
Membroj de Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) ĉe la pintkunveno de Global Voices en Cebu, la Filipinoj (2005). Ekrankopia foto el video de Global Voices kaj PR-Works.
Tiu ĉi artikolo traktas diversajn informojn por verkistoj, tradukistoj kaj partneraj organizaĵoj de Global Voices. Ĝi ankaŭ prezentas legindajn artikolojn antaŭ ol komenci kaj informas pri ĉiuj gvidiloj kiuj povas helpi vin en via laboro por Global Voices.
Nia forto kuŝas en nia komunumo. Faru diferencon en la tutmonda konversacio aliĝante al nia skipo.
Se vi estas organizaĵo, konsideru aliĝi al Global Voices (GV) kiel partnero [en], ĉar ankaŭ organizaĵo rajtas verki artikolon por Global Voices, aliĝante al nia skipo kiel verkisto [en: writer].
Se vi ankoraŭ ne estas kontribuanto de Global Voices (Tutmonda Voĉoj), vidu la paĝon Pioniru kun ni kaj donu plusvaloron al via preferata lingvo [eo], kie vi trovos aliĝilon por fariĝi ekzemple volontula provleganto de jam faritaj tradukoj aŭ volontula tradukisto.
Tradukistoj
Niaj artikoloj estas tradukataj al dekoj da lingvoj [eo]! Aliĝu al nia internacia skipo de tradukemuloj (tradukantoj aŭ profesiaj tradukistoj kaj studentoj-tradukistoj) plenigante ĉi tiun aliĝilon [eo]
Legindaj artikoloj antaŭ ol komenci
- LINGUA — Oftaj demandoj
- Bonvenon al niaj tradukistoj
por lerni kiel (re)fariĝi tradukisto aŭ provleganto de jam faritaj tradukoj. Ĝi ankaŭ enhavas bildoprezenton (MS powerpoint) komence de la artikolo, kiu funkcias ĉefe por novaliĝintaj volontuloj kiel konciza manlibro pri la uzo de WordPress, la sistemo kiun ni uzas por kunlabori kaj aperigi (afiŝi) vian tradukon. - Kio estas Tutmondaj Voĉoj? [Global Voices]
- Manifesto de Global Voices
- Pioniru kun ni kaj donu plusvaloron al via preferata lingvo [eo]
- Kompleta listo de Lingua-retejoj en aliaj lingvoj
Ĉefe leginda por tradukistoj kaj provlegantoj
- Tradukgvidilo al Lingua
estas traduko kaj kompletigo al la Translation Guide, la anglalingva versio, kiu donas tre detalajn (iom teĥnikajn) informojn pri la uzo de WordPress, la sistemo kiun LINGUA uzas por krei, traduki kaj publikigi artikolojn, sed ankaŭ pri kiel alkutimiĝi al la maniero traduki por Global Voices, kiel krei kongruan enhavon, kiel traduki ne-anglajn artikolojn kaj konsiderojn rilate al tekstenpaĝigo [eo] ktp. Ne nepre necesas ke novaj kontribuantoj legu ĝian tutan enhavon. Por ili pli taŭgas la bildoprezento sub Bonvenon al niaj tradukistoj. - Lingua Editors Guide — Translation Managers Guide [Gvidilo por lingvaj redaktistoj kaj administrantoj]: Gvidilo kun informoj pri la administrado de Lingua-retejo kiel ekzemple Global Voices en Esperanto (GVE) kun informoj por provlegantoj (lingva reviziado), lingvaj redaktistoj (redaktaj kaj publikaj taskoj) kaj administrantoj (malfermi konton por novaj aliĝintoj, komunikado kun la kontribuantoj, la reteja fasonado, traduki kernajn informpaĝojn, kaj tiel plu). [en]
- Style Guide [Stilogvidilo]: ampleksa sufiĉe teĥnika gvidilo por kontribuantoj kiuj deziras informiĝi pri komunaj stilaj normoj ene de Global Voices (GV). Tio ĉi estas referenca dokumento por ĉiuj verkistoj, tradukistoj kaj lingvaj redaktistoj (angle: editors), por ke altaj redaktaj normoj validu tra la tuta GV-retejo. [en]
- Se iu leganto, verkisto aŭ tradukisto rimarkas eraron en artikolo aŭ ŝatus fari en iuj artikoloj ankoraŭ stilajn ŝanĝojn post publikigo [en], eblas skribi ion en la tekstujo “Komenci konversacion” kiu troviĝas sube de la koncerna artikolo kiun vi tradukis.
- Edit Request Form [Formularo por redakta peto] [en]
- Contributor Rights and Responsibilities [Rajtoj kaj respondecoj de kontribuanto] [en]
- WordPress Shortcodes [Kodoj por WordPress] [en]
Verkistoj
Ni havas centojn da volontulaj kontribuantoj en pli ol 160 landoj ĉirkaŭ la mondo. Ĉu vi estas fervora analizanto de blogoj aŭ sociaj kaj sendependaj amaskomunikiloj pri regiono plejparte ignorita aŭ malprezentita de tradiciaj amaskomunikiloj? Bonvolu peti aliĝon al nia volontula verkista skipo kiu povas verki artikolojn [en] en la angla por Global Voices (GV), tiam kompletigu tiun ĉi aliĝilon [en].
Legindaj artikoloj antaŭ ol komenci:
- Welcome to New Authors [Bonvenon al novaj verkistoj]
- How to Write for GV [Kiel verki por GV]
Helpiloj por verkistoj:
- How to write for GV [Kiel verki por GV]: Gvidilo [en] kun klarigoj pri la plej bonaj praktikoj por verki kaj raporti por GV. Ĉi tio inkluzivas aspektojn de efika novaĵverkado [en], idealan rakontana strukturon [en], konsilojn pri kunlaborado pri kundividintaj ĉefartikoloj [en] kaj facile serĉeblajn titolojn, informojn pri kiel kontroli kaj permesi filmetojn, fotojn kaj komentojn [en] aŭ kiel aldoni kuntekston [en].
- Posting Guide [Gvidilo pri afiŝado]: Gvidilo kiu klarigas la teknikajn aspektojn por verki artikoloj por Global Voices pere de WordPress [eo]. Temas pri teknikaj informoj pri afiŝado (publikigo) de artikoloj, inkluzive de tekstofasonaj stiloj [detaloj pri tekstenpaĝigo, eo], instrukcioj por aldoni videojn, fotojn kaj sociretajn citaĵojn kun kopirajtoj kaj atribuaj informoj, kune kun kategorioj kaj fragmentoj de niaj artikoloj [en]
- GV Story Checklist [Kontrola listo por GV-artikoloj]: Praktika resumo de la elementoj kiujn ĉiu artikolo devus havi [en]
- News Writing Checklist [Kontrola listo por verki novaĵojn]: Listo kiu helpas en la kontrolo de verkita artikolo antaŭ ol submeti ĝin por reviziado. Ĝi enhavas utilajn informojn pri la gravaj elementoj en la verkado de novaĵoj [en]
Partneroj
Ekde 2004 ni partneriĝis kun dekoj da organizaĵoj por vastigi la tutmondan konversacion. Inter ili estas The Guardian, PRI.org, Deutsche Welle, Slate, La Stampa, Meedan, 350.org, Witness kaj Syria Deeply, BBC, Reuters kaj The Economist. Pli da informoj tie ĉi [en].
4 komentoj
Saluton, bedauxrinde multaj ligiloj en la teksto ne funcias. (cxioj ligiloj kun “x&action=edit” en la fino)
Resaluton
Mi republikigis kaj denove kontrollis kaj ĉe mi ne estas videblaj ligiloj kun “x&action=edit” en la fino). Mi ne komprenas la poroblemon. Ĉu vi volas refreŝigi la retejon por vidi ĉu la problemo persistus ? Dankon por averti min, se problemo restos. Tiam mi devas konsulti nian teknikan administranton.
Versxajne vi devas elsaluti por vivi la tekston kiel normala uzanto. Mi ankaux vidas coloraj notoj en la teksto.
ekzemple: “Se vi estas organizaĵo, konsideru aliĝi al Global Voices (GV) kiel partnero [en] kiu rajtas ankaŭ verki artikolon por Global Voices, aliĝante al nia skipo kiel verkisto [en : writer]. (La teksto ne estas klara, ĉar ĉiu homo rajtas proponi sin kiel verkisto, ne nur la partneroj => JES VI PRAVAS, sed kial ĝi tekstis tiel en la angla versio, eble ni petu al Mohamed ?)”
Kara, koran dankon al vi averti min. Mi erare puŝis sur la publikiga butono anstataŭ konservi. Kiel germano vi eble volas helpi provlegi mallongan tradukon el la germana ? Temas pri https://de.globalvoices.org/2015/07/28/workeer-de-eine-arbeitsplatzborse-fur-gefluchtete/