Konu Jacey Firth-Hagen, gastigantinon de la tvitera konto @NativeLangsTech inter la 30-a de majo kaj la 5-a de junio 2019

Foto liverita de Jacey Firth-Hagen, kiu uzas #SpeakGwichinToMeShirt (t-ĉemizo parolu gviĉine kun mi), kaj bendon de Dickson Designs pri Yellowknive Dene teritorio.

En 2019, kiel parto de socia amaskomunika kampanjo por disvastigi lingvan diversecon enrete [eo], Usonaj Indianaj [eo] kaj Unuaj Naciaj [eo] aktivistoj kaj disvastigantoj rotacie administros la tviterkonton @NativeLangsTech por diskonigi siajn spertojn pri revivigo [eo] kaj disvastigo de lingvoj usonaj indianaj kaj unuaj naciaj. Tiu ĉi profilpaĝo temas pri Jacey Firth-Hagen (@speakgwichin) kaj tio, kion ŝi planas diskuti dum sia semajno kiel gastigantino.

Rising Voices: Bonvolu rakonti iom pri vi mem.

Shii Jacey Firth-Hagen. Inuvik ihlii. Srii Ts'oo K'aii gidaan gwiichin. My name is Jacey Firth-Hagen. I am born and raised in Inuvik, Northwest Territories, Canada and currently living in the capital of the NT in Yellowknife. I am the creator of the online language revitalization initiative Gwich'in Language Revival Campaign #SpeakGwichinToMe. Follow the hashtag on most social media platforms (Facebook, Instagram, Twitter, etc). I have been learning my Gwich'in language for over a decade. It is one of the most endangered languages. I love my language and it makes me happy to share and to learn my language.

Shii Jacey Firth-Hagen. Inuvik ihlii. Srii Ts'oo K'aii gidaan gwiichin. Mi nomiĝas Jacey Firth-Hagen. Mi naskiĝis kaj kreskis en Inuvik [eo], Nordokcidentaj Teritorioj – NT [eo] de Kanado [eo], kaj nuntempe loĝas en la ĉefurbo de NT Yellowknife. Mi estas la kreinto de enreta iniciato por lingva revivigo: Kampanjo por Revivigo de la Gviĉina lingvo [eo] #SpeakGwichinToMe (parolu gviĉine kun mi). Sekvu la kradvorton en pluraj sociretaj platformoj (Facebook, Instagram, Twitter, ktp). Mi lernas la gviĉinan de jardeko. Ĝi estas unu el la plej endanĝerigitaj lingvoj. Mi amas mian lingvon kaj mi estas feliĉa diskonigi kaj instrui ĝin.

RV: Kiel statas nuntempe via lingvo interrete kaj eksterrete?

There are less then 500 Gwich'in language speakers.

Estas malpli ol 500 parolantoj de la gviĉina lingvo.

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi en la semajno, dum kiu vi administras la tviterkonton @NativeLangsTech?

I will share information about the Gwich'in language, share the language, my language journey, and beautiful initiatives taking place.

Mi diskonigos informojn pri la gviĉina lingvo, disvastigos la lingvon, mian lingvan vojiron kaj belajn iniciatojn kiuj okazas nuntempe.

RV: Kiuj estas la ĉefaj kialoj de via cifereca aktivismo por via lingvo? Kion vi revas por via lingvo?

My language work is dedicated to my diduu (grandmother), family, community, peoples, and ancestors. My hopes and dreams for my language is accessibility and fluency for everyone.

Mia lingva laboro estas dediĉita al mia diduu (avino), familio, komunumo, popolo kaj prauloj. Miaj esperoj kaj revoj por mia lingvo estas alirebleco kaj flueco por ĉiuj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.