Renkonto kun Bill Cook, gastiganto de la tviterkonto @NativeLangsTech inter la 4-a kaj 10-a de julio 2019

Foto de Bill Cook, kun permeso.

En 2019, kiel parto de socia amaskomunikila kampanjo por celebri lingvan diversecon en Interreto [eo], aktivistoj kaj antaŭenigantoj inter usonaj indianoj [eo] kaj Unuaj Nacioj [eo] laŭvice administros la tviterkonton @NativeLangsTech por kunhavigi siajn spertojn pri lingva revigligo [eo] kaj antaŭengio de la lingvoj de la originaj etnoj en nordamerika teritorio (Native American kaj First Nations). Tiu ĉi profila afiŝo temas pri Bill Cook @creeinstructor1) kaj tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices: Bonvolu rakonti ion pri vi mem.

ᑖᐣᓯ ᐃᑿ ᑳᑭᖬᐤ ᑮᖬᐚᐤ ᐆᑕ ᒪᒫᑖᐏᐋᐸᒋᐦᒋᑲᓂᐊᐢᑮᕽ, ᑖᑊ ᐄᓴ ᒥᐟᐦᐚᓯᐣ ᐃᑲᑹᒋᒥᑲᐏᔮᐣ ᐆᒼ ᐆᑕ ᓃᐢᑕ ᑕᐑᒋᐦᐃᐏᔮᐣ ᓂᓂᐦᐃᖬᐑᐲᑭᐢᑹᐏᓂᕽ᙮ ᐋᐦᐋᐤ ᐃᑯᓯ ᒫᑲ, ᒫᒋᐦᑖᑖᐣ

(Hello everyone here in the online world, I am honored to be asked to help and talk a bit about my Rock Cree language. Okay, let’s get started!)

Bill Cook nisithīkāson ikwa wapātakociwanohk, atihkosākahikanihk, kakanātahk ohci nītha ikwa niwīkin mīkwāc oskana-ka-āsastīki. My name is Bill Cook and I am from Southend, Reindeer Lake SK, Canada and I live in Regina, SK right now. I am a fluent speaker of Rock Cree better known as Woodland Cree ‘th’ dialect.

I have my BA in Cree Language Studies from FNUniv and currently completing my Masters in Education- Curriculum & Instruction through University of Regina. My work is on Indigenous Language Revitalization: Connecting Distant Cree Language Learners with Cree Language Speakers using Synchronous Video Chat Technology. I have taught the Cree Language for over a decade in all levels from the kinders all the way up to adults.

ᑖᐣᓯ ᐃᑿ ᑳᑭᖬᐤ ᑮᖬᐚᐤ ᐆᑕ ᒪᒫᑖᐏᐋᐸᒋᐦᒋᑲᓂᐊᐢᑮᕽ, ᑖᑊ ᐄᓴ ᒥᐟᐦᐚᓯᐣ ᐃᑲᑹᒋᒥᑲᐏᔮᐣ ᐆᒼ ᐆᑕ ᓃᐢᑕ ᑕᐑᒋᐦᐃᐏᔮᐣ ᓂᓂᐦᐃᖬᐑᐲᑭᐢᑹᐏᓂᕽ᙮ ᐋᐦᐋᐤ ᐃᑯᓯ ᒫᑲ, ᒫᒋᐦᑖᑖᐣ (Saluton al ĉiuj en Interreto. Estas honoro por mi esti petata helpi kaj paroli iom pri mia lingvo Rock Cree [Kria lingvo de la rokoj]. Bone, ni komencu!)

Bill Cook nisithīkāson ikwa wapātakociwanohk, atihkosākahikanihk, kakanātahk ohci nītha ikwa niwīkin mīkwāc oskana-ka-āsastīki. (Mia nomo estas Bill Cook kaj mi estas el Southend, Reindeer Lake SK [eo], Kanado kaj mi loĝas en Regina [eo], SK ĝuste nun). Mi flue parolas varianton de la kria lingvo, pli bone konata kiel Woodland Cree ‘th’ dialekto [kria lingvo de la arbaro].

Mi diplomiĝis kirl [magistro] pri krialingvaj studoj ĉe FNUniv [Universitato de la Unuaj Nacioj de Kanado] kaj nuntempe mi kompletigas mian magistron en Eduka Instruplano kaj Instruado en la Universitato de Regina. Mia laboro rilatas al revigligo [eo] de indiĝenaj lingvoj [eo]: konekti distancajn lingvolernantojn de la kria lingvo kun krialingvaj parolantoj uzante sinkronan videokonversacian teknikaron. Mi instruis la krian lingvon dum pli ol jardeko je ĉiuj niveloj, de infanoj ĝis plenkreskuloj.

Kio estas la nuntempa stato de via lingvo rete kaj eksterrete?

I am currently teaching Cree online courses for First Nations University of Canada as a sessional (part-time). I will also be doing an online Cree course for Winnipeg Holistic Expressive Arts Therapy Institute in the fall of 2019. I have offered Free Cree Online through social media in the past. I am doing Cree language camps, workshops as an instructor, and voice over work for a show called Louis Says on APTN. I am always developing new material on my own time with plans to share them on my website once I have completed them. I share audio files via quizlet with my current students, but they are free and for everyone that needs them. Here’s my website: www.creeclass.com

Mi nun instruas la krian lingvon per retaj kursoj ĉe la Universitato de la Unuaj Nacioj de Kanado [FNUniv] kiel ‘sessional’ [partatempe]. Mi ankaŭ faros krialingvan retan kurson por la Holistic Expressive Arts Therapy Institute [Instituto de Tutecaj Ekspresivaj Artoj en Winnipeg] aŭtune de 2019. En la pasinteco mi ofertis senpagan retan kurson pri la kria pere de sociaj amaskomunikiloj. Mi faras krialingvan someran kurson kaj metiejojn kiel instruisto, samkiel dubladan [eo] laboron por spektaklo nomata Louis Says ĉe APTN [televidoreto kiu produktas programojn faritajn de, por kaj pri indiĝenaj popoloj en Kanado kaj Usono].  Mi daŭre disvolvas novajn instruilojn je mia propra ritmo, celante kundividi ilin en mia retejo post kiam mi kompletigis ilin. Mi kunhavigas sondosierojn per Quizlet kun miaj nunaj studentoj, sed ili estas senpagaj kaj alireblaj por ĉiuj kiuj bezonas ilin. Jen mia retejo: www.creeclass.com

RV: Kiujn temojn vi intencas enfokusigi en la semajno, dum kiu vi administros la tviterkonton @NativeLangsTech?

I will share the Rock Cree language and culture within my week of being a host of @NativeLangsTech with some: videos, audio, pictures, memes, humor, and other useful material that can help Cree language learners and speakers.

Mi kundividos la kriajn lingvon kaj kulturon ene de mia semajno kiel gastiganto de @NativeLangsTech kun kelkaj videoj, aŭdaĵoj, fotoj, memeoj [eo], humuro kaj aliaj utilaj materialoj, kiuj povas helpi lernantojn kaj parolantojn de la kria lingvo [eo]

RV: Kiuj estas la ĉefaj kialoj de via cifereca aktivismo por via lingvo?
Kion vi esperas kaj revas por via lingvo?

I consider myself as ‘owīcihowīw – a helper’ of the Cree language, I don’t know everything about the language and always learning new things on a daily basis. But I share what I know and technology lets me do this sharing because our Indigenous languages are meant to be shared and passed on. I am currently teaching nitānis (my daughter) to speak the language and do that in many different ways. Code-switching where I switch from English to Cree and vise-versa seems to be working for her at this time and I will continue to do this with her. We are also making short one minute videos teaching the Cree language featuring nitānis as the instructor. My hopes are to be able to work with people that are working with Indigenous Language Revitalization throughout the nation. I am currently seeking full-time employment in anything Indigenous Language Revitalization so this would be great to be able to join a solid team that are passionate in saving their Indigenous languages so we can pass on our languages and cultures to the next generation.

Mi konsideras min ‘owīcihowīw — helpanto’ de la kria lingvo. Mi ne scias ĉion pri la lingvo kaj ĉiutage lernas novajn aferojn. Ĉar niaj indiĝenaj lingvoj estu transdonataj kaj kundividataj, mi kunhavigas mian scion kaj fari tiun ĉi kunhavigon kaj pludonadon permesas al mi la teknikaro, Mi nuntempe instruas Nitānis (=mia filino) por paroli la lingvon kaj mi faras tion multmaniere. Kodo-alternado [angle: code switching], dum mi ŝanĝas de la angla al la kria kaj inverse, ŝajnas nun funkcii por ĝi kaj mi daŭrigos tion kun ĝi. Ni ankaŭ faras mallongajn unu-minutajn videojn, kiuj instruas la krian lingvon, kun mia filino (nitānis) kiel instruistino. Mia espero estas povi labori kun homoj, kiuj laboras pri indiĝena lingva revigligo [eo] tra la tuta nacio. Mi nun serĉas plentempan laboron en iu ajn indiĝena lingvorevigliga projekto. Do ĉio tio estus bonege por povi aliĝi al forta teamo, kiu pasias por savi la indiĝenajn lingvojn, tiel ke ni povu transdoni niajn lingvojn kaj kulturojn al la venonta generacio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.