Renkonto kun Ibrahima Malal Sarr, gastiganto de la tviterkonto @DigiAfricanLang inter la 19-a kaj la 25-a de Junio

Foto kun permeso de Ibrahima Malal Sarr.

En 2019, kiel parto de socia amaskomunikila kampanjo por celebri lingvan diversecon enrete [eo], aktivistoj kaj antaŭenigantoj de afrikaj lingvoj [eo] laŭvice administras la tviterkonton de nia projekto pri cifereca afrika lingvoaktivismo @DigiAfricanLang por kunhavigi siajn spertojn pri revigligo [eo] kaj antaŭenigo de afrikaj lingvoj.

Tiu ĉi profilpaĝo temas pri Ibrahima Malal Sarr (@ibrahimasaar) kaj pri tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices: Bonvolu rakonti iom pri vi mem.

I am a linguist, web developer and programmer from Senegal. I am also a former Mozilla Rep and a member of ANLOC (African Network for Localization). As a long term Mozillian and Fulah localization team lead and a SUMO and KB l10n contributor, I have created most of Fulah Internet and IT terminology from scratch. I was a part of the incredible team of Reps present at Mobile World Congress (MWC) 2015, reporting the event in social media.

I studied Applied Linguistics, Translation, and Computer Assisted Language Learning at Moray House College in Edinburgh, Scotland. I feel like I am a true “indigenous geek” who is passionate about making technology available in my own language, Fulah (ff).

I have been involved in Fulah language translation and localization, as well as promoting the language on the Internet (www.pulaagu.com and www.blog-pulaagu.com ). In 2009, I led Fulah teams in the 100 African Language Locales initiative.

I also created most of the Fulah terminology for ICT, especially Firefox terminology. I feel that my biggest achievement yet is the localization of Firefox into Fulah, which was released in June 2012. Since that time, Firefox OS has also been localized into Fulah, making it the first African language to have fully localized the new OS.

Mi estas lingvisto, ttt-programisto el Senegalo. Mi ankaŭ estas iama reprezentanto de Mozila [///Rep] kaj membro de ANLOC (Afrika Reto por Internaciigo). Kiel longdaŭra gvidanto de la Mozila-a kaj internaciiga teamo por la fulana lingvo, SUMO kaj KB L10n-kontribuanto, mi kreis plejmulton de la fulanlingva Interreto kaj IT-terminaro ekde nulo. Mi estis ano de la teamo en Mobile World Congress (MWC) 2015, raportante la eventon en sociaj amaskomunikiloj.

[L10n estas numeronimo, nombrobazita vorto]

Mi studis aplikan lingvistikon, tradukadon [eo] kaj komputilasistan lingvolernadon [angle: CALL] ĉe Moray House College en Edinburgo, Skotlando [eo]. Mi sentas, ke mi estas vera “indiĝena komputilmaniulo”, kiu pasie emas disponigi teknikaron en mia propra lingvo, la fulana (ff).

Mi partoprenis en tradukado kaj asimilado [eo] de la fulana lingvo, kaj ankaŭ promocias la lingvon en Interreto (www.pulaagu.com kaj www.blog-pulaagu.com). En 2009, mi gvidis fulananajn teamojn en la 100 African Language Locales initiative.

Mi ankaŭ kreis la plejmulton de la fulana terminaro por ICT, precipe Firefox-terminaron. Mi sentas, ke mia plej granda atingo ankoraŭ estas la asimilado [eo] de Firefox en la fulana, kiu estis publikigita en junio 2012. Ekde tiu tempo, Firefox OS estis lokalizita en la fulana, do iĝis la unuan afrikan lingvon, kiu ekzistas komplete en la malfermitkoda operaciumo [eo] Firefox OS.

RV: Kio estas la aktuala situacio de via lingvo rete kaj eksterrete?

Fulah (ff) is spoken natively by around 46 million in 20 countries from Senegal to Sudan (native speakers and lingua-franca). Language code is “ff-SN” for Senegal (Name of language in Fulah: Pulaar) I have been contributing to open source for 9 years now and I am the Fulah team lead for Firefox localization and other open source projects. We have translated Facebook recently (launched in 2016).

The status of the language is somehow awkward. Fulah is marginalized in many countries with a strong second most spoken, sometimes even the most spoken, Many states have a hidden agenda to favour one language and are doing everything to stop Fulah from being used in the media and education.

While it has been chosen by the Academy of African languages as a “cross-border vehicular” language, it is nonetheless not a majority language in all those countries, except maybe Guinea where it is still quite marginalized.

In spite of and because of that, we have developed a strong commitment to develop the language by active militancy and motivation. The result is a much more codified language and a lot of work done in the spread of writing and publishing books.

As far as on-line presence is concerned, Fulah has been on the web since 1994 with the very first web site I created as part of the Pulaar Project. At that time I was hosted by Compuserve, one of the ISP's of that period. Later, that project became “pulaagu.com“, which is still active and visited by thousands from 37 countries!

We have translated so many software into Fulah. Among those: Firefox (2012 all platforms), Abiword, VLC media player, VIrtaal (a CAT tool), Pootle (Web-based Translation Server), Facebook (launched in 2016).

Facebook is no doubt the platform that has given Fulah the most decisive boost as far as writing is concerned. There are hundreds of groups where people spend a lot of time discussing in Fulah, and that helped a lot to learn to write the language correctly instead of using French or English!

With the help of keyboards we developed for PC and Android, people find it more convenient to write and discuss on-line using a dedicated keyboard. We still lack a keyboard for ISO as I personally don't own a MAC computer, which is necessary to develop for the Apple platform.

Generally speaking, Internet has helped Fulah achieve thing that would have been difficult otherwise, given the efforts to keep the language back in many countries. Now apart from the website, there are many on-line radios and TV and many dedicated Youtube channels since local TVs usually don't have a single program in Fulah or national TVs having a ridiculous 10 minutes a day/week or even sometimes less!

La fulana (ff) estas parolata denaske de ĉirkaŭ 46 milionoj en 20 landoj de Senegalo [eo] ĝis Sudano [eo], de denaskaj parolantoj kaj kiel lingvafrankao [eo]. La lingvo-kodo estas “ff-SN” por Senegalo (nomo de la lingvo en la fulana estas: Pulaar). Mi kontribuis al malfermkoda programaro dum 9 jaroj nun kaj mi estas la fulana teamgvidanto por la loka lingva asimilado de Firefox [eo] kaj aliaj malfermkodaj projektoj. Ni ĵus tradukis Fejsbukon en la fulanan (lanĉita en 2016).

La statuso de la lingvo estas iel embarasa. La fulana estas forpuŝata en multaj landoj, kvankam ĝi estas la dua plej parolata lingvo, ksj foje eĉ estas la unua. Multaj ŝtatoj havas kaŝitan agendon por favori iun lingvon kaj faras ĉion por malebligi, ke la fulana estus uzata en amaskomunikiloj kaj en edukado.

Kvankam ĝi estis elektita de la Akademio de Afrikaj Lingvoj [eo] kiel “translime komunika lingvo”, ĝi tamen ne estas dominanta lingvo en ĉiuj tiuj landoj, krom eble en Gvineo [eo], kie ĝi ankaŭ estas ankoraŭ tre marĝenigita, forŝovata.

Malgraŭ kaj pro tio, ni forte engaĝiĝis je disvolvigo de la lingvo per aktiva lukto kaj motivado. La rezulto estas multe pli normigita lingvo kaj multe da laboro estas farata por la disvastigo de verkado kaj eldonado de libroj.

Rilate al Interreto, la unuan retpaĝon en la fulana, mi mem kreis kaj enretigis en 1994 kadre de la Projekto Pulaar. Tiutempe ĝi estis gastigita de Compuserve, unu el la provizantoj de retkonekto [eo] en tiu periodo. Poste, tiu projekto fariĝis “pulaagu.com”, kiu ankoraŭ estas aktiva kaj vizitata de miloj da retumantoj el 37 landoj!

Ni tradukis tiom da programoj en la fulanan, inter ili: Firefox (2012: ĉiuj platformoj), Abiword, VLC-media player, VIrtaal (CAT-Unix programara sistemo), Pootle (ttt-bazita tradukada servilo), Facebook (lanĉita en 2016).
Facebook estas sendube la platformo kiu donis al fulana la plej decidan akcelon rilate al la skriba uzado. Estas centoj da grupoj, kie homoj pasigas multe da tempo diskutante en la fulana kaj tio multe helpis lerni skribi la lingvon korekte anstataŭ uzi la francan aŭ la anglan!

Kun la helpo de klavaroj, kiujn ni kreis por persona komputilo [eo] kaj Android [eo], homoj trovas ĝin pli konvena skribi kaj diskuti rete per speciala klavaro. Al ni ankoraŭ mankas klavaro por iOS ĉar mi persone ne posedas MAC-komputilon [eo], kiu estas necesa por labori kun la platformo de Apple [eo].

Parolante ĝenerale, Interreto helpis al la fulana atingi aferojn, kiuj estus malfacile atingeblaj alimaniere, pro la klopodoj malhelpi la lingvon en multaj landoj. Nun krom la retejo, funkcias multaj retaj radio- kaj televidostacioj kaj multaj jutubaj kanaloj, ĉar lokaj televidostacioj kutime havas eĉ ne unu programon en la fulana, kaj naciaj televidostacioj elsendas nur ridindajn 10 minutojn tage aŭ semajne aŭ eĉ kelkfoje malpli!

RV: Al kiuj temoj vi intencas altiri la atenton dum la semajno, kiam vi administros la tviter-konton de @DigiAfricanLang?

First of all, I would like to address three target audiences: the international community, the governments that are doing everything to impose only one (other) language, and the Fulah speakers themselves. Accordingly, I will be focusing on achievements of the language, thanks to the Fulah community, also to show that much remains to be done. Then I would like to draw attention on the “linguistic oppression” that the language is being victim as part of the cynical agenda to wipe the language out of sight in many countries. Finally I will be urging governments to respect international agreements that protect linguistic heritage and remind them their responsibilities in giving the language its full rights, including the right to be used as an educational and administrative medium.

Unue, mi ŝatus trakti tri celspektantarojn: la internacian komunumon, la registarojn, kiuj faras ĉion por trudi nur unu (alian) lingvon, kaj la fulanaparolantojn mem. Sekve, mi enfokusigos la atingojn de la lingvo, danke al la fulanana komunumo, ankaŭ por montri, ke multo restas farenda. Sekve mi ŝatus atentigi pri la “lingva subpremo”, pri la fakto ke la lingvo estas viktimo kiel parto de la cinika tagordo celanta la forigon de la lingvo ekster la vido en multaj landoj. Fine mi instigos registarojn respekti internaciajn interkonsentojn, kiuj protektas lingvan heredaĵon kaj igos ilin memori sian respondecon doni al la lingvo ties plenajn rajtojn, inkluzive la rajton esti uzata kiel eduka kaj administra rimedo.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? RV: Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

We as a community and personally, would not have given so much to the language if governments did their job by treating the languages equally and not trying to push Fulah out! The motivation is rather an instinct of survival because the language would virtually disappear if we did not develop our aon strategy to codify, write and teach it with no official help whatsoever!

My dream is to reach a decent literacy rate that would make the language impossible to ignore. But our short term objectives include to have Android translated into Fulah, as our community is a “connected” people who use the smartphone daily and communicate thought apps. We are also looking for assistance to gather data for voice technology and terminology and dictionaries.

My ultimate dream is that everyone learn languages from their neighbours instead of trying to make them disappear!

Ni kiel komunumo kaj persone, ne tiom dediĉus nin al la lingvo, se registaroj plenumintus sian taskon traktante la lingvojn egale kaj ne provante elpuŝi la fulanan! La motivado estas pli ĝuste instinkto de supervivo, ĉar la lingvo preskaŭ malaperus se ni ne disvolvis nian strategion por normigi, skribi kaj instrui ĝin sen iu ajn oficiala helpo!

Mia revo estas atingi bonan legoscion, kiu malebligos ignori la lingvon. Sed niaj baldaŭaj celoj inkluzivas havi tradukon de Android en la fulana, ĉar nia komunumo estas “konektita” popolo, kiu uzas la saĝtelefonon ĉiutage uzante apletojn por komuniki. Ni ankaŭ serĉas helpon por kolekti donitaĵojn por voĉa teknologio [parolrekono], terminaroj kaj vortaroj.

Mia fina revo estas, ke ĉiuj lernos lingvojn de siaj najbaroj anstataŭ provi malaperigi ilin!

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.