Konatiĝu kun Mahuton Bienvenu Possoupe, gastiganto de la Tviterkonto @DigiAfricanLang de la 3-a ĝis la 9-a de julio

Foto kun permeso de Mahuton Bienvenu Possoupe.

En 2019 kiel parto de socia amaskomunikilaro kampanjo por festi lingvan diversecon en la interreto, afrikaj aktivistoj laŭvice administras la tviterkonton @DigiAfricanLang por kundividi siajn spertojn kun la revigligo [eo] kaj antaŭenigo de afrikaj lingvoj. Ĉi tiu artikolo temas pri Mahuton Bienvenu Possoupe (@b_mahuton) kaj pri tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices: Bonvolu diri iom pri vi mem.

I am Mahuton Bienvenu POSSOUPE. Mahuton means “The one who belongs to God” in Fon. Fon is the most spoken national language in Benin.

My parents are from the Ouémé Valley and speak Wéme, a language I can understand well, but cannot speak really well. But as I was born and grew up in Fon communities, I can easily speak and understand Fon as most Fon people.

I am a software developer and e-commerce specialist. In addition, I am a volunteer Mediawiki developer since 2018. Mediawiki is the software that supports wiki projects like Wikipedia. Since 2014, I edit Wikipedia, documenting my country, its culture and its people on Wikipedia. I am a founding member of Beninese Wikimedians User Group and support new contributors from Benin at the starting point of their volunteering journey. In 2018 during a Wikimedia Hackathon in Barcelona, I started a Wikipedia in Fon with the support of people from the Wikimedia Foundation. I am now organizing a Fon community of volunteer contributors in Benin.

When I was about sixteen years-old, I was able to read lectures and write prayers in Fon at church on Sundays. I remembered people telling me after church, “Congratulations, you read it so well”. That experience helped me develop and reinforce my Fon writing and reading skills.

Today, as part of who I am, I want my people to be proud of their language, to seize all opportunities and initiatives to promote it. I believe language is a vector of development.

Mi estas Mahuton Bienvenu Possoupe. Mahuton signifas “Tiu, kiu apartenas al Dio” en la fonua lingvo [eo]. La fonua estas la plej parolata nacia lingvo en Benino [eo].

Miaj gepatroj estas el Ouémé kaj parolas la fonuan [eo], kiun mi povas bone kompreni, sed mi ne povas paroli ĝin vere bone. Sed ĉar mi naskiĝis kaj kreskis en fonuaj komunumoj, mi povas facile paroli kaj kompreni la fonuan kiel la plej multaj fonuloj.

Mi estas programisto kaj specialisto pri elektronika komerco. Krome, mi estas volontula programisto por Mediawiki ekde 2018. Mediawiki estas la programaro kiu subtenas vikiajn projektojn kiel Vikipedio. Ekde 2014, mi redaktas Vikipedion, dokumentante mian landon, ĝian kulturon kaj ĝiajn homojn en Vikipedio. Mi estas fonda membro de Beninese Wikimedians User Group kaj subtenas novajn kontribuantojn el Benino ĉe la komenco de ilia volontula vojaĝo. En 2018 dum vikimedia [eo] hakatono [eo] en Barcelono, mi lanĉis Vikipedion en la fonua lingvo kun la subteno de homoj de la Vikimedia Fondumo. Mi nun organizas komunumon de fonulingvaj volontulaj kontribuantoj en Benino [eo].

Kiam mi estis ĉirkaŭ 16-jara, mi dimanĉe povis legi prelegojn kaj skribi en la preĝejo preĝojn en la fonua. Mi memoras, ke homoj diris al mi post la preĝejo “Gratulojn, vi legis ilin tiel bone”. Tiu sperto helpis min disvolvi kaj plifortigi miajn skribajn kaj legajn kapablojn en la fonua.

Hodiaŭ, kiel parto de kio mi estas, mi volas, ke miaj homoj fieru pri sia lingvo, kapti ĉiujn eblecojn kaj iniciatojn por antaŭenigi ĝin. Mi kredas, ke lingvo estas vektoro de evoluo.

RV: Kio estas la aktuala stato de via lingvo rete kaj eksterrete?

In Benin, there are more than 25 national languages. Among them, Fon is the most spoken one. It is also spoken in some regions in Nigeria and in Togo. About 4 million people can speak Fon today. My language is almost not at all present on internet. The root cause is that people can speak Fon but really few can read it or write it and those who can, usually have no access to internet technologies so they can’t promote it on the internet.

Some people are ashamed of speaking the Fon language or their mother tongue language generally, as they think they will appear as an illiterate person. In primary school, you can be punished if the teacher see you speaking Fon.

There are 2 most important challenges:

1-Create initiatives to teach Fon speakers how to write and read it and this can start at primary schools. Young students learn to read and write French or English in schools in Benin, so this is also possible with Fon.

2-We need to create technology solutions that can help people to easily write Fon on computers or mobile devices. But there are some initiatives that are rising and maybe it will take some time to fully address those challenges but I keep hoping it will be possible.

  1. En Benino [eo] ekzistas pli ol 25 naciaj lingvoj. La fonua estas la plej parolata inter ili. La fonua estas ankaŭ parolata en iuj regionoj de Niĝerio [eo] kaj en Togolando [eo]. Ĉirkaŭ 4 milionoj da homoj povas paroli la fonuan hodiaŭ. Mia lingvo preskaŭ tute ne ĉeestas en Interreto. La vera kaŭzo estas, ke homoj povas paroli la fonuan, sed vere malmultaj povas legi ĝin aŭ skribi ĝin, kaj tiuj, kiuj povas, kutime ne havas aliron al reta teknikaro, do ili ne povas antaŭenigi ĝin en Interreto. Iuj hontas paroli la fonuan aŭ sian gepatran lingvon ĝenerale, ĉar ili opinias, ke ili aspektos kiel analfabetaj. En bazlernejo, oni povas puni vin, se la instruisto rimarkas ke vi parolas la fonuan.La du plej gravaj defioj estas: 1. Krei iniciatojn por instrui fonuaparolantojn kiel skribi kaj legi ĝin kaj ĉi tio povas komenciĝi ĉe bazlernejoj. Junaj studentoj lernas legi kaj skribi la francan aŭ la anglan en lernejoj en Benino, do tio ĉi ankaŭ eblas kun la fonua. 2. Ni bezonas krei teknologiajn solvojn, kiuj povas helpi homojn facile skribi la fonuan per komputiloj aŭ porteblaj aparatoj. Sed estas iuj kreskantaj iniciatoj kaj eble necesos iom da tempo por plene trakti tiujn defiojn, sed mi daŭre esperas, ke tio eblos.

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusi dum la semajno, kiam vi administros la konton de @DigiAfricanLang?

Based on the challenges I’ve mentioned above I will be focusing on 3 main areas:

1-Raising awareness about the importance for us as Beninese to promote our national languages and especially the Fon language by using it in everyday communications.
2-Initiatives that promote the Fon language, both online and offline.
3-Technology that can help the Beninese read, write, and speak the Fon language

Surbaze de la defioj, kiujn mi menciis pli supre, mi enfokusos tri ĉefajn kampojn:

  1. Kreskigi konscion pri la graveco, por ni kiel beninanoj, antaŭenigi niajn naciajn lingvojn kaj precipe la fonuan lingvon per uzado de ĝi en la ĉiutaga komunikado.
  2. Iniciatoj kiuj antaŭenigas la fonuan lingvon, rete kaj eksterrete.
  3. Teknikaro, kiu povas helpi la beninanojn legi, skribi kaj paroli la fonuan lingvon.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo?
Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

My main motivation is to give the Fon language more presence on internet with more content written in Fon. I hope one day decision makers in my country will also take actions that will promote the Fon language by:

  • Documenting our own knowledge in the language that is the most natural for us
  • Making useful knowledge from all fields of sciences and art accessible to people who only know the Fon language.

Mia ĉefa motivo estas doni al la fonua lingvo pli da ĉeesto en Interreto kun pli da enhavoj skribitaj en la fonua. Mi esperas, ke unutagaj decidantoj en mia lando ankaŭ plenumos agojn, kiuj antaŭenigos la fonuan lingvon:

  • dokumentante nian propran scion en la lingvo kiu estas la plej natura por ni.
  • kreante utilan scion en ĉiuj kampoj de sciencoj kaj arto, alireblaj al homoj kiuj konas nur la fonuan lingvon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.