Politika krizo pligrandiĝas en Venezuelo kaj cenzuro akriĝas

Manifestacio komenciĝas en Altamira, en la orienta Karakaso, loko okupita kutime de la opoxiciuloj. Foto de Efecto Cocuyo, uzata kun permeso.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la hispana, krom alia mencio]

Nova ĉapitro de la lukto por politika potenco en Venezuelo malfermiĝis frumatene la 30-an de aprilo, kiam la opozicia estro Juan Guaidó alvokis al amasprotesto por la tiel nomata “lasta fazo” de la “Operaco Libereco”, kiu celas faligi la registaron de Nicolas Maduro [eo].

Guaidó sendis sian mesaĝon pere de video disvastigita per Twitter, kie oni vidas lin starantan antaŭ militistaro vestita en uniformoj. En la fono staris la opozicia gvidanto Leopoldo López [eo], politika mentoro de Guaidó. Liaj subtenantoj baldaŭ okupis la stratojn la 30-an de aprilo kaj denove la 1-an de majo.

Tuj poste, la ĉefaj sociaj retoj inter kiuj Twitter, Instagram, Facebook kaj YouTube [ĉiuj eo], fariĝis neatingeblaj [en] kaj televidilaj konektoj al CNN kaj BBC estis komplete interrompitaj [en].

Antaŭ “Operaco Libereco”

La 23-an de januaro 2019, Guaidó, kiu estas prezidanto de la nacia asembleo, postulis uzi la artikolon 233 de la venezuela konstitucio [en] por transpreni prezidentan povon kaj lanĉi balotadon. La nacia asembleo denuncis la registaron de Nicolás Maduro kiel neleĝan post kiam li komencis novan mandaton [en], post la balotoj de majo 2018 kiuj estis vaste taksataj [en] kiel fraŭdaj.

“Operaco Libereco” celis esti la unua el la tri partoj de plano proponita [en] de Guaidó en januaro 2019. Tio iĝis ankaŭ lia mantro de politika gvidanto: “ĉesu la uzurpon, formu provizoran registaron kaj organizu liberajn balotojn”.

En februaro 2019, la Unuiĝintaj Nacioj ankoraŭ agnoskis Maduron kiel prezidenton de Venezuelo, sed 65 landoj agnoskis Guaidón [en] kiel provizoran prezidenton.

Legu pli: Kronologio de la politika krizo en Venezuelo [en]

Laŭ la sendependa venezuela amaskomunikilo Efecto Cocuy, amasaj protestoj okazas en multaj urboj de la lando kaj la aŭtoritatoj uzas perforton por dispeli la manifestaciantojn.

La ĵurnalisma kolektivo Caracas Cronicles [en] priskribis kelkajn okazaĵojn de la 30-a de aprilo:

The hardline anti-regime demonstrators resisted teargas at Altamira and several other places across the nation. Some were wounded—in some cases by gunfire. Protestors seemed exhilarated and were eager to stand their ground. It was impressive, as protestors cheered GNB officers who stood by them against the regime’s security forces. The video of a “Chavista” armored vehicle ramming protesters near La Carlota airbase became viral.

La radikalaj kontraŭreĝimaj manifestaciantoj alfrontis la plorgason en Altamira kaj pluraj aliaj lokoj tra la lando. Homoj estis vunditaj, kelfoje per pafiloj. La manifestaciantoj ŝajnis esti fervoraj kaj persistis ne cedi terenon. Impone estis kiam la manifestaciantoj aklamis la agentojn de la GNB [Guardia Nacional Bolivariana/Gardaro nacia bolivara] kiuj staris flanke de ili kontraŭ la registaraj sekurecfortoj. Video de “ĉavista armita veturilo survetruranta manifestaciantojn, disvastiĝis fulmrapide.

La politika streĉiĝo kaŭzas, ke la homoj konstante ŝerĉas informojn enrete kaj prepariĝas por la estontaj malfacilaĵoj:

Que peo con esta vaina en #Venezuela siempre con una angustia, amanecimos llenando todos los peroles con agua, hasta los vasos, cargando teléfonos celulares y lámparas, preparando los bolsos con enlatados y realmente no se, no se nada, mejor me voy a trabajar.

VIVO POR Y PARA VENEZUELA
(@Dannypino2), April 30, 2019

Kia abomenaĵo pro tiaj malfacilaĵoj en Venezuelo. Ĉiam kun angoro. Ni komencis la tagon plenigante ĉiujn ajn ujojn per akvo, eĉ glasojn, ŝarĝante poŝtelefonojn kaj lampojn, ni preparas ladskatolojn kaj tute ne scias, ĉu mi prefere iru labori.

POR KAJ PER VENEZUELO
(@Dannypino2), la 30-an de aprilo 2019

Manĝaĵoj, akvo kaj elektro estas ĉiam pli maloftaj, same kiel la aliro al sociaj retejoj. Tio, kune kun la ŝvebanta minaco de perfortaj kunpuŝiĝoj surstrate, kreas ĉe multaj venezuelanoj ĉiaman staton de necerteco.

Laŭ la fakulo pri cenzuro, Andrés Azpurúa, Venezuelo rompis sian propran “cenzuran rekordon” la 30-an de aprilo kaj la 1-an de majo, ĉar multaj sociaj retoj kaj televidaj kanaloj fariĝis ne atingeblaj tra la lando, kio ankoraŭ pliakrigas la jam pezan ŝrumpiĝon de la komunika pejzaĝo [en]:

Hoy ha sido un hito de la censura y bloqueos en #venezuela. Particularmente en #internetVE.

Uno de los días donde más ha crecido la censura y también que ha mostrado más desespero, especialmente con cambios de técnicas de bloqueo durante el día

— Andres Azpurua (@andresAzp) May 1, 2019

Hodiaŭ cenzurado kaj blokado de Interreto atingis pinton en Venezuelo, ĉefe en la Interreto.

Unu el tiuj tagoj kiam la kontrolo pligrandiĝas kaj montriĝas pli senespera, precipe pro ŝanĝoj rilate al la teknikoj pri blokado dum la tuta tago.

— Andres Azpurua (@andresAzp)  – la 1-a de Majo 2019

La Venezuela Instituto pri Gazetaro kaj Socio raportis, ke la 30-an de aprilo, Twitter, Instagram, Facebook, Periscope [pt], YouTube kaj la servoj de Google estis malfacile atingeblaj ĉe la ĉefaj provizantoj de retkonektoj en la lando  Digitel, Movistar kaj la ŝtate kontrolata kompanio CANTV.  WhatsApp (verŝajne la plej grava komunikila platformo por la venezuelanoj) kaj Telegram estis malfacile atingeblaj pere de CANTV.

NetBlocks, esplorgrupo pri cenzuro en la Interreto, komunikis [en], ke la servoj estis refunkciigitaj 20 minutojn antaŭ la parolado de Nicolás Maduro la 1-an de majo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.