Renkontu Tochi Precious, la gastiganto de la @DigiAfricanLang Tvitera konto por la 12-a kaj 18-a de junio 2019

En 2019 kiel parto de socia amaskomunikilara kampanjo por festi lingvan diversecon en la interreto, afrikaj aktivistoj laŭvice administros la konton de @DigiAfricanLang por kundividi siajn spertojn kun la revivigo [eo] kaj antaŭenigo de afrikaj lingvoj. Ĉi tiu artikolo temas pri intervjuo kun Tochi Precious (@Tochiprecious3) kaj kion ŝi planas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices: Bonvolu diri ion al pri vi mem.

My name is Tochi Precious Friday (Adaugo), a multi-linguist, founder of Smarter Languages Academy, one of the founding members of Igbo Wikimedians User Group and a German language teacher.

Mia nomo estas Tochi Precious Friday (Adaugo), plurlingvisto, germana instruisto kaj fondinto de Smarter Languages Academy, unu el la fondaj membroj de Igbo Wikimedians User Group.

RV: Kio estas la aktuala stato de via lingvo en la interreto kaj eksterrete?

According to UNESCO, the Igbo Language has been marked out as one of the languages that would go extinct. Also, on the internet, there's not much activity in Igbo Language aside the conscious efforts of a few persons like: @IgboFactsandHistory, @Igboproverbs and the others on Twitter, as well as Google Translate, so we need more efforts.

Laŭ Unesko [eo], la igbo-lingvo estis markita kiel unu el la lingvoj, kiuj formortus. Ankaŭ en la interreto okazas ne multe da agado en la igbo-lingvo [eo] krom la konsciaj klopodoj de kelkaj personoj kiel: @IgboFactsandHistory, @Igboproverbs kaj aliaj en Tvitero, same kiel Google Traduko, do ni bezonas pli da klopodoj.

RV: Je kiuj temoj vi intencas fokusi atenton dum la semajno, kiam vi administros la konton de @DigiAfricanLang Tvitero?

My number 1 goal is to share why it's important to localize our tools and content in Igbo Language.I also will share a number of Igbo proverbs, discuss and outline how Igbos can begin contributing on Igbo Wikipedia, Igbo Wiktionary, join a Wiki Igbo Hub near them and also the kind of content that can be shared. I also will discuss how the Igbo Language can be revived.

Mi unualoke volas kundividi kial gravas ‘lokalizi‘/internaciigi [eo] niajn ilojn kaj enhavon en la igba lingvo. Mi ankaŭ kundividos kelkajn Igbo-proverbojn, diskutos kaj skizos kiel igboj povas kontribui al la igba Vikipedio, igba Vikivortaro [eo], kaj aliĝi al vikia igbo-centro apud tiuj kaj la speco de enhavo, kiun oni povas kundividi. Mi ankaŭ diskutos kiel la igba lingvo povas reviviĝi.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

To promote Igbo Language, digitize content in Igbo Language, and make it available to everyone. To also get anyone who is literate in Igbo Language to contribute to the different Igbo Language Wikimedia projects.

Antaŭenigi la igbo-lingvon, ciferecigi igban enhavon kaj disponigi ĝin al ĉiuj. Ankaŭ mi deziras konatiĝi kun ĉiuj kiuj bone konas la igban lingvon por povi kontribui al la diversaj igbalingvaj vikimediaj projektoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.