Renkonto kun Bonface Witaba, gastiganto de la tviterkonto @DigiAfricanLang en la semajno de la 10-a ĝis la 16-a de julio 2019
Bonface Witaba pri perspektivoj por la svahila lingvo en Interreto.
Rising Voices Ahmad N.@DigiAfricanLang
[La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom [en] = en la angla]
En 2019, kiel parto de socia amaskomunikila kampanjo por celebri lingvan diversecon en Interreto [eo], aktivistoj kaj antaŭenigantoj de afrikaj lingvoj [eo] laŭvice administras la tviterkonton de nia projekto @DigiAfricanLang (pri cifereca afrika lingvoaktivismo) por kunhavigi siajn spertojn pri revigligo [eo] kaj antaŭenigo de afrikaj lingvoj. Tiu ĉi profilpaĝo temas pri Bonface Witaba (@bswitaba) kaj pri tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.
Rising Voices (RV): Bonvolu diri ion pri vi mem.
Mi estas verkisto, disvolvisto de lokaj enhavoj kaj advokato, trejnisto, esploristo kaj konsilisto pri interreta mastrumado [en] kaj politikaj aferoj.
Mi estas la pioniro de ICANNWiki Swahili [en], enciklopedia retejo kies misio estas disvolvi, traduki kaj adapti al svahila kunteksto glosaron kaj 10 000 artikolojn pri interreta mastrumado por la 150 milionoj da svahilaj parolantoj antaŭ 2020.
Plie, mi prizorgas iniciaton pri junulara mastrumado de helpo al sinhelpo destinita por konsili studentojn, akademianojn kaj ankaŭ individuojn kiuj laboras en la privata kaj/aŭ publika sektoroj, pere de profesiaj kursoj pri la interreta mastrumado, kaj klopodoj por helpi ilin kompreni ĝian ekosistemon.
RV: Kia estas la aktuala situacio de via lingvo rete kaj eksterrete?
Laŭ Google-statistikoj, reta svahila enhavo reprezentas nur 0.08% kompare al la angla kaj aliaj lingvoj. Kun la mondo serĉanta konekti la plian miliardon da Interreto-uzantoj, oni opinias ke 17 milionoj el ili eniros Interreton uzante ĉefe sian lokan lingvon. La manko de sufiĉa enhavo en lokaj lingvoj verŝajne havos negativajn efikojn rilate al la cifereca inkluzivigo de ĉi tiuj milionoj.
RV: Al kiuj temoj vi intencas altiri la atenton de la legantaro dum la semajno, kiam vi administros la tviter-konton de @DigiAfricanLang?
Mi koncentriĝos je interreta mastrumado/politiko kaj daŭrigebla disvolviĝo.
RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo?
Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?
Mi esperas ke ni havos post iom da tempo konsiderindan svahilan retan enhavon kiu egalrangos al aliaj tutmondaj lingvoj, kaj ke eventuale la Unuiĝintaj Nacioj adoptos la svahilan kiel oficialan lingvon de UN.
Tra la jaroj, mi fervore partoprenis en tradukado de Facebook en la svahilan. Nun eblas aliri Facebook tute en la svahila.
La fakto ke lingvo estas konsiderata ŝlosila elemento por ke homoj partorpenu en Interreto, inspiras min pli ol iam ajn antaŭe por rekomendi lokan retan enhavon, klopodante tiel forigi la aspekton de malekvilibro inter lokaj lingvoj kaj ties enhavoj en Interreto.