La novaĵletero de Rising Voices: plilaŭtigi la voĉojn de indianaj militantoj en Tvitero

Ilustraĵo kreita de Eddie Avila, kun la bildsimbolo de la birdo fare de Sara Novovitch, ES kaj la bildsimbolo de la lingvoj fare de Erik Arndt ĉe Noun Project.

Noto de Rising Voices (Kreskantaj Voĉoj): Ni havas la plezuron repreni nian duonmonatan novaĵleteron, kiu enhavos resumon de niaj freŝdataj blogaĵoj pri ĉiuj aspektoj rilate ciferecan inkluzivigon, interalie la aliron al ciferecaj iloj kaj ilia alpreno, samkiel la diversajn manierojn en kiuj la komunumoj povas plene partopreni la interreton. Trovu tie ĉi (ligilo en la angla kiel ĉiuj ĉi subaj ligiloj, krom alia mencio) la antaŭajn numerojn de tiu novaĵletero.

En la spirito de la Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj de 2019 [eo] (International Year of Indigenous Languages, #IYIL19), Rising Voices kaj la projekto Lingvoj en Danĝero kunigis siajn fortojn por kampanjo en la novaj sociaj amaskomunikiloj: @NativeLangsTech. Tiu ĉi rotacia tvitera kampanjo celas instigi indianajn komunumojn [eo] (Usono) kaj unuajn naciojn [eo] (Kanado) plilaŭtigi siajn voĉojn, kundividi siajn historiojn kaj progresigi siajn lingvojn.

Roy Boney [eo], lingva aktivisto [eo] de la ĉeroka nacio [eo], estos la unua kiu administros la tviterkonton @NativeLangsTech. Krom tio, vi ankaŭ lernos pri la lingvo Munsee/Lunaape, pri la lingvo Gwich'in, interalie kadre de serio de ciferecaj aktivuloj el Kanado kaj Usono.

Se vi jam legas Global Voices, vi eble konas du aliajn similajn iniciatojn: @ActLenguas [es] (por indiĝenaj lingvoj el Latinameriko) kaj @DigiAfricanLang (por indiĝenaj lingvoj el Afriko). Sed se vi volas koni pli pri indiĝenaj lingvoj [eo] el Usono kaj Kanado, kaj/aŭ la maniero praktiki lingvan revivigon [eo], en la epoko de la interreto kaj de la teknologio, ne hezitu akcepti nian inviton sekvi tiujn rimarkindajn lingvajn militantojn ĉe @NativeLangsTech!

PLI DA INFORMOJ EN LA BLOGO DE RISING VOICES

Por tiu ĉi numero, ni ŝatus prezenti al vi du freŝdatajn gastigantojn de nia rotacia tvitera kampanjo pri cifereca aktivismo en afrikaj lingvoj (@DigiAfricanLang)! Ni ŝatus danki Dámilọ́lá Adébọ́nọ̀jọ (alias Ìyá Yorùbá) pro la kundivido pri sia laboro pri la joruba lingvo kaj Siya Masuku por sia laboro pri la lingvo isiZulu. Bonvolu legi la demandojn kaj respondojn por scii pli pri ili kaj ilia laboro!

Dume, ni daŭre prezentas al vi artikolojn republikigitajn de APC’s GISWatch, kiu fokusiĝas je komunumaj retoj. En tiu ĉi numero, ni ŝatus prezenti al vi italan sperton, kie komunumo de kodumuloj [eo] uzas siajn kapablojn por helpi malgrandigi la foson en eŭropa lando, kiu spertas la plej grandan ciferecan spliton. Ĉu vi volas koni pli pri la defioj kiujn ili alfrontas kaj/aŭ similajn iniciatojn en Italio? Ne hezitu legi tiun ĉi artikolon.

KONKURSOJ & KONKUROJ

Ĉu vi gvidas lokan senprofitcelan organizon kiu celas promocii interkulturan dialogon [eo] kaj komprenon por pli inkluziva socio rilate al kredo, aĝo, sekso ktp? Ĉu vi provas havi pli grandan impakton? La Alianco de Civilizoj de la Unuiĝintaj Nacioj [eo] (United Nations Alliance of Civilizations, UNAOC), en partneriĝo kun la grupo BMW, serĉas kandidatojn al la premio por interkultura novigo. Bonvolu alklaki ĉi tie por pli da detaloj. Limdato por la ricevo de kandidatiĝoj: la 31-an de majo 2019 (17 h dum la Orienta Tagluma Tempo [eo] aŭ dum la nordhemisfera somero UTC-4)

ONTAJ EVENTOJ KAJ KONFERENCOJ

La 7-a afrika lernejo pri la regado de la interreto (African School on Internet Governance, AfriSIG 2019) lanĉas alvokon por kandidatiĝoj. Temas pri sestaga evento dediĉita al intensa lernado kaj kundivido de konoj pri la regado de la interreto kaj rilataj temoj, kiu devus okazi komence de septembro. Bonvolu viziti ilian retejon por koni la kriteriojn pri akceptebleco, la ĝisdatigojn kaj aliajn detalojn. Limdato por ricevi la kandidatiĝojn: la 1-an de junio 2019 / Loko: DECIDOTA 

ILOJ & FONTOJ

Ĉu vi iam demandis vin, kiom da latinaj komunikiloj ekzistas en Usono? Vi povas nun malkovri tion danke al tiu interaga mapo pri latinaj komunikiloj kreita de la Lernejo pri Ĵurnalismo Craig Newmark de la publika universitato de Novjorko (CUNY). [angle / hispane]

POR KROMA LEGADO & AŬSKULTADO

Ricevi la novaĵleteron de Rising Voices retpoŝte

 

            Dankon al Eddie Avila por lia kontribuo al tiu ĉi novaĵletero.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.