Germana laborfoiro por rifuĝintoj kaj dungistoj: Workeer.de

Screenshot der Seite workeer.de

Ekrankopio de la paĝo workeer.de

[Rimarku ke la origina artikolo el kiu ekestis traduko en Esperanto jam aperis en 2015!)

Workeer [de] estas la unua labormerkato en Germanio, kiu specife celas rifuĝintojn. Ĉi tiu platformo celas krei spacon por ambaŭ rifuĝintoj kaj dungistoj por faciligi la aliron al taŭgaj laborfortoj kaj al la germana labormerkato.

La laborfoiro estis kreita jam en julio 2015 kiel parto de la tezo de la studentoj David Jakob kaj Philipp Kühn. Por ili, rifuĝintoj estas motivitaj, engaĝitaj kaj ofte bone edukitaj laborfortoj, kiuj povas longatempe riĉigi kompaniojn per siaj ofte specialaj vivrakontoj, kulturaj influoj kaj spertoj. Laŭ la du fondintoj, tiu labormerkato havas grandan potencialon, krom interligi rifuĝintojn kaj dungistojn. Ili emfazas, ke la integriĝo de rifuĝintoj en la germanan labormerkaton povas daŭreble ŝanĝi la socian klimaton. En ilia retejo ili skribas:

Ein gelungener Einstieg von Flüchtlingen in den Arbeitsmarkt ist für die gesamte Gesellschaft ein Erfolg. Flüchtlinge sind nicht länger auf Sozialleistungen angewiesen, sondern können ihren Lebensunterhalt eigenständig bestreiten. Als Steuerzahler tragen sie dann sogar zur wirtschaftlichen Leistungsfähigkeit Deutschlands bei. Auch der positive Effekt auf die Integration von Flüchtlingen und deren Lebensgefühl führt im Endeffekt zu einem verbesserten Gesellschaftsklima und ist damit nicht zu unterschätzen. Von einer gelungenen Integration in den Arbeitsmarkt, kann unsere Gesellschaft nur profitieren.

Sukcesa eniro de rifuĝintoj en la labormerkaton estas ankaŭ sukceso por la tuta socio. Rifuĝintoj ne plu dependas de sociaj avantaĝoj, sed povas memstare vivteni sin. Kiel impostpagantoj, ili eĉ kontribuas al la ekonomia agado de Germanio. La pozitiva efiko sur la integriĝon de rifuĝintoj kaj ilia vivsinteno finfine kondukas al plibonigita socia klimato, kio ne devas esti subtaksata. La socio nur povas profiti de ilia sukcesa integriĝo en la labormerkaton.

La platformo estis konceptita por kontentigi la specifajn bezonojn kaj postulojn de rifuĝintoj kiuj serĉas laboron. Ĉi tio permesas krei profilojn, kiuj emfazas ekzemple la konon de diversaj lingvoj. Dungantaj firmaoj estonte ankaŭ devus ricevi specialajn konsilojn kaj subtenajn servojn. Tio devus helpi pli facile supervenki burokratajn obstaklojn.

En la momento de publikigo de la originala germanlingva artikolo (septembro 2015), la projekto estis ankoraŭ en testofazo, sed la oficiala lanĉo okazis fine de 2015. Workeer.de ĝis hodiaŭ daŭre helpas al la rifuĝintoj trovi laborpostenojn.

1 komento

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.