La loko de la malagasa lingvo kaj kulturo en ŝanĝiĝanta mondo: intervjuo kun Hanitr'Ony, poeto kaj aktivisto

Hanitr'Ony lors d'une conférence - avec son autorisation

Hanitr'Ony dum konferenco pri la malagasa lingvo – foto uzata kun ŝia permeso.

[Rimarku ke la origina franclingva artikolo, el kiu ekestis traduko en Esperanto, aperis en 2016]

La malagasa lingvo, per sia historio kaj sia riĉeco, spegulas la historion kaj diversecon de Malagasio [eo]. Kvankam la plimulto de la tradicia vortprovizo de la malagasa lingvo estas de aŭstronezia deveno, ĝi apartenas al lingva grupo konsistanta el pli ol dudek lokaj “variantoj”. Parolata de 22 milionoj da homoj, la malagasa estas ankoraŭ unu el la lingvoj minacataj de la evoluo al uniformiĝo de la metodoj de komunikado kaj konverĝo al unusola lingvo. Hanitra Salimon [fr, mal], Hanitr'Ony laŭ sia artista nomo, estas parto de la plej nova generacio de nuntempaj malagasaj poetoj kiuj lerte protektas la malagasan lingvon. Naskita en literatura familio, Hanitra prezentas al ni sian opinion pri la kerna graveco konservi lokajn lingvojn fronte al la tutmondiĝo.

Global Voices (GV): Rakontu al ni pri via vivvojo, el kie vi akiris tiun alvokiĝon?

Hanitra Salomon HS:  Je suis née dans une famille d'artistes, mes parents sont poètes, musiciens, auteurs-compositeurs-interprètes (Dédé et Raivo Patricia de SORAJAVONA), ma mère est aussi styliste, donc avec un certain intérêt pour les belles choses et les textes. Moi, je passais mes journées à lire étant enfant. J'ai commencé à écrire à l'âge de 9 ans par plaisir et me suis rendue compte assez vite que cela m'était vital. J'ai fait un parcours académique standard avec un Bac scientifique (série C à mon époque, au collège Saint-Michel Amparibe Antananarivo) et des études scientifiques également à l'Ecole Supérieure Polytechnique d'Antananarivo (ESPA). J'ai fait le constat suivant: la littérature a toute sa place dans le monde scientifique.  J'ai continué à approfondir ma passion pour la littérature, j'ai suivi les stages d'écriture RANTO à l’Académie Malagasy (de 1994-95), des stages dirigés par plusieurs enseignants chercheurs dont M.Siméon RAJAONA. J’ai participé à des montages poétiques et ai moi-même monté des spectacles, puis j’ai publié dans les quotidiens de Madagascar enfin j'ai adhéré au cercle littéraire du Faribolana Sandratra en 1993, et à l'HAVATSA-UPEM (Union des Poètes et Ecrivains Malgaches) quatre ans plus tard. Mon grand-père DOX RAZAKANDRAINA faisait partie des 15 fondateurs de cette association en 1952. En 2004, avec neuf autres poètes, j’en ai fondé la Section France de l'HAVATSA-UPEM. En 2010,  je fais partie des onze fondateurs de la FIMPIMA France, sous l’égide de Mme Hajaina ANDRIANASOLO, alors Directrice de formation de l’association des rhéteurs qui pratiquent le Kabary ou Art Oratoire malgache). Voici une vidéo de nos activités:

Hanitra Salomono HS: Mi naskiĝis en artista familio, miaj gepatroj estas poetoj, muzikistoj, verkistoj-interpretistoj (Dede kaj Raivo Patricia de SORAJAVONA), mia patrino ankaŭ estas stilisto, do, kun iu intereso por belaj aferoj kaj tekstoj. Mi pasigis miajn tagojn kiel infano legante. Mi komencis verki kiam mi estis 9-jaraĝa por plezuro kaj mi sentis rapide, ke tio estis grava por mi. Mi sekvis normalan akademian kurson kun scienca bakalaŭro (C serio en mia tempo ĉe la kolegio Sankta Miŝel Amparibe Antananarivo) kaj sciencaj studoj ankaŭ ĉe la Politeknika Alta Lernejo de Antananarivo (ESPA). Mi observis ke literaturo havas sian spacon en la scienca mondo. Mi daŭre disvolvis mian pasion por literaturo. Mi sekvis kursojn RANTO pri verkado en la Malagasa Akademio (1994-95), kiuj estis gviditaj de pluraj instruistoj-sciencistoj kiel S-ro Siméon RAJAONA.
Mi partoprenis en poeziaj laŭtlegadoj kaj mi organizis spektaklojn. Poste mi publikigis en ĉiutagaj gazetoj en Malagasio kaj fine mi eniris en literaturan rondon de Faribolana Sandratra en 1993 kaj en HAVATSA-UPEM (Unuiĝo de malagasaj poetoj kaj verkistoj) kvar jarojn poste. Mia avo Dox RAZAKANDRAINA estis unu el la 15 fondintoj de tiu asocio en 1952. En 2004, kun naŭ aliaj poetoj, mi fondis la francan sekcion de HAVATSA-UPEM. En 2010, mi estis unu el la dekunu fondintoj de FIMPIMA en Francio, sub la aŭspicio de sinjorino Hajaina ANDRIANASOLO, tiam direktorino pri formado en la asocio de oratoroj uzantaj Kabary [fr] (malagasa oratorarto). Jen filmeto de niaj agadoj:

GV: Kiu estas la rolo de la verkisto en la socio?

HS: Selon moi, la place que l’on donne aux auteurs (ou aux artistes créateurs et chercheurs, et même la culture en général) est représentative de la force d’une nation. L’auteur est celui qui analyse la société, l’analyse des œuvres littéraires et artistiques peut faire apparaître les évènements importants d’un pays. Lorsqu’on lit les poèmes de RADO qui réclament les droits des citoyens dans son poème « Zo » (1972) ou les poèmes d’exil de Ny Avana Ramanantoanina comme « Sambo »(1915) sur l’île de Mayotte suite aux évènements du mouvement indépendantiste V.V.S (Vy, Vato, Sakelika), on les lie à l’Histoire de Madagascar. Mais l’auteur par son art adoucit les mœurs et chante la vie, à l’exemple de DOX dans Ny Hirako (1941), Folihala (1968) ou Dindona Fitia (1973). En plus de faire ressortir la beauté de notre sociéte humaine – ainsi que l’hideux- il apporte aussi des questions aux semblants de vérité établie.  Ce travail mène à des réflexions pour plus de justice et d’équité dans notre société.  L'écrivain doit aussi tenir compte de tous les changements dans le temps et l’espace que supporte notre monde. L’auteur reçoit les ondes que le monde émet et nous les traduit par ses textes.

HS: Laŭ mi, la spaco donata al verkistoj (aŭ kreivaj artistoj kaj esplorartistoj, kaj eĉ kulturo ĝenerale) estas spegulo de la nacia forto. La verkisto estas tiu, kiu analizas la socion; analizo de literaturaj kaj artaj verkoj povas montri gravajn eventojn de lando. Kiam oni legas poemojn de Rado postulante civitanajn rajtojn en sia poemo “Zo” (1972) aŭ ekzilajn poemojn de Ny Avana Ramanantoanina kiel “Sambo” (1915) sur la insulo Majoto post la aktivaĵoj de la movado por sendependeco VVS (Vy Vato, Sakelika [fr]), oni ligas ilin al la historio de Malagasio. Sed la aŭtoro per sia arto mildigas morojn kaj kantas vivon, laŭ la ekzemplo de Dox en Ny Hirako (1941), Folihala (1968) aŭ Dindona FITIA (1973). Krom reliefigi la belecon de nia homa socio – kaj ankaŭ ĝian malbelecon – li enketas ŝajne establitajn verojn. Tiu laboro kondukas al pripensoj por pli da justeco kaj egaleco en nia socio.La verkisto devas ankaŭ prikonsideri la multajn ŝanĝojn kiujn travivas nia mondo.  La aŭtoro ricevas ondojn senditajn de la mondo kaj tradukas ilin por ni pere de siaj tekstoj.

Unu el la tekstfragmentoj de Hanit'Ony en la radio:

GV: Teorie, 22 milionoj da personoj (sen inkluzivi la diasporon) parolas la malagasan, tamen ŝajnas al mi ke vi estas iom maltrankvila pri la estonteco de nia lingvo, kial?

En théorie, oui, 22 millions parlent malgache.  Mais une grande partie maintenant, notamment dans les grandes villes de Madagascar, parlent une langue édulcorée, un malgache différent. L’afflux d’écoles et de formation étrangères influence fortement la pratique (ou non) de notre langue (note de la rédaction: l'enseignement supérieur à Madagascar se fait en majorité en français). Il n’est plus étonnant aujourd’hui de voir des jeunes Malagasy ne pas savoir parler sa langue en son pays !
Il y a également le cas des enfants malgaches nés outre-mer qui ne bénéficient pas de la pratique de leur langue, puisqu’il n’y a pas de structure qui permet de suivre un cursus spécialisé dès le plus jeune âge (pas d’école de langue). Même si des associations donnent de leur temps et de leur énergie à disposer des cours particuliers, ce n'est pas suffisant. Devenus ainsi les seuls responsables de la transmission, les parents peuvent se retrouver démunis faute de temps ou de moyens. En France, plus de 90% des enfants de malgache(s) ne parlent pas quotidiennement le Malagasy.
Dans ces deux cas, mon inquiétude est fondée, mais nous ne devons pas oublier que plus de 70% des Malgaches vivent en milieu rural, où c’est la langue officielle pratiquée.  Si nous préservons cela, la langue ne disparaîtra pas. Néanmoins cela ne suffit pas, tous les citoyens Malgaches doivent être sensibilisés pour connaître et parler leur langue, et le faire le mieux possible.

Teorie, jes, 22 milionoj parolas la malagasan. Sed nun granda parto, precipe en la grandaj urboj de Malagasio, parolas malbonigitan lingvon, malsaman malagasan lingvon. La influo de lernejoj kaj fremdaj trejnadoj forte influas la praktikadon (aŭ ne) de nia lingvo [redakcia noto: supera edukado en Malagasio estas plejparte en la franca]. Ne surprizas hodiaŭ vidi malagasajn gejunulojn kiuj ne scipovas paroli sian lingvon en sia lando! Ekzistas ankaŭ la kazo de malagasoj naskitaj eksterlande, kiuj ne ĝuas la eblecon praktiki sian lingvon, ĉar ekzistas neniu strukturo, kiu ebligas fakan instruadon ekde frua aĝo (ne estas lingva lernejo). Kvankam asocioj donas sian tempon kaj energion por disponigi privatajn kursojn, tio ne sufiĉas. Tiel, la gepatroj iĝas la solaj respondeculoj por transdonado kaj povas trovi sin senrimedaj pro manko da tempo aŭ resursoj. En Francio, pli ol 90% de la malagasaj infanoj ne parolas la malagasan ĉiutage.

En ambaŭ kazoj, mia maltrankvilo estas pravigata, sed ni ne forgesu, ke pli ol 70% de la malagasoj vivas en kamparaj areoj, kie ĝi estas la oficiala lingvo uzata. Se ni konservas tion, la lingvo ne malaperos. Tamen tio ne sufiĉas, ĉiuj malagasaj civitanoj devas esti edukataj por scii kaj paroli sian lingvon, kaj fari tion plej bone.

GV: Vi estas ekstreme aktiva en la antaŭenigado de la malagasa kulturo. Kiuj estas viaj lastaj projektoj kaj kion vi volas vidi rezulti en baldaŭa estonteco por promocii ĉi tiun kulturon?

J’ai en effet plusieurs casquettes avec quelques activités en parallèle, tout simplement parce que c’est de cette façon que je peux répondre aux sollicitations des personnes de tout horizon qui seraient intéressées par la culture malgache. L’HAVATSA-UPEM Section France que je préside actuellement, a récemment célébré son dixième anniversaire, nous avons fait à cette occasion une exposition, des conférences et des spectacles :

Jes ja, mi havas plurajn agadojn paralele, simple ĉar tiel mi povas respondi la petojn de personoj el ĉiuj horizontoj, kiuj interesiĝas pri la malagasa kulturo. La franca sekcio de HAVATSA UPEM [fr] (Unio de malagasaj poetoj kaj verkistoj), kiun mi nuntempe prezidas, ĵus okazigis sian dekan datrevenon, tiam ni faris ekspozicion, prelegojn kaj agadojn:

Le 13 février dernier, nous avons organisé avec l’INALCO CROIMA des Langues’Orientales, une journée littéraire malgache pour commémorer le centenaire de la naissance du poète Zakarandahy (1915-1994), et « Pages d’Amour » ou Takela-pitia, où l’on présentait la place de l’amour dans la culture malgache et dans la littérature.

La 13-an de februaro 2015, ni okazigis, kun INALCO CROIMA [fr] de Orientaj Lingvoj, malagasan literaturan tagon por memorfesti la centjariĝon de la naskiĝo de la poeto Zakarandahy (1915-1994), kaj “Amopaĝoj” aŭ Takela-Pitia, kie ni prezentis la lokon de amo en la malagasa kulturo kaj literaturo.

Sinon je continue de présenter et d’animer mon émission bilingue pour enfants « Bitsiky ny Ankizy » (murmure des enfants) sur la Radio Web Radio Bitsika.  C’est une émission qui éveille la curiosité de tout enfant à la langue Malagasy et qui partage des informations sur notre culture. Nos jeunes invités sont de toutes nationalités et sont contents de découvrir Madagascar à travers l’émission. Je continue aussi de donner des cours de Malagasy pour les enfants et les adultes, tous niveaux.
Dans un futur proche, j’aimerais que le travail que nous faisons soit soutenu, par les institutions, par le public, que cela touche plus de monde. Les actions de promotion de la culture donnent une vision différente de Madagascar. Les gens qui sont venus rendre visite au Centenaire de DOX, sont sortis enrichis de l’exposition et des spectacles musicaux en disant : « On ne connaissait pas cette facette de Madagascar ».

En plus de ses ressources naturelles, la culture et son peuple est la plus grande richesse de la Grande Ile. Je souhaiterais donc que cette culture ait la place qu’elle mérite. Et nous en appelons à toutes les bonnes volontés pour le concrétiser (Si vous souhaitez participer à notre action, écrivez moi à mon email hanitrony@gmail.com).
Pour mes projets personnels, après mes recueils Bitsik’Ony et Tsirin-kalokalo et mon premier Single Tiako (auteur-compositeur), je prépare l’édition d’un ouvrage littéraire bilingue.

Krome, mi daŭre prezentas kaj animas mian dulingvan infanan programon “Bitsiky ny Ankizy” (infanoj murmuras) en la retradio Radio Bitsika [fr/mal]. Tio estas elsendo kiu vekas scivolemon de ĉiu infano pri la malagasa lingvo kaj kiu disdonas informojn pri nia kulturo. Niaj junaj gastoj estas de ĉiuj naciecoj kaj estas feliĉe malkovri Malagasion tra tiu elsendo. Mi ankaŭ plu donas malagasajn kursojn por infanoj kaj plenkreskuloj, je ĉiuj niveloj.
En la proksima estonteco, mi ŝatus ke la laboro kion ni faras estu apogita de institucioj, de la publiko, ke ĝi tuŝu pli da personoj. La agoj de kultura promocio donas malsaman vidon pri Malagasio. Homoj kiuj venis viziti Centjaran Dox eliris riĉigitaj de la ekspozicio kaj muzikaj spektakloj, dirante : “Ni ne konis tiun ĉi flankon de Malagasio”.

Krom ĝiaj naturaj rimedoj, la plej granda riĉeco de la Granda Insulo estas ĝia popolo kaj ĝia kulturo. Mi do esperas ke tiu kulturo havos sian ĝustan lokon. Kaj ni alvokas ĉiujn bonvolemulojn por atingi tion. (Se vi deziras partopreni en nia laboro, alskribu min retpoŝte hanitrony@gmail.com). Pri miaj personaj projektoj, post miaj kolektoj “Bitsik'Ony” kaj “Tsirin-kalokalo” kaj mia unua unuopa disko “Tiako“, mi preparas la publikigadon de dulingva literatura verko.

Hanitra_LalieRabeharison

Ny Ankizivavintsika – Foto de Lalie Rabeharison

GV: Ĉu vi pensas ke la malagasaj ĉefoj aŭ civitanoj ĝenerale sufiĉe dediĉas sin al la malagasa kulturo?

Beaucoup d’associations culturelles, de clubs, d’institutions œuvrent pour la promotion de la culture malgache et mettent à disposition des artistes les moyens du bord pour s’exprimer. A Madagascar, les évènements culturels sont très prisés, les Malgaches ont une grande sensibilité artistique, la plupart des gens chantent, jouent d’un instrument, écrivent, etc… mais la consommation et la production littéraire locale restent insuffisantes, faute de moyens.
C’est malheureux mais la plupart des artistes ne peuvent pas vivre de leurs talents.  La musique, la peinture, la photographie, le cinéma, la sculpture, la poésie, le théâtre, la danse, le livre, etc…. Ce sont des domaines encore trop négligés.  Il faut quand-même reconnaître que beaucoup d’efforts ont été menés pour améliorer les conditions de vie des artistes grâce au travail d'activiste permanent de ces derniers. Mais cela reste insuffisant.
Je trouve qu’il y a un travail à faire pour « éduquer » la curiosité des gens et les habituer à l’ouverture et à la découverte d’artistes ou de styles différents.
Pour la question de la langue, les personnes influentes qui détiennent des hautes responsabilités devraient donner l’exemple en faisant l’effort de bien parler. Quitte à prendre des cours pourquoi pas (à forte prédominance orale, la culture malgache favorise les bons orateurs, mahay mandaha-teny e! Mpikabary ikoizana e!) ? Le peuple a tendance à faire comme leurs réprésentants, si les leaders parlent mal leur propre langue, le peuple en fera de même.

Multaj kulturaj asocioj, kluboj, institucioj laboras por la promocio de la malagasa kulturo kaj disponigas al artistoj simplajn rimedojn por sin esprimi. En Malagasio, kulturaj okazaĵoj estas popularaj, malagasoj havas grandan artan sentemon, la plejparto de la homoj kantas, ludas instrumenton, verkas, ktp… sed konsumado kaj produktado de loka literaturo restas nesufiĉaj, pro manko de rimedoj.

Tio estas bedaŭrinda sed la plimulto de la artistoj ne povas vivi el siaj talentoj: muziko, pentorarto, fotografio, filmo, skulptado, poezio, teatro, danco, libro, ktp …. Tiuj estas ankoraŭ tre neglektataj areoj. Oni devas ĉiuokaze agnoski ke multaj streboj estis faritaj por plibonigi artistajn vivkondiĉojn tra la ĉiama aktivado de tiuj artistoj. Sed tio ne sufiĉas.
Mi trovas ke farendas laboro por “eduki” la scivolemon de la popolo kaj alkutimigi ĝin al malfermado kaj malkovrado de diversaj artistoj aŭ stiloj. Rilate al la lingvo, influaj personoj kun altaj respondecoj povus esti modeloj, strebante paroli bone. Eĉ preni kursojn, kial ne (pro sia emo al parola formo, la malagasa kulturo promocias bonajn oratorojn). Mahay mandaha – teny! Mpikabary ikoizana e! (Sciu prelegi! Grava oratoro!). Popoloj emas imiti siajn reprezentantojn. Se la gvidantoj malbone parolas sian propran lingvon, la popoloj faros same.

GV: Ĉu la tutmondiĝo estas minaco aŭ male oportuno por konigi la malagasan kulturon?

La mondialisation depuis quelques décennies a imposé sa marque, les langues influentes peuvent être un moyen de communication, d’échanges, d’épanouissement, par exemple pour traduire et faire connaître des romans et des textes de grands auteurs de par le monde, pour faire des sommets culturels où chaque pays montre ses spécificités culturelles. Mais elle peut aussi être une cause d’étouffement voire d’écrasement d’une culture, par les moyens qui sont mis en concurrence pour faire prévaloir une langue dans le cadre de l’homogénéisation des langues dominantes. La langue a été un outil de conquête au sein des colonies françaises, parler la langue locale était interdit et passible de peines ou d’amende. Ce fut plus souple chez les anglais, mais on constate actuellement que des travaux de sauvegarde des langues en voie de distinction sont plus encouragés en France. Lors de la journée internationale de la langue maternelle, le 21 février, il est rappelé que sur les cinq à sept milles langues parlées dans le monde, vingt cinq meurent chaque année (cf Nicholas Evan), et 2546 sont en danger de mort (communication du 21/02/2016 à l’UNESCO, lors de la journée internationale de la langue maternelle).

La tutmondiĝo en la lasttempaj jardekoj trudis sian markon, influaj lingvoj povas esti komunikiloj por interŝanĝoj, ekflorigado, ekzemple por traduki kaj diskonigi romanojn kaj tekstojn de grandaj verkistoj de la mondo, por fari kulturajn pintojn, kie ĉiu lando montras sian kulturajn specifaĵojn. Sed tutmondiĝo povas ankaŭ sufoki, aŭ eĉ frakasi kulturon kiam rimedoj estas uzataj por trudi lingvon, kaj dominantaj lingvoj konvertiĝas en la normo.  La lingvo estis ilo de konkero en francaj kolonioj, paroli lokan lingvon estis malpermesita kaj punita aŭ monpunita. Estis pli milde ĉe la britoj, sed oni konstatas nuntempe ke en Francio, estas pli da subteno por agadoj kiuj celas savi minacatajn lingvojn de estingiĝo. Dum la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo [eo] la 21-an de februaro, oni memorigas ke, el 5000-7000 parolataj lingvoj en la mondo, dudek kvin mortas ĉiun jaron (vidu Nikolao Evan) kaj 2546 estas minacataj de formorto (komunikado 02.21.2016 de UNESKO, dum internacia tago de la gepatra lingvo).

GV: Ĉu iu mesaĝo transdonenda al la legantoj de Global Voices?

Je voudrais d’abord leur dire que malgré les actualités accablantes qui sont constatées quotidiennement, des abeilles continuent de fabriquer du miel, des fleurs repoussent au printemps nouveau, continuons nos belles actions, travaillons dur en vue de voir nos rêves se réaliser. Et mon tout dernier message est emprunté au poète DI… (RAHAINGOSON Henri) « Andrianiko ny teniko, ny an’ny hafa koa feheziko », Ma langue je la fais souveraine, quant à celles des autres, je les maîtrise et les fais miennes aussi. Cet adage couvre l’ état d’esprit à mettre en avant  que dans notre monde moderne nous avons encore beaucoup à apprendre, à découvrir. Ne nous fermons pas au voyage, à l’autre, à l’inconnu, car c’est ce qui nous enrichit, mais sachons cultiver la valeur de notre propre différence, de notre propre culture.

Mi unue diru al ili, ke malgraŭ la terurigaj novaĵoj kiuj estas registrataj ĉiutage, abeloj daŭre faras mielon, floroj ree kreskas en la nova printempo. Ni daŭrigu niajn bonajn agadojn, ni laboregu esperante vidi niajn revojn realigitaj. Kaj mia lasta mesaĝo estas pruntita de la poeto DI… (Rahaingoson Henri): “Andrianiko ny teniko, ny an’ny hafa koa feheziko” (Mian lingvon mi suverenigas, kaj rilate al la lingvoj de aliuloj, mi regas ilin kaj ankaŭ igas ilin miaj). Tiu sentenco kovras la mensostaton kiun ni devus promocii en nia moderna mondo kaj laŭ kiu ni ankoraŭ havas multon por lerni, por malkovri. Ni ne fermu la vojaĝon al aliuloj, al nekonatoj, ĉar tio fakte riĉigas nin, sed ni kultivu la valoron de nia propra diferenco, de nia propra kulturo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.