En 2019, ni invitis multajn gastigantojn por administri [eo] la tviterkonton @ActLenguas por kunhavigi siajn spertojn pri la revigligo [eo] kaj antaŭenigo de siaj gepatraj lingvoj. En ĉi tiu afiŝo sciu pli pri Lorenzo Itza (@lorenzoitza) kaj pri tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.
RV: Rakontu iom pri vi mem:
Soy maya de la península de Yucatán en México, actualmente colaboro con diversos proyectos relacionados con proyectos sociales, lengua/cultura maya desde los ejes de comunicación social, TICs apoyado de profesionales de diversas disciplinas como la psicología, antropología y ciencias exactas. Colaborar en más de 92 comunidades de península me permitió reflexionar y conocer un poco más mi cultura y deconstruir mis pensamientos sobre mi estado actual de la lengua que hablo, el maya. También doy talleres y conferencias relacionados al uso de las herramientas tecnológicas y metodologías para implementar proyectos sociales interculturales en la zona maya.
En la parte tecnológica colaboro en mis tiempos libres con la Wikipedia en maya en la etapa de pre-incubación, colaboro con plataformas online en la parte técnica como elchilambalam.com, subtitulando videos o haciendo doblaje de videos en lengua maya para ONGs, colectivos y movimientos sociales comunitarios.
Mi estas majao [eo] el la duoninsulo Jukatano [eo], en Meksiko. Nuntempe mi kunlaboras en pluraj projektoj rilataj al sociaj projektoj, majaa lingvo kaj kulturo, ekde amaskomunikiloj ĝis informadiko kun subteno de fakuloj pri diversaj fakoj kiel psikologio, antropologio kaj ekzaktaj sciencoj. Kunlabori en pli ol 92 duoninsulaj komunumoj permesis al mi pripensi kaj scii pli pri mia kulturo kaj malkonstrui pensojn pri la nuntempa stato de la lingvo kiun mi parolas, la majaa. Mi ankaŭ instruas kaj prelegas pri teknologiaj iloj kaj metodoj por starigi interkulturajn sociajn projektojn en la majaa regiono.
Pri teknologio, mi kunlaboras, dum mia libera tempo, en la antaŭlanĉa Majaa Vikipedio [majaa], kunlaboras en enretaj platformoj, pri teknikoj, kiel elchilambalam.com [es], subtitolas videojn aŭ dublas en la majaan lingvon por NRO-j, komunumoj aŭ sociaj movadoj.
RV: Kia estas la nuna stato de via lingvo enrete kaj eksterrete?
Afortunadamente los trabajos en el pasado por parte de activistas, académicos, las redes sociales y la adopción de la lengua por parte del gobierno del estado de Yucatán ha permitido que poco a poco la lengua maya se haya visibilizado, aunque también el contexto histórico influye en esto. Tanto fuera de internet como dentro la lengua cada vez se usa más y esto genera nuevos debates y reflexiones sobre lo que podría ocurrir y aprovechar este fenómeno para una construcción colectiva de estrategias y mejoras que aporten fortalecer la lengua maya y reflexionar sobre el estado actual, futuro y el pasado del maya de la península de Yucatán.
Feliĉe, la pasintaj laboroj de aktivistoj kaj akademianoj, la sociretejoj kaj la uzado de la lingvo fare de la registaro el Jukatano permesis ke paŝo post paŝo la majaa lingvo estu videbla, kvankam la historia kadro ankaŭ influis tion. Kaj eksterrete kaj enrete la lingvo plie uzeblas, kaj tio kreas novajn debatojn kaj pripensadojn pri kio okazos kaj kiel profiti tiun fenomenon por komuna konstruado de strategioj kaj plibonigoj kiuj povas plifortigi la majaan lingvon kaj pripensi la nunan staton, estontecon kaj pasintecon de la majaa el la duoninsulo Jukatano.
RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi dum la semajno en kiu vi administras la tviterkonton @ActLenguas?
La influencia de las redes sociales en el uso actual de la lengua, abrir el debate hacia las necesidades o posibilidades de mejor la escritura para la internet y la ética profesional del traductor – intérprete en temas de activismo, salud, cultura y derechos. Todo lo anterior pensados desde el espacio virtual de las redes sociales e internet.
[Mi enfokusigos] la influon de la sociretejoj sur la nuntempa uzo de la lingvo, la malfermon de debato pri bezono aŭ ebleco plibonigi skribadon en la interreto, kaj la etikon de la tradukanto – interpretisto pri temoj kiel aktivismo, sano, kulturo kaj rajtoj. Ĉio pensata ekde la virtuala spaco de la sociretejoj kaj de la interreto.
RV: Kiuj estas la ĉefaj kialoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?
Iniciando tenía en la mente revitalizar la lengua por medio de la creación de herramientas digitales para motivar a más personas a compartir más contenido en nuestra lengua materna, ahora que las cosas van cambiando nuevos retos surgen, ahora es visibilizar que nuestra lengua tiene variaciones en tonos o uso de palabras, para darnos una idea sería como escuchar el español que se habla en cada país de Latinoamérica.
Sueño que mi lengua cada vez sea más usada, que los neologismo o préstamos provengan de iniciativas desde las comunidades, que exista más investigadores independientes y disruptivos para mejorar los entornos virtuales que permitan agilizar la adaptación de la lengua a los medios virtuales.
Unue mi pensis pri la revivigo de la lingvo per kredo de ciferecaj iloj, por instigi pliajn homojn diskonigi enhavojn en nia gepatra lingvo. Kiam aferoj ŝanĝiĝas kaj novaj retoj aperas, ni devas montri ke nia lingvo havas variadojn pri nuancoj aŭ pri uzado de vortoj, kiel ekzemple aŭdi la hispanan parolatan en ĉiuj landoj de Latinameriko.
Mi revas ke mia lingvo uzeblos pli kaj pli, ke la neologismoj aŭ enkondukoj de vortoj venos el la komunumoj, ke ekzistos pliaj esploristoj sendependaj kaj aŭdacaj por plibonigi la virtualajn spacojn kiuj permesos rapidigi adaptadon de la lingvo al virtualaj medioj.