Konu Blossom Ozurumba, gastigantinon de la tvitera konto @DigiAfricanLang inter la 29-a de majo kaj la 4-a de junio 2019

Blossom Ozurumba parolas pri la igba lingvo.

Rising Voices
Rafael LIMA

@DigiAfricanLang

Foto liverita de Blossom Ozurumba

En 2019, kiel parto de socia amaskomunika kampanjo por disvastigi lingvan diversecon enrete [eo], aktivistoj kaj disvastigantoj pri afrikaj lingvoj [eo] rotacie administros la tviterkonton @DigiAfricanLang por diskonigi siajn spertojn pri revivigo [eo] kaj disvastigo de afrikaj lingvoj. Tiu ĉi profilpaĝo temas pri Blossom Ozurumba. (@blossomozurumba) kaj kion ŝi planas pridiskuti dum sia semajno kiel gastigantino.

Rising Voices: Bonvolu rakonti iom pri vi mem.

Mi estas Blossom Ozurumba kaj multaj homoj nomas min Blossom, tamen malmultaj nomas min Asampete, kion oni povas libere traduki el la igba lingvo [eo] kiel “la belulino”. Mi tre ŝatas la igbajn lingvon kaj kulturon kaj engaĝiĝas por garantii ke multaj homoj fariĝu lingve kapablaj, ĉu parole, skribe aŭ lege. Mi estas fondinta membro de la tviterkonto Igbo Wikimedians User Group kaj mi volas tuj fari interparolon pri Fondaĵo Vikimedio [eo]. Mi loĝas en Abuĝo [eo], Niĝerio, kaj amas la trankvilecon kaj kvietecon de la urbo.

RV: Kio estas la nuntempa statuso de via lingvo interrete kaj eksterrete?

Parolantoj, legantoj kaj skribantoj de la igba lingvo malmultiĝas kaj krom se konscia klopodo estas farata, la lingvo eble formortos kun la tempo. Mi estas ekscitita vidi lastatempan puŝon tra sociaj amaskomunikilaraj platformoj por gastigi eksterretan renkontiĝon de igbo-parolantoj tra diversaj urboj en Niĝerio por renkonti kaj saluti. Mi esperas, ke tiaj kunvenoj fortigos movadon, kiu inspiros pli junajn lernantojn lerni kaj relerni paroli, legi kaj skribi.

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi dum la semajno, kiam vi administros la tviter-konton de @DigiAfricanLang?

Mi koncentriĝos je tri gravaj kampoj:
— Teknologiaj solvoj, kiuj povas helpi homojn lerni legi, skribi kaj paroli la igban lingvon.
— Kiel ni, kiel popolo, povas helpi plibonigi la kvaliton de igbaj tradukoj interrete.
— Altiri redaktistojn por kontribui al la igbolingvaj platformoj tra diversaj projektoj de Vikimedio.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo?

Ĉi tio estas duobla; la plej grava, kiu parolas pri la ĝojo, kiun mi havas pri tio, kion mi faras kaj la alia, kiu celas certigi, ke pli da homoj akceptos ĉi tiun ĝojon, nekompreneblan por eksteruloj, ĉar ni intence rekomendas la igban lingvon.

RV: Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

La granda nombro de igbalingvaj parolantoj, legantoj kaj verkistoj daŭre kreskos kaj pli da enhavo haveblos.