- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Israelo diras A-WA aŭ ‘Jes’! al kantantaj jemenanaj fratinoj

Kategorioj: Mezoriento kaj Nordafriko, Israelo, Jemeno, Civitanaj komunikiloj, Lingvo, Muziko, Religio
Tagel, Tair and Liron Haim, the three sisters that make up A-WA. Credit: Tomer Yosef

Tagel, Tair kaj Liron Haim, la tri fratinoj kiuj formas la trion [1] A-WA. Foto kun permeso: Tomer Yosef

Ĉi tiu artikolo kaj radio-raporto de Avishay Artsy [2] [en] por The World [3] [en] kiel parto de la projekto Across Women's Lives [4] [en] origine aperis ĉe PRI.org [5] [en] la 4-an de junio 2015 kaj estas republikigita ĉi tie surbaze de interkonsento pri kundivido de enhavo. 

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla lingvo]

Tri muzike talentaj fratinoj el Israelo [6] formis grupon, kiu akiras popularecon en la islama mondo. “Aŭskultu ĉi tiun historion en PRI.org”

Ili remalkovris malnovajn melodiojn de jemenaj judoj [7] [ankaŭ nomataj mizraĥoj,  [8]do judoj [9] kiuj loĝas plejparte en islamaj [10] landoj aŭ nun loĝas en Israelo [6], sed devenas el islamaj landoj. Post pluraj ondoj de persekutado en Jemeno [11], la plej multaj jemenaj judoj nun loĝas en Israelo] kaj kombinas tiujn kun nerezistebla elektronika dancmuziko kaj hip-hopaj pulsoj [12]. [Traduknoto pri pulsoj: En hip-hop-muziko, la termino beats [pulsoj] ofte rilatas al la tuto de la instrumenta parto de muzikpeco, ofte komponita per senfina registrado de ritmo aŭ parto de melodio].

Tair, Liron kaj Tagel Haim [13] nomis ilian bandon A-WA [14] [en], la egipta-araba vorto por “jes”.

“Estas mallonga nomo, tre instiga, pozitiva”, diris Tair Haim. “Kiel io kion oni krius dum festo por vigligi ĉiujn“.

La unua unuopaĵo [15] de A-WA, “Habib Galbi [16]” [en], estas ankaŭ instiga kaj pozitiva. En la muzikvideo, la junulinoj surhavas brilajn rozkolorajn vestojn kaj kaptukojn [17], veturas tra la dezerto en blanka ĵipo [18]. Poste ili danckonkursas kontraŭ tri junaj viroj kiuj estas vestitaj en bluaj sportvestoj de la marko Adidas.

Iliaj gepatroj venis al Israelo [6] el Jemeno [11]. Kiam ili estis infanoj, la fratinoj kantis tradiciajn jemenajn melodiojn en sia lernejo en la vilaĝeto Shaharut, en la dezerto de la suda Israelo.

“Tio similis al Little House on the Prairie, ĉu vi scias? Ni kutimis iri nudpiede kaj kanti al la vento. Ni havis tian belan infanaĝon” diris Tair.

Tio ne estas io, kion vi aŭdas ofte de mizraĥaj judoj [8], kiuj venis el arabaj aŭ islamaj landoj kaj estis inter la plej malriĉaj kaj malavantaĝaj loĝantoj de Israelo. Dum jardekoj ili batalis por egaleco kune kun eŭropaj, aŝkenazaj judoj.

Sed la fratinoj de Haim apartenas al pli juna generacio, kiu postulas sian mezorientan heredaĵon. Nun ili diras, ke estas bonege esti mizraĥoj. Plie, ili ricevas fanpoŝton [19] [en] el la tuta islama mondo [20].

“Jes, ni ricevas multajn komentojn el Jemeno kaj Maroko [21]. Estas mirinde ke homoj scias ke ni estas el Israelo kaj malgraŭ tio ŝatas la muzikon. Ni miras ankaŭ pri tio ke ili sentas sin konektitaj al nia muziko kaj ĝuas ĝin”, diris Tair.

La bando ankaŭ sekvadas la paŝojn de Ofra Haza [22] [en], [vidu artikolon en Vikipedio pri tiu israela kantistino [23]], kiu alportis jemenajn kantojn [24] [Shirei Teiman] kaj muzikon al tutmonda publiko en la 1980-aj jaroj.

La bando malkovris registraĵon de “Habib Galbi” el la 1960-aj jaroj, de la kantisto Shlomo Moga'av [25]. Estis la unua fojo ke ili aŭdis la kanton kaj ili surpriziĝis aŭdi viron kanti ĝin.

Estis kiel trovi trezoron, ĉar ĉi tiuj kantoj, kiujn ni registras por ĉi tiu albumo, estas kantoj kreitaj de virinoj en Jemeno, “kvazaŭ kiel parola tradicio”, diris Tair. “Ĉi tiuj kantoj estis registritaj en Israelo nur en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

Habib Galbi” tradukeblas kiel “Amo de Mia Koro”, sed el la perspektivo de virino, kies amanto forlasis ŝin.”

La virinoj en Jemeno ne scipovis skribi aŭ legi, kaj ne estis permesite al ili preĝi kune kun la viroj,” diris Liron. “Do la sola maniero en kiu ili povis esprimi siajn sentojn kaj emociojn, estis per tiuj kantoj. Ĉio temas pri iliaj timoj kaj malfacilaĵoj.

La fratinoj volis doni modernecan aspekton al tiuj malnovaj kantoj. Ili bezonis produktiston, do ili sendis demon [26] al Tomer Yosef, membro de la populara israela elektronika grupo Balkan Beat Box [27] [en].

“Iutage, Tomer decidis preni niajn demojn [26] kaj doni ilin al jemenaj maljunulinoj” diris Tair. “Ili ŝatis ilin kaj pensis ke ni estis el Jemeno, kvazaŭ ni estis maljunulinoj el Jemeno”.

“Tio estis la sono, kiun ili preferis. La video por “Habib Galbi” estis spektata pli ol 400 000 fojojn en YouTube. Ĝi eĉ estis eldonita en la fejsbuka paĝo de “Mipsterz [28]” [en – kuntiraĵo de la angla Muslim (islama) kaj Hipsters, personoj kun alternativaj kulturaj trajtoj]. Ili surmerkatigis ilian unuan albumon fine de 2016.