Renkonto kun Bonface Witaba, gastiganto de la tviterkonto @DigiAfricanLang en la semajno de la 10-a ĝis la 16-a de julio 2019

Foto kun permeso de Bonface Witaba.

[La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom [en] = en la angla]

En 2019, kiel parto de socia amaskomunikila kampanjo por celebri lingvan diversecon en Interreto [eo], aktivistoj kaj antaŭenigantoj de afrikaj lingvoj [eo] laŭvice administras la tviterkonton de nia projekto  @DigiAfricanLang (pri cifereca afrika lingvoaktivismo) por kunhavigi siajn spertojn pri revigligo [eo] kaj antaŭenigo de afrikaj lingvoj. Tiu ĉi profilpaĝo temas pri Bonface Witaba (@bswitaba) kaj pri tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices (RV): Bonvolu diri ion pri vi mem.

I am a writer, local content developer and advocate, trainer, researcher, and consultant in Internet Governance and policy matters.

I am the pioneer of ICANNWiki Swahili, an encyclopedic website whose mission is to develop, translate, and localize 10,000 Internet Governance articles and glossary into Swahili for the 150 million Swahili speakers by 2020.

Additionally, I run a Youth Internet governance capacity building initiative aimed at mentoring students, academics, as well as individuals working in the private sector and; or government, through professional courses on the topic of Internet Governance, in efforts to help them understand its ecosystem

Mi estas verkisto, disvolvisto de lokaj enhavoj kaj advokato, trejnisto, esploristo kaj konsilisto pri interreta mastrumado [en] kaj politikaj aferoj.

Mi estas la pioniro de ICANNWiki Swahili [en], enciklopedia retejo kies misio estas disvolvi, traduki kaj adapti al svahila kunteksto glosaron kaj 10 000 artikolojn pri interreta mastrumado por la 150 milionoj da svahilaj parolantoj antaŭ 2020.

Plie, mi prizorgas iniciaton pri junulara mastrumado de helpo al sinhelpo destinita por konsili studentojn, akademianojn kaj ankaŭ individuojn kiuj laboras en la privata kaj/aŭ publika sektoroj, pere de profesiaj kursoj pri la interreta mastrumado, kaj klopodoj por helpi ilin kompreni ĝian ekosistemon.

RV: Kia estas la aktuala situacio de via lingvo rete kaj eksterrete?

According to Google statistics, Swahili content online is merely 0.08% as compared to English and other languages. With the world looking at connecting the next 1 billion internet users, it is believed that 17 million of them will come online using primarily their local language to access the Internet. The lack of sufficient local language content is thus likely to have adverse effects with regards to digital inclusion of these millions.

Laŭ Google-statistikoj, reta svahila enhavo reprezentas nur 0.08% kompare al la angla kaj aliaj lingvoj. Kun la mondo serĉanta konekti la plian miliardon da Interreto-uzantoj, oni opinias ke 17 milionoj el ili eniros Interreton uzante ĉefe sian lokan lingvon. La manko de sufiĉa enhavo en lokaj lingvoj verŝajne havos negativajn efikojn rilate al la cifereca inkluzivigo de ĉi tiuj milionoj.

RV: Al kiuj temoj vi intencas altiri la atenton de la legantaro dum la semajno, kiam vi administros la tviter-konton de @DigiAfricanLang?

I’ll focus on Internet Governance/Policy, and Sustainable Development.

Mi koncentriĝos je interreta mastrumado/politiko kaj daŭrigebla disvolviĝo.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo?
Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

My hope is that with time, we will have sizeable Swahili content online and put the language at par with other global languages, and perhaps eventually have the United Nations adopt Swahili as a UN official language.

Over the years, I have ardently taken part in translating Facebook into Swahili. It is now possible to access Facebook entirely in Swahili.

The fact that language is considered as a key to bringing people online, I am inspired more than ever to advocate for localization of online content, in efforts to remove the aspect of imbalance of local languages and content on the Internet.

Mi esperas ke ni havos post iom da tempo konsiderindan svahilan retan enhavon kiu egalrangos al aliaj tutmondaj lingvoj, kaj ke eventuale la Unuiĝintaj Nacioj adoptos la svahilan kiel oficialan lingvon de UN.

Tra la jaroj, mi fervore partoprenis en tradukado de Facebook en la svahilan. Nun eblas aliri Facebook tute en la svahila.

La fakto ke lingvo estas konsiderata ŝlosila elemento por ke homoj partorpenu en Interreto, inspiras min pli ol iam ajn antaŭe por rekomendi lokan retan enhavon, klopodante tiel forigi la aspekton de malekvilibro inter lokaj lingvoj kaj ties enhavoj en Interreto.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.