان ; )[virina movado]

Inaj pentristoj, ciferecaj artistoj kaj muzikistoj produktis artverkojn kiel kompletigon de la stratprotestoj. Ili uzas arton por honori la eltenivan popolon, ĉefe la virinojn. Ili faras arton por dokumenti la eventojn kaj la portretojn de la virinoj kaj por prezenti la realon de vivo en subprema sistemo.

Women are front, left and center of the revolution. When people started protesting, they were like, ‘Women should stay at home.’ But we were like — no.” said Islam Elbeiti a 24-year-old jazz bass player.

La virinoj estas ĉe la fronto, maldekstre kaj centre de la revolucio. Kiam la homoj komencis protesti, ili pensis ke ‘la virinoj devas resti hejme’. Sed ni diris ne”, asertas 24-jaraĝa ĵazbasisto Islam Elbeiti.

Batalante por virinaj rajtoj en Sudano

La 12-an de marto, la apelacia kortumo de Sudano, sub la premo de la familio de la virinoj kiuj kuniĝis antaŭ la justicpalaco, nuligis la vipadpunon de naŭ sudanaj protestantinoj kiuj estis kondamnitaj al 20 vipfrapoj kaj monato en malliberejo pro ribelo.

Vipado estas komuna punformo ĉefe por virinoj en Sudano — ili riskas ricevi vipadon pro krimoj kiel maldeca vestado aŭ adulto.

En 2014, virino ricevis mortpunon pro edziniĝo kun ne-islamano, kio estas konsiderata adulto. En 2015, virino ricevis 75 vipofrapojn pro edziniĝo kun viro neakceptita de ŝia patro.

En 2017, 24 virinoj estis arestitaj pro surhavo de pantalonoj, kio estas malobservo de la strikta ŝtata ŝaria leĝo.

Ofte la brutaleco preteriras vippunon: multaj sudanaj virinoj estis mortpunitaj per ŝtonumado.

Laŭ Reuters, Baŝir defendis sian pozicion pri strikta respektado de la ŝaria leĝo en Sudano en 2011:

We want to present a constitution that serves as a template to those around us. And our template is clear, a 100 percent Islamic constitution, without communism or secularism or Western (influences).

Ni volas prezenti konstitucion kiu servu kiel modelo por la ĉirkaŭuloj. Kaj nia modelo estas klara, konstitucio 100 % islama, sen komunismo aŭ sekularismo aŭ (influoj de la) Okcidento.

La sudana punkodo, kiu baziĝas sur interpretado de la Ŝario [eo] (Islama Leĝo) permesas la edziniĝon de knabinoj apenaŭ 10-jaraĝaj kaj asertas ke seksperforto de virino fare de la edzo ne povas esti taksata kiel seksperforto.

Cetere, virinoj devas alfronti “moralajn leĝojn” kiuj jugas / sklavigas ilin kaj subpremas ilin ĉiutage.

Tial la sudanaj virinoj staras en la unua linio en la fronto de la protestoj, batalante por ŝanĝo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.