Partoprenu kaj volontulu!

Screen grab from a video taken on January 25, 2015 at the Global Voices 2015 Summit in Cebu, Philippines. Video by Global Voices and PR Works.

Membroj de Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) ĉe la pintkunveno de Global Voices en Cebu, la Filipinoj (2005). Ekrankopia foto el video de Global Voices kaj PR-Works.

Tiu ĉi artikolo traktas diversajn informojn por verkistoj, tradukistoj kaj partneraj organizaĵoj de Global Voices. Ĝi ankaŭ prezentas legindajn artikolojn antaŭ ol komenci kaj informas pri ĉiuj gvidiloj kiuj povas helpi vin en via laboro por Global Voices.

Nia forto kuŝas en nia komunumo. Faru diferencon en la tutmonda konversacio aliĝante al nia skipo.

Se vi estas organizaĵo, konsideru aliĝi al Global Voices (GV) kiel partnero [en], ĉar ankaŭ organizaĵo rajtas verki artikolon por Global Voices, aliĝante al nia skipo kiel verkisto [en: writer].

Se vi ankoraŭ ne estas kontribuanto de Global Voices (Tutmonda Voĉoj), vidu la paĝon Pioniru kun ni kaj donu plusvaloron al via preferata lingvo [eo], kie vi trovos aliĝilon por fariĝi ekzemple volontula provleganto de jam faritaj tradukoj aŭ volontula tradukisto.

Tradukistoj

Niaj artikoloj estas tradukataj al dekoj da lingvoj [eo]! Aliĝu al nia internacia skipo de tradukemuloj (tradukantoj aŭ profesiaj tradukistoj kaj studentoj-tradukistoj) plenigante ĉi tiun aliĝilon [eo]

Legindaj artikoloj antaŭ ol komenci
Ĉefe leginda por tradukistoj kaj provlegantoj
  • Tradukgvidilo al Lingua
    estas traduko kaj kompletigo al la Translation Guide, la anglalingva versio, kiu donas tre detalajn (iom teĥnikajn) informojn pri la uzo de WordPress, la sistemo kiun LINGUA uzas por krei, traduki kaj publikigi artikolojn, sed ankaŭ pri kiel alkutimiĝi al la maniero traduki por Global Voices, kiel krei kongruan enhavon, kiel traduki ne-anglajn artikolojn kaj konsiderojn rilate al tekstenpaĝigo [eo] ktp. Ne nepre necesas ke novaj kontribuantoj legu ĝian tutan enhavon. Por ili pli taŭgas la bildoprezento sub Bonvenon al niaj tradukistoj.
  • Lingua Editors Guide — Translation Managers Guide [Gvidilo por lingvaj redaktistoj kaj administrantoj]: Gvidilo kun informoj pri la administrado de Lingua-retejo kiel ekzemple Global Voices en Esperanto (GVE) kun informoj por provlegantoj (lingva reviziado), lingvaj redaktistoj (redaktaj kaj publikaj taskoj) kaj administrantoj (malfermi konton por novaj aliĝintoj, komunikado kun la kontribuantoj, la reteja fasonado, traduki kernajn informpaĝojn, kaj tiel plu). [en]
  • Style Guide [Stilogvidilo]: ampleksa sufiĉe teĥnika gvidilo por kontribuantoj kiuj deziras informiĝi pri komunaj stilaj normoj ene de Global Voices (GV). Tio ĉi estas referenca dokumento por ĉiuj verkistoj, tradukistoj kaj lingvaj redaktistoj (angle: editors), por ke altaj redaktaj normoj validu tra la tuta GV-retejo. [en]
  • Se iu leganto, verkisto aŭ tradukisto rimarkas eraron en artikolo aŭ ŝatus fari en iuj artikoloj ankoraŭ stilajn ŝanĝojn post publikigo [en], eblas skribi ion en la tekstujo “Komenci konversacion” kiu troviĝas sube de la koncerna artikolo kiun vi tradukis.
  • Edit Request Form [Formularo por redakta peto] [en]
  • Contributor Rights and Responsibilities [Rajtoj kaj respondecoj de kontribuanto] [en]
  • WordPress Shortcodes [Kodoj por WordPress] [en]

Verkistoj

Ni havas centojn da volontulaj kontribuantoj en pli ol 160 landoj ĉirkaŭ la mondo. Ĉu vi estas fervora analizanto de blogoj aŭ sociaj kaj sendependaj amaskomunikiloj pri regiono plejparte ignorita aŭ malprezentita de tradiciaj amaskomunikiloj? Bonvolu peti aliĝon al nia volontula verkista skipo kiu povas verki artikolojn [en] en la angla por Global Voices (GV), tiam kompletigu tiun ĉi aliĝilon [en].

Legindaj artikoloj antaŭ ol komenci:
Helpiloj por verkistoj:
  • How to write for GV [Kiel verki por GV]: Gvidilo [en] kun klarigoj pri la plej bonaj praktikoj por verki kaj raporti por GV. Ĉi tio inkluzivas aspektojn de efika novaĵverkado [en], idealan rakontana strukturon [en], konsilojn pri kunlaborado pri kundividintaj ĉefartikoloj [en] kaj facile serĉeblajn titolojn, informojn pri kiel kontroli kaj permesi filmetojn, fotojn kaj komentojn [en] aŭ kiel aldoni kuntekston [en].
  • Posting Guide [Gvidilo pri afiŝado]: Gvidilo kiu klarigas la teknikajn aspektojn por verki artikoloj por Global Voices pere de WordPress [eo]. Temas pri teknikaj informoj pri afiŝado (publikigo) de artikoloj, inkluzive de tekstofasonaj stiloj [detalopri tekstenpaĝigo, eo], instrukcioj por aldoni videojn, fotojn kaj sociretajn citaĵojn kun kopirajtoj kaj atribuaj informoj, kune kun kategorioj kaj fragmentoj de niaj artikoloj [en]
  • GV Story Checklist [Kontrola listo por GV-artikoloj]: Praktika resumo de la elementoj kiujn ĉiu artikolo devus havi [en]
  • News Writing Checklist [Kontrola listo por verki novaĵojn]: Listo kiu helpas en la kontrolo de verkita artikolo antaŭ ol submeti ĝin por reviziado. Ĝi enhavas utilajn informojn pri la gravaj elementoj en la verkado de novaĵoj [en]

Partneroj

Ekde 2004 ni partneriĝis kun dekoj da organizaĵoj por vastigi la tutmondan konversacion. Inter ili estas The Guardian, PRI.org, Deutsche Welle, Slate, La Stampa, Meedan, 350.org, Witness kaj Syria Deeply, BBC, Reuters kaj The Economist. Pli da informoj tie ĉi [en].

Lernu pli pri Global Voices kaj ĝiaj gvidiloj

Lernu pli pri Global Voices! Tradukgvidilo al Lingua [eo] estas la sola gvidilo, kiu ekzistas ankaŭ en Esperanto, sed eblas esplori pliajn gvidilojn de Global Voices Lingua en la angla en la retejo Lingua-guides [en].

Anglalingvaj gvidiloj kaj artikoloj

Por komplete informi vin, ni ĉi-sube ripetas la informojn pri la anglalingvaj gvidiloj kaj artikoloj:

 

4 komentoj

Nuligi la respondon

Partopreni en la konversacio -> Stefan

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.