Artikolo de Global Voices helpas al partoprenantoj de traduko-konkurso esprimi sian pasion por la ĉeĥa lingvo

Jan Faber, unu el la organizantoj de ĉeĥa traduka konkurso, komencas la ceremonion de la premio-aljuĝo. Malantaŭ li videblas la artikolo de Global Voices (Tutmondaj Voĉoj) en la joruba versio. Foto farita de Filip Noubel kaj uzata kun permeso.

Kiam Dércio Tsandzana, verkisto por Global Voices (Tutmondaj Voĉoj), fine de 2018 verkis artikolon pri nur-virina aviadisto-teamo [portugale] en Mozambiko, li apenaŭ sciis, ke lia artikolo reekvivos kiel la fontoteksto okaze de tutmonda tradukista konkurso organizata en Ĉeĥio.

La artikolo de Dércio, originale verkita nur portugale, jam tiam estis tradukita en pli da lingvoj ol estas kutime, nome en dek tri lingvoj, inkluzive de la araba, pola, joruba, greka kaj ĉina lingvoj. Dércio rememoras la kreadon de la artikolo: “Mi estis informita pri tiu ĉi aviadistaro per diskut-grupo ĉe WhatsApp, dum mi partoprenis en renkontiĝo pri Interreto en Ganao. Tiuvespere mi tuj decidis verki artikolon pri tio. Estas vere granda surprizo, ke el ĉiuj artikoloj ĝuste tiu ĉi estis elektita por la konkurso pri tradukado en la ĉeĥan!”

En februaro 2019, du organizaĵoj kun sidejo en Prago, la Instituto de Lingva kaj Faka Preparo [en] (UJOP) (parto de la Universitato de Karolo en Prago) kaj la ĉeĥa Ĝenerala Direktorejo pri Tradukado de la Eŭropa Komisono [en] (DGT), kontaktis Tutmondajn Voĉojn petante permeson por uzi tiun tekston por tutmonda konkurso pri tradukado en la ĉeĥan lingvon. La konkurso, nun okazigita jam la kvaran jaron, proponas al fremdaj lernantoj de la ĉeĥa provi ilian kompetentecon per tradukado el sia denaska lingvo ĉeĥen. Ĉi-jare partoprenis parolantoj de la araba, ĉina, franca, italia, pola, rusa kaj slovena lingvoj.

La finalistoj estis invititaj al Prago por dutaga renkontiĝo kaj premio-aljuĝa ceremonio je la 11-a kaj 12-a de aprilo. Mi ĉeestis la ceremonion kiel administranto-redaktisto de Tutmondaj Voĉoj kaj mem transdonis la premiojn kaj diplomojn al la venkintoj. Mi ankaŭ intervjuis du el la venkintoj por ekscii ĉu ili ĝuis traduki la artikolon kaj kial ili decidis sin dediĉi al la lernado de tiel malfacila lingvo kiel la ĉeĥa.

Vena Dragar kaj Sofia Rogoĵnikova, premiitaj respektive je la tria kaj la unua loko. Foto farita de Filip Noubel kaj uzata kun permeso.

Sofia Rogoĵnikova, kiu gajnis la konkurson, rakontis:

“It all started with my mother, who studied Czech when she was 16, as part of the Soviet-Czechoslovak Friendship. I went to a summer school when I was 15 and decided to live and study in Prague. I graduated in translation studies at Prague’s Charles University, and added Italian as my third language. I also studied in Italy and took the translation test with Italian. I now translate and also teach Czech as a foreign language. The text was not too challenging but it has some technical terms, and we were only allowed print dictionaries during the competition”.

“Ĉio komenciĝis pro mia patrino, kiu eklernis la ĉeĥan kiel deksesjarulino, kadre de la sovetunia-ĉeĥoslovaka amikeco. Mi mem kiel dekkvinjarulino vizitis somerlernejon kaj decidis loĝi kaj studi en Prago. Mi diplomiĝis pri tradukado ĉe la Praga Karol-Universitato, kaj kiel trian lingvon studis la italan. Nun mi tradukas kaj ankaŭ instruas la ĉeĥan kiel fremdan lingvon. La teksto ne estis tre malfacila, sed ĝi enhavis kelkajn teknikajn terminojn, kaj dum la konkurso ni povis uzi nur presitajn vortarojn.”

Vesna Dragar, premiita je la tria loko, diris al mi:

“I chose Czech as a ‘rare’ language at my University in Ljubljana because I was a fan of Czech literature: the Brave Soldier Švejk, but also Kundera and Hrabal. Last year I participated in the competition and our text was the Little Red Hood tale, so I did not expect a story about Mozambique!”

“Mi elektis la ĉeĥan kiel “raran” lingvon ĉe mia Ljubljana Universitato, ĉar mi ŝatis la ĉeĥan literaturon: la Brava soldato Ŝvejk, sed ankaŭ Kundera kaj Hrabal. Jam lastjare mi partoprenis la konkurson kaj nia teksto estis la fabelo Ruĝkufulineto, do mi ne atendis artikolon pri Mozambiko!”

Laŭ Jan Faber, funkciulo de DGT en Prago kaj mem tradukisto el la angla kaj pola:

“This year we had 29 participants from Slovenia, Poland, France, Russia, Italy and Egypt. The Chinese university eventually had to withdraw, as they were not able to secure enough paper dictionaries to be used during the competition. We do not allow online resources and we are very strict about this, because it gives all the participants a level playing field, not no mention that with the Internet, the temptation to use “illegal” aids might be just too strong. Students were very enthusiastic to learn about GV and one of the participants from Poland will hold a presentation on GV for her colleagues at her home Mikołaj Kopernik University in Toruń. The 10 finalists, who were invited to Prague, participated in a translation workshop, where they tried, in small groups, to translate into Czech a fragment from a famous fairy tale by the Grimm brothers”

“Ĉi-jare ni havis 29 partoprenantojn el Slovenio, Pollando, Francio, Rusio kaj Egiptio. La ĉina universitato fine ne partoprenis, ĉar ĝi ne povis havigi al siaj konkursanoj sufiĉe da paperaj vortaroj. Ni malpermesas interretajn helpilojn, kaj estas severaj pri tio, ĉar tiel ĉi ĉiuj partoprenantojn havas la samajn kondiĉojn, krom tio ke kun la interreto estus tento uzi “kontraŭleĝan” helpon. La studentoj entuziasmis ekkoni Tutmondajn Voĉojn kaj unu el la partoprenantoj el Pollando prezentos paroladon pri ĝi por siaj kolegoj ĉe la Universitato de Mikołaj Kopernik en Toruń. La 10 finalistoj, kiuj estis invititaj en Pragon, partoprenis en tradukista renkontiĝo, kie ili provis, en malgrandaj grupoj, ĉeĥigi fragmenton el fama fabelo de la fratoj Grimm.

Por Roĵnikova la konkurso estis ŝia unua renkontiĝo kun Global Voices [Tutmondaj Voĉoj], sed ŝi aldonis:

“I will definitely check GV because I like to compare sources of information to avoid fake news. I can check news in different languages, and GV offers a large choice all in one same place.”

“Mi certe vizitados Tutmondajn Voĉojn, ĉar mi emas kompari plurajn fontojn de informoj por eviti falsaĵojn. Mi povas legi novaĵojn en pluraj lingvoj, kaj Global Voices (Tutmondaj voĉoj) disponigas grandan elekton en unu sola loko.”

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.