- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Bonvenon al niaj tradukistoj

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, GV Community Blog

Saluton al ĉiuj!

Se vi legas tiun ĉi paĝon, vi verŝajne volis informiĝi pri LINGUA (Oftaj demandoj kaj respondoj [1]) aŭ konsentis aliĝi al la tradukprojekto kiel volontula kontribuanto de Global Voices Esperanto Lingua [2] [eo]. Koran dankon kaj bonvenon!

Antaŭaj kunlaborantoj

Eble vi jam estis kunlaboranta tradukisto de Global Voices Esperanto (GVE) en la pasinteco, sed devis halti pro tempomanko. Eble vi demadas vin, ĉu vi devas re-aliĝi kiel tradukisto kaj kiun kontakti, ĉar nun vi havas pli da libera tempo kaj ŝatus rekomenci vian traduklaboron. Ni ĝojus vidi vin denove aktiva. Vi simple devas kontakti nin pere de nia kontaktopaĝo [3]!

Enkonduko

En tiu ĉi dokumento ni parolos pri la celo kaj funkciado de nia GV-komunumo kaj pri la uzo de WordPress kiel redaktilo en kiu vi metu la tradukon.

Vi ankaŭ ekscios kiu estas kiu ĉe Global Voices, el kiuj fontoj vi povas elekti artikolon por via traduko. Krom informoj pri niaj retpoŝtaj dissendolistoj, vi malkovros ke vi fariĝos parto de tutmonda komunumo kun la ebleco tutmonde renkontiĝi kun poliglota [4] publiko.

PRI GLOBAL VOICES 

Estas kelkaj aferoj, kiujn vi devas scii antaŭ ol komenci. Ni ne havas oficejon, do ni aktivas virtuale. Kun pli ol 500 kontribuantoj, povas esti malfacile kompreni, kio okazas inter ni.

La plejparto de nia agado okazas ĉirkaŭ “Global Voices in English [5]”, sed ni ĉiam pli ofte vidas la kreskon de la projekto Lingua. Ni havas pli ol 30 diverslingvajn retejojn de GV [6], kiuj havas siajn proprajn teamojn de redaktoroj kaj tradukistoj. Kelkaj el tiuj retejoj ankaŭ komencis produkti originalan enhavon. Aldone al ili, “Global Voices Advocacy [7]” (Pledo de Tutmondaj Voĉoj) kaj “Rising Voices [8]” (Leviĝantaj Voĉoj) funkcias kiel sendependaj projektoj: la unua por batali por la libereco de enreta opiniesprimado, kaj la dua por disvastigi civitanajn komunikilojn kaj enretigi pli da voĉoj.

Celo de Global Voices

Ni raportas pri gravaj okazaĵoj de marĝenataj kaj nereprezentataj komunumoj kaj pri interesaj konversacioj, aperintaj en civitanaj amaskomunikiloj ĉirkaŭ la mondo. Jen bazaj informoj, kiujn vi bezonas por kompreni, kio estas Global Voices.

Kiu estas kiu ĉe Global Voices?

Multaj homoj [13] [en] estas enplektitaj en la daŭra funkciado de Global Voices (Tutmondaj Voĉoj), inkluzive de vi! Certigu, ke vi havas almenaŭ unu administranton, kiu estas via unua kontaktopersono, kaj ke vi abonas la taŭgajn GV-grupojn de Google [14] [en]. Se mankas administranto [tio povus esti la kazo, se dum 3 monatoj la administranto publikigis neniun artikolon], tiam via ĉefa kontakto estas la Lingua manaĝero (angla: Lingua manager), kiu povas serĉi kaj proponi alian administranton por via Lingua-sekcio.

Por plej facile vidi kiu estas kiu, rigardu:

Editors and management [15] [en] de Global Voices tutmonde: lingvaj redaktistoj kaj administrantoj.

Board Members [16] [en] de Global Voices tutmonde: fondintoj, stabanoj kaj reprezentantoj de la volontularo.

Ĉiuj kontribuantoj [17] [en]: Tra ĉiuj Lingua-sekcioj ni havas entute centojn da volontulojn, kontribuantaj kiel

Kion tradukistoj faras

Via rolo de tradukisto estas ebligi tiujn interesajn konversaciojn, kiuj okazas en la blogsfero kaj civitanaj komunikiloj tutmonde, kaj kiujn raportas Global Voices.

Por konsiloj kaj sugestoj, kiuj helpos akordigi vian tradukon al la normoj de Global Voices pri stilo kaj formato, vidu la Stil-gvidilon de GV [19] [angle].

Ni havas kelkajn apartajn grupojn de tradukistoj:

Tradukado el la angla lingvo al aliaj lingvoj

Vi ĉefe tradukos el la angla al via gepatra lingvo, elektante unu el la afiŝoj ĉiutage haveblaj ĉe la retejo “Global Voices in English [5]”, kaj publikigante vian tradukon en unu el la multaj retejoj de Lingua [6].

Okaze de Esperanto vi tradukos el la angla al Esperanto kaj publikigos vian tradukon en la retejo “Global Voices en Esperanto [20]”.

Tradukado el unu ne-angla lingvo al la angla lingvo

Vi ĉefe tradukos afiŝojn el unu el la multaj retejoj de Lingua [6] al la angla, kaj proksime laboros kun la regionaj kaj lingvaj redaktoroj por trovi, kiuj afiŝoj estas haveblaj por tradukado. Viaj tradukoj aperos ĉe la retejo “Global Voices in English [5]”.

Tradukado el unu ne-angla lingvo al alia ne-angla lingvo

Vi povas traduki el unu el la retejoj de Lingua al via gepatra lingvo, sen la bezono uzi la anglan kiel pontlingvon. Vi koncentriĝos je la afiŝoj originale verkitaj en unu retejo de Lingua kaj viaj tradukoj estos publikigitaj en alia retejo de Lingua [6].

Esperanto: Okaze de Esperanto vi tradukos el unu el la retejoj de Lingua al Esperanto kaj viaj tradukoj estos publikigitaj en la retejo “Global Voices en Esperanto [20]”.

Kiel komenci?

Ni donas en tiu ĉi artikolo jam la plej bazajn informojn kiel uzi WordPress en formo de bildoprezento en Esperanto (vidu pli malsupre en tiu ĉi artikolo). WordPress estas la sistemo kiun LINGUA uzas por krei, traduki kaj publikigi artikolojnVi iom konu ĝin por povi kontribui per traduko. La bildoprezento ankaŭ enhavas multajn ligilojn al tradukhelpiloj kaj konsiloj por traduki en Esperanton.

Redaktilo WordPress

Ni uzas la programon WordPress [21] por publikigi viajn tekstojn.

Ĉi suba bildoprezento donas la plej bazajn informoj kiel uzi WordPress por aldoni tradukon.
Ĝi ankaŭ donas al vi superrigardon pri la teknika procezo de afiŝado (publikigo).
Fine vi trovos konsilojn por faciligi vian traduklaboron

ATENTU! Ne estas deviga, sed se vi nepre volas eviti ke aperas la vorto ‘placemate‘ sur via ekrano por diri ke jam alia persono komencis la tradukon, ni konsilas antaŭe sciigi la aliajn kontribuantojn pri vi intenco fari tradukon de iu artikolo, sendante retpoŝtan mesaĝon al nia propra dissendolisto “GV Esperanto [22] (nur personoj jam aldonitaj al la listo povos sendi).

Ensaluti

Via unua farendaĵo post ensalutado estas redakti vian profilon, aldoni foton kaj eventuale ŝanĝi vian pasvorton al io pli facile rememorebla por vi.

La administranto de Global Voices en Esperanto sendos al vi uzantonomon kaj pasvorton por ensaluti [angle nomata: login]. Vi eventuale devas elekti en la falmenuo la lingvon Esperanto anstataŭ ‘English‘ (angla) antaŭ ol ensaluti.

Fininte la tradukon, bonvolu premi “proponi” (= “sendi por revizio” por ke via provleganto, lingva redaktanto (translation editor) kiu revizias vian tradukon, vidu ke via traduko pretas. ATENTU! Ne forgesu sendi retpoŝton al via lingva redaktisto (administranto) por sciigi, ke la artikolo estas preta por revizio. WordPress ne ĉiam akurate sciigas la redaktiston aŭtomate. Se la retejo ne havas aktivan lingvan redaktanton, petu helpon de la ĉefadministranto de Lingua (2019: Mohamed Gohary).

Vi ankaŭ povas spekti ĉi tiun mallongan jutuban videon klarigantan la procezon [23] [en]:

Multaj elekteblaj artikoloj por traduki

GV-tradukistoj estas kontribuantoj, kiuj tradukas kutime el la angla, sed ankaŭ el aliaj lingvoj pere de unu el la Lingua-retejoj de Global Voices [24] [eo]. Vi povas traduki ajnan artikolon (afiŝo, angle ‘post’) publikigitan en ajna Lingua-retejo [24] [ligiloj al retejoj en dekoj da lingvoj] kaj elekti artikolojn el:

Se vi kontribuas al GVE via traduko estos eldonata en Global Voices Esperanto [20] (GVE).

Estas kelkaj pliaj aferoj, kiujn vi devas scii antaŭ ol elekti artikolon por via traduko. Ni ne havas oficejon, do nia komunumo el centoj da volontulaj kontribuantoj funkcias virtuale. Plejparto de la agado turniĝas ĉirkaŭ la anglalingva retejo [27] [en], sed por pli bone servi tutmondan kaj multlingvan legantaron, ni pere de la projekto Lingua ankaŭ proponas Global Voices en dekoj da aliaj lingvoj [24] [eo] kun siaj propraj skipoj da tradukistoj kaj redaktistoj, kiuj helpas funkciigi la projekton Lingua. Kvankam la duono de la kvardeko de la Lingua-sekcioj [24] [eo] ne plu estas aktivaj [en 2019], la esperantlingva GV-sekcio sukcesis ĝis nun resti aktiva danke al la volontulado de kelkaj persistaj tradukistoj kaj provlegantoj. Ĉia helpo daŭre bonvenas.

GV-tradukistoj ebligas ke artikoloj de Global Voices haveblu en via preferata lingvo.

Tradukista Gvidilo al Lingua

Ni uzas la programon WordPress [28] por publikigi kaj (afiŝi) tradukojn de artikoloj. Ĝi estas sufiĉe intuicia sistemo kiam vi lernis la bazajn aferojn rilate al ĝia uzo por Global Voices pere de ĉi supra bildoprezento kiu helpos al vi meti la unuajn paŝojn.

Tamen poste vi eble deziros ankaŭ legi pli detalajn teknikajn informojn pri ĝia uzo. Nia Tradukgvidilo al Lingua [29], kiu estas traduko de la anglalingva bildoprezento “Lingua Translation Guide [30]” respondas al tiu celo.

En la artikolo Partoprenu kaj volontulu! [31] [eo] ni menciis ankaŭ pliajn (anglalingvajn) gvidilojn de Global Voices Lingua, kiujn ni ne tradukis en Esperanton.

Gvidilo pri privateca politiko

Se vi havas demandojn pri la privateco-politiko de Global Voices, legu nian Gvidilon pri privateca poltiko [32] kun rekomendoj pri la tipoj de inkluzivinda enhavo.

Dissendolistoj

Ĉiu aliĝinto al Global Voices en Esperanto aŭtomate ricevos mesaĝojn de la Google-grupo gv-esperanto. Tuj kiam via unua artikolo/traduko estos publikigita, vi estos ankaŭ aldonita al la abonantaro de nia novaĵletero Global Voices Esperanto Lingua. Tiel ĉiu ĉe Global Voices Esperanto (GVE) estas inkluzivita en la konversacioj pri GVE, kie ni interŝanĝas informojn pri redaktaj kaj organizaj temoj.

Vi povas ankaŭ aboni pliajn retpoŝtajn Google-grupojn [14] [en] de Globalvoices.org:

Kiel videblas el la diagramo, troviĝas sennombraj konversacioj samtempe okazantaj. Kune ili ests Global Voices.

Esti parto de komunumo

Kiel ano de la GV-komunumo, vi helpas decidi, kio okazu al la retejo, kio estu nia prioritato, kaj kio estu la estonteco de nia projekto. Sentu vin libera proponi viajn ideojn kaj raporti problemojn. Ni ankaŭ klopodas ligiĝi unu kun la alia per sociaj retejoj [35]. La estraro de Global Voices [36] havas ankaŭ du reprezentantojn elektitajn el la komunumo: unu por volontuloj, kaj la alia por la stabanoj. Bonvenon al la familio!

Kion atendi

Estante tradukisto de Global Voices, vi povas sperti grandan kontenton, akiri multajn novajn amikojn, kaj eĉ gajni profesiajn ŝancojn, ĉar vi akiros impresan sperton dum vi helpos valoran aferon. Ĉio en Global Voices estas publikigata sub la permesilo de Krea Komunaĵo [37], do estu preta vidi viajn plej bonajn tradukojn aperi ankaŭ en aliaj novaĵretejoj kaj blogoj.

Kunvenoj de Global Voices

Ĉiun unu jaron kaj duonon, proksimume, Global Voices okazigas Pintkunvenon [38] (ĝis nun en Londono, Delhio, Budapeŝto, kaj Santiago), al kiu ni klopodas venigi laŭeble plej multajn kontribuantojn de Global Voices. Pasintece, ni povis inviti kelkajn el niaj plej aktivaj volontuloj vojaĝi al tiuj pintkunvenoj senpage. Ni ĉiam strebos venigi laŭeble multajn homojn.

Foje aŭtoroj kaj redaktoroj de Global Voices, kiuj loĝas en la sama urbo aŭ sur la sama kontinento, sukcesas organizi siajn proprajn, malpli grandajn kunvenojn. Senĝene turnu vin al homoj en via propra regiono. Eble ankaŭ vi estos invitita al blogistaj eventoj aŭ konferencoj, kie vi renkontos aliajn kontribuantojn de Global Voices.

Interesaj ligiloj

Kio estas Global Voices? [9] [eo, Tutmondaj Voĉoj]
Manifesto de Global Voces [10] [eo]
Pioniru kun ni kaj donu plusvaloron al via preferata lingvo [39]
Kompleta listo de Lingua-retejoj en aliaj lingvoj [24]
Partoprenu kaj volontulu!  [31]
Donacoj [40]
Tradukgvidilo al Lingua [29]
Volontuadi en 2019 por Global Voices Esperanto [41]   
Global Voices en Instagramo [eo – en preparo, ligilo aldonenda]

GV-Radio – Radio Gloval Voices [42] [en]