Netizen Report:  En Sudano, civilaj manifestaciantoj alfrontas perfortojn de militistoj kaj blokadon de Interreto

Manifestacio en Ĥartumo, aprilo 2019. Foto de M. Saleh tra Xikuimedia Commons (CC BY-SA 4.0)

La “Netizen Report” de Advox ebligas ekvidon de la defioj alfrontotaj, de la viktorioj gajnitaj kaj de la emoj naskantaj en teĥnologio kaj homaj rajtoj tra la mondo. Tiu eldono dismetas informojn kaj aranĵojn dum la periodo de la 1a ĝis la 13a de junio. 

Malcerteco regadas en Sudano [eo] ekde la faligo de la longdaŭra prezidento Omar Al-Baŝir fare de la milistaro en aprilo. Malgraŭ la interparoloj inter la pordemokratiaj manifestaciantoj kaj la milita transir-komitato, la intertraktoj malsukcesis kaj la manifestaciantoj revenis sur la stratojn.

La streĉoj inter manifestaciantoj kaj aŭtoritatoj intensiĝis. La Rapidreagaj Fortoj, kies membroj estas veteranoj de la milicoj respondecaj pri la plej grandaj amasmurdoj en Darfuro, mortigis pli ol 100 manifestantoj. Estas multaj raportoj pri seksperfortoj kaj rabado de civiluloj arestitaj je la militaj kontrol-postenoj. La sudanaj civitanoj tamen daŭre postulas transiron al civila registaro kaj iniciatis  ĝeneralan strikon la 9-an de junio.

Ekde la 3-a de junio teĥnikaj provoj plenumitaj de NetBlocks certigis, ke la interreta konekto per poŝtelefono estas blokita, kio malpliigas la eblecon de la homoj komuniki, kundividi aŭ atingi informojn. La blokado forte trafis la uzantojn de Facebook, kiuj dependis de la platformo por organizi manifestaciojn kaj strikojn.

Dum la plejparto de la civiluloj  (kiuj dependas de poŝtelefona interreta konekto) jam ne plu povas atingi la platformon, la Rapidreagaj Fortoj ĉiam pli aktive uzadas Facebook, verŝajne uzante liveranton de fiksa retprovizado, por antaŭenpuŝi sian propran version de la okazaĵoj, kiuj disvolviĝas nun en Sudano. Sudanaj aktivuloj organizis petician kampanjon, kiu postulas de Facebook la malaperigon de tiuj paĝoj, asertante ke ili instigas perforton kontraŭ la pacemaj manifestaciantoj en Sudano.

Blokado de Interreto en Liberio kaj Etiopio

Sudano ne estas la sola afrika lando, kiu suferas interretan blokadon ĉi-monate. La 7-an de junio en Monrovio, ĉefurbo de Liberio, gazetoj raportis, ke multaj homoj malfacile atingis la servojn de la ĉefaj sociaj komunikiloj dum kontraŭregistaraj manifestacioj. La teĥnikaj provoj faritaj de NetBlocks malkaŝis, ke gravaj sociaj servoj kaj komunikiloj, interalie WhatsApp, Facebook, Twitter kaj Instagram, estis neatingeblaj ĉe la du ĉefaj telekomunikaj firmaoj de la lando — Orange kaj Long Star. La civitanaj grupoj alvokas la du interret-perantojn sendi komunikaĵojn por klarigi la kialojn de tiuj paneoj.

En Etiopio, kie la interreta blokado okazas ofte, NetBloks observis kompletan blokadon la 11-an de junio. Ĝi estis iniciita de la edukaj respondeculoj kiuj celis malhelpi al studentoj fraŭdi dum la naciaj ekzamenoj.

Amasmanifestacioj en Honkongo: Telegram jam estas celtabulo

La propono de leĝo pri ekstradicio en Honkongo kaŭzis la plej gravajn manifestaciojn ekde la “Ombrela Movado” de 2014, venigante milojn da personoj surstraten. Dum la manifestacioj daŭris ĉi-semajne kaj fariĝis danĝeraj interalie pro la aresto fare de la polico de almenaŭ 12 manifestaciantoj, la sekura mesaĝilo por poŝtelefonoTelegram estis atakita. Pavel Durov, estro de Telegram, tvitis la 12-an de junio, ke la serviloj de la firmao estis dumtempe frostigitaj pro atako “Neo de disvastigita Servo” (DDoS) kaŭzita de miloj da petoj senditaj al la serviloj de Telegram por troŝarĝi la sistemon. Durov deklaris, ke la petoj ĉefe venis el la kontinenta Ĉinio.

Paralele, la reganto de grandega Telegram-kanalo, nomata “Internaciaj akvoj” (公海總谷) estis arestita de la Honkonga polico pro “konspiro celanta publikan malutilon”. La kanalo estis transformiĝinta en platformon por la organizado de manifestacioj. La polico postulis de la reganto malŝlosi lian poŝtelefonon kaj eksporti la nomliston de la dekmiloj da grupanoj. Li estis liberigita kontraŭ kaŭcio.

Ĉinaj cenzurantoj (kaj Tvitero) obstaklas memor-ceremoniojn pri la amasmurdo en Placo Tian’Anmen

La 4-an de junio estis la 30-a datreveno de la amasmurdo de studentaj manifestaciantoj en Pekina Tian'Anmen placo fare de la ĉina armeo en 1989. La amasmurdo, kiu kaŭzis la morton de ankoraŭ nekonata nombro de pacaj manifestaciantoj (la taksoj varias de 2700 ĝis 10 454), neniam estis publike agnoskita de la ĉina registaro.

Vortoj kaj bildoj ligitaj al tiu okazaĵo longtempe estis kontrolitaj en Interreto — la esploroj de la Honkonga Universitato kaj de Citizen Lab [1] de la Toronta Universitato montras, ke tio estas la plej cenzurata temo en la ĉina interreto.

Dum granda kvanto de interreta enhavo pri la okazaĵo estis cenzurata de la ĉinaj retejoj kaj servoj, tiun ĉi jaron la usona Tvitero ankaŭ suspendis centojn da retkontoj kritikemaj al la ĉina komunisma partio, laŭ Hong Kong Free Press. Tvitero poste pardonpetis kaj reaktivigis la kontojn asertante, ke ili estis erare blokitaj kadre de la firmao-klopodoj por forigi la kontojn, kiuj promocias spamojn aŭ havas “nekonvenan sintenon”.

Trafita de postbalotaj manifestacioj, Kazaĥio blokas la Interreton

Kazaĥio organizis antaŭtempan prezidentan balotadon la 9-an de junio, dato ankaŭ markita per kompleta interreta interrompo, konfirmita de teĥnikaj elprovoj kaj raportitaj de la porregistara novaĵagentejo Tengri news.

La balotado sekvas la epokfaran demision de Nursultan Nazarbajev, kiu tenis nekontestatan povon super tiu aŭtokrata ŝtato de Centra Azio ekde la disfalo de Sovieta Unio en 1989 ĝis marto de 2019, dato de anonco de lia demisio. Konforme al la kazaĥia konstitucio, la prezidento de Senato, Kasimĵomart Tokajev, proksimulo de Nazarbajev, oficiale prenis povon la 20-an de marto kaj poste estis elektita prezidento la 9-an de junio.

Dum maloftaj surstrataj manifestacioj tra la lando, aktivuloj kaj civitanoj postulis liberajn balotadojn kaj prezentis provojn de falsitaj voĉdonoj. Almenaŭ 500 homoj estis arestitaj, inter kiuj ĵurnalistoj. Krome la interreta konekto per poŝtelefono ankoraŭ estas blokata en la centro de Almato, malnova ĉefurbo de la lando.

Rusia ĵurnalisto arestita pro diskuteblaj akuz-kaŭzoj

Ivan Golunov, fama esplor-ĵurnalisto, estis arestita la 6-an de junio en Moskvo pro kio aspektas kiel falsitaj akuzoj pri drog-ŝakrado kaj posedo. Ĵuĝisto unue liberigis Golunov por hejma aresto kaj poste forĵetis la akuzojn kontraŭ li, sekve de larĝa publika kondamno.

Golunov laboras por Meduza, unu el la maloftaj komunikaj interretaj platformoj ruslingve ankoraŭ sendependaj kaj viglaj. Li plenumis kaj publikigis plurajn esplorojn pri korupt-aferoj implicantaj altajn funkciulojn. En opinia artikolo por The Guardian, la ĉefredaktoro de Golunov, Aleksej Kovaljov, ankaŭ kontribuanta al Global Voices, priskribis la sisteman naturon de la subpremado kontraŭ amaskomunikiloj en Rusio:

“Mi estas certa, ke Putino haltintus tion se li povintus, sed vi ne povas propradecide liberigi viktimon de tiu sistemo sen koncedi, ke multaj altaj funkciuloj estis entenitaj en plano celante enfaligi senkulpan homon pro lia esploro pri la vero.”

Irano lanĉas apon por denunci “moralajn krimojn”

La juĝa irana povo anoncis sian celon lanĉi poŝtelefonan apon kiu ebligos sl la irananoj denunci “la krimojn kontraŭ komuna moralo kaj ĉasteco”. Tio povus interalie koncerni forigon de la virina kaptuko aŭ afiŝadon de “nemoralaj mesaĝoj” ĉe sociaj retoj. Mahsa Alimardani, eksperto pri irana teĥnologio, ankaŭ kontribuanta al Global Voices, deklaris al The Independent, ke la apo «malkaŝas la timon, ke la “moralaj” normoj de la islama irana respubliko ne sukcesas trudiĝi efektive al la socio». Ŝi ankaŭ notis, ke la apo verŝajne kontraŭos la protekton de privata vivo, garantiitan de la konstitucio. 

Novaj esploroj

[1] La Citizen Lab estas interfaka laboratorio baziĝinta en la Munk School of Global Affairs & Public Policy de la Toronta Universitato, kiu koncentriĝas pri esplorado, disvolvado kaj jura-strategia emigo alt-nivela je la intersekco de teĥnologioj pri informado kaj komunikado, de la homaj rajtoj kaj tutmonda sekureco.

Abonu Netizen Report via ret-mesaĝo

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.