“Silento kaj nevidebleco estas perfortoj, kiuj kaŝiĝas malantaŭ la trompo de miksiĝo”

Scarlet Estrada. Fotografía de Afroféminas. Usada con permiso.La sekva artikolo estas republikigo de intervjuo fare de Valeria Angola por Afroféminas kaj estas republikigita kaj reeldonita por Global Voices kun permeso de la aŭtorino.

Scarlet Estrada estas meksika antropologino kaj studas ĵurnalismon en la Sendependa Nacia Universitato de Meksiko. Ŝia laboro enfokusigas la seksigon de nigraj virinoj en Meksik-urbo. Estrada ankaŭ partoprenis plurajn kunsidojn pri homaj rajtoj, kaj ankaŭ akademiajn aranĝojn pri la memnomado de la nigraj popoloj. Plie ŝi partoprenis la debatojn pri la agnosko de la nombro de nigraj homoj en Meksik-urbo, tiel ke la Nacia Instituto pri Statistiko kaj Geografio kalkulu kun ĝi dum la popolnombrado de 2020.

En tiu interparolado, Estrada esploras tion, kio kaŝiĝas en la agnosko mem de aparteno al la afrikdevenaj komunumoj, kaj la malfacilecon tion fari en lando kiel Meksiko, kie la nacia imagaro ekskluzivas kaj malvidebligas afro-meksikanojn.

Valeria Angola: Kiam komenciĝis via memrekono kiel afro-meksikano?

Scarlet Estrada: Reconocerse es un proceso inacabado. La gente siempre ha señalado la diferencia toda mi vida. Esto significa, claramente, que no soy igual a los demás. Recuerdo que desde chiquita me preguntaban de dónde era. Siempre me cuestionaban mi nacionalidad. Eso hace que este proceso de autoreconocerte sea constante, y más en México, donde las poblaciones afrodescendientes están invisibilizadas.


Scarlet Estrada:  Memrekono estas nefinita procezo. La homoj ĉiam atentigis min pri mia malsameco dum mia tuta vivo. Tio klare signifas, ke mi ne estas egala al la aliaj. Mi memoras, ke jam malgrandan oni min demandis de kie mi estis. Ĉiam oni demandis min pri mia nacieco. Tio igas la memrekono-procezon konstanta, des pli en Meksiko, kie la afrikaj popoloj estas nevidebligataj.

VA: Kiam vi komencis kompreni la kialojn de tiu fenomeno?

SE: Nunca me había puesto a reflexionar hasta que entré a estudiar antropología. En una de las clases de segundo semestre, el profesor llevó a una chica colombiana que hablaba sobre el cabello afro y el afrofeminismo. La chica comenzó a hablar sobre su cabello, sobre el significado de dejarlo suelto, de dejarlo rizo, dejarlo libre, porque dejarlo libre significaba para ella liberar una parte que estaba oprimida. Ella decía que siempre se había sentido obligada a cambiar su pelo para poder ser aceptada, para encajar en la sociedad. Yo también pasé por esto en la infancia y en la adolescencia.


SE: Mi neniam pripensis tion antaŭ studi antropologion. Dum unu el miaj kursoj de la dua semestro, la profesoro invitis kolombian studentinon paroli pri afrika hararo kaj afrikanismo. Ŝi alparolis nin pri sia hararo, pri la graveco ĝin lasi maltenita, frizita, libera, ĉar lasi ĝin libera signifis por ŝi liberigi parton, kiu estis premata. Ŝi diris, ke ĉiam ŝi sentis sin devigita ŝanĝi sian hararon por esti akceptebla, por integriĝi en la socio. Ankaŭ mi trapasis tion dum mia infanaĝo kaj adolesko.

VA: Ĉu tiel vi eksciis ke vi estas nigrulino?

SE: Creo que siempre lo supe, pero nunca lo había nombrado. Veía las caricaturas de Barbie y siempre me identificaba con la más morenita, por el cabello chino. Veía cualquier serie y siempre me identificaba con los personajes negros. Más a fondo, creo que también tuvo que ver cuando la gente afromexicana comenzó a reconocerme. Tú sabes lo que eres porque te reflejas en los demás.


SE: Mi kredas, ke ĉiam mi sciis tion, sed neniam donis al tio nomon. Mi vidis la mok-bildojn de Barbie kaj ĉiam identiĝis kun la plej bruna, pro la bukla hararo. Mi vidis iun ajn televidserion kaj ĉiam identiĝis kun la nigraj roluloj. Plie mi kredas, ke tio ankaŭ rilatas al la momento, kiam afrik-meksikaj homoj ekagnoskis min. Vi scias, kiu vi estas, ĉar vi vidas vian spegulbildon en aliuloj.

VA: Kio signifas agnoski vin tiel en Meksiko?

SE: Significa dar cuenta de poblaciones que han sido invisibilizadas por muchos años. Insisto, se debe abrazar y aceptar la diferencia, y empoderarse [con ella] también. No tratar de acoplar tu cuerpo a bellezas que no te corresponden. Además, creo que reconocerse implica no solo decir que eres afro. En lo personal, implica también tomar conciencia de las desigualdades, discriminaciones y racismos que se viven con lo afro y con el resto de las poblaciones indígenas de México.


SE: Tio signifas ekkompreni, ke ekzistas popoloj kiuj estis malvidebligitaj dum multaj jaroj. Mi insistas, oni devas brakumi kaj akcepti malsamecon, kaj ankaŭ memstariĝi per ĝi. Ne provi konformigi vian korpon al belecnormoj, kiuj ne kongruas kun vi. Krome mi kredas, ke sin agnoski implicas ne nur diri, ke vi estas afrikdevenulo. En la persona vivo ankaŭ implicas konscii pri malegaleco, diskriminaco kaj rasismo, kiujn travivas la afrikdevenuloj kaj la cetero de la indiĝenaj popoloj de Meksiko.

VA: Kiel vi sentas vin post tiu agnosko?

SE: [Me siento] libre y empoderada. Ya no siento culpa de tener este traserote grande y hermoso, ya no tengo culpas porque mi cabello se rice. Me siento muy liberada, amando tener este cuerpo. A veces me conflictúa, pero es genial poder darle nombre a esas violencias que sufrimos específicamente las mujeres negras. Tengo la libertad y el poder de nombrar esas violencias y luchar contra ellas.


SE: Mi sentas min libera kaj memstariĝanta. Mi ne plu sentas kulpon havi tiun gluteon grandan kaj belan, mi ne plu sentas kulpon ĉar mia hararo abunda. Mi sentas min vere liberigita, mi amas havi tiun korpon. Foje mi konfliktas kun ĝi, sed estas genie povi doni nomon al tiuj perfortoj, de kiuj specife suferas ni, nigraj virinoj. Mi havas la liberecon kaj la povon nomi tiujn perfortojn kaj lukti kontraŭ ili.

VA: Kiel vi povas priskribi rasismon en Meksiko?

SE : Si bien en México el racismo puede ser evidente de maneras muy explícitas —como cuando se arremete en las redes sociales contra Yalitza Aparicio cada vez que sale modelando en la portada de alguna revista—, también opera de forma muy silenciosa cuando se omite de la historia nacional la participación política, social y cultural de las personas negras. Se dice que en México no hay negros, pero esto no es cierto.

¿Para qué le sirvió el nacionalismo a México sino para acallar las voces y negar las pieles negras de las personas esclavizadas que llegaron de África? El silencio y la invisibilidad son violencias que se esconden bajo el embauco del mestizaje y la democracia racial. El mestizaje como biopolítica negó los cuerpos negros de este territorio.

Hoy, estos cuerpos rebeldes se levantan, hablan, se reúnen, discuten entre ellos y se organizan para reconfigurar las dinámicas discursivas populares que niegan su presencia. La gente negra de México existe, ¡aquí estamos!


SE: En Meksiko rasismo povas evidentiĝi per formalaj manieroj — kiel ekzemple oni atakas en la sociaj retoj kontraŭ Yalitza Aparicio ĉiufoje, kiam ŝi aperas sur la unua paĝo de iu gazeto — ĝi ankaŭ aperas en silentega formo, kiam oni formetas el la nacia historio la politikan, socian kaj kulturan partoprenojn de la nigruloj. Oni diras, ke en Meksiko ne haveblas nigruloj, sed tio ne estas vero.

Al kio utilis naciismo por Meksiko se ne por silentigi la voĉojn kaj nei la nigrajn haŭtojn de la sklavigitaj homoj kiuj venis el Afriko? Silento kaj malvidebleco estas perfortoj, kiuj kaŝiĝas sub la trompo de rasmiksiĝo kaj rasa demokratio. Miksiĝo kiel biopolitiko neis la nigrajn korpojn de tiu teritorio.

Hodiaŭ tiuj ribelemaj korpoj stariĝas, parolas, kuniĝas, diskutas inter si kaj organiziĝas por reagordi la popolajn paroladajn elanojn, kiuj neas ilian ekziston. La nigraj homoj de Meksiko ekzistas. Ĉi-tie ni estas!

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.