La filmo “La viro kiu riparas la virinojn. La kolero de Hipokrato» malpermesita en Demokratia Respubliko Kongo

Capture d'écran du documentaire "L'homme qui réparait les femmes"

La filmo La viro kiu riparas la virinojn. La kolero de Hipokrato kiun faris la belga ĵurnalistino Colette Braeckman [fr] kaj ŝia samlandano kaj filmisto Thierry Michel [fr], realigita surbaze de la laboro de [la konga ginekologo] d-ro Denis Mukwege, estis montrita en marto 2015 en Hago [Den Haag, NL], en la tiea Internacia Puna Kortumo, sed ankaŭ en Bruselo, Parizo kaj Montrealo. Sed, en la denaska lando de Mukwege, Demokratia Respubliko de Kongo, la demonstrado estis komence malpermesita en la tuta lando, inkluzive de la Franca Instituto de Kinŝaso [fr] , kie ĝi estis planita por la 8-a kaj la 9-a de septembro 2015.

[Tamen la 19-an de oktobro 2015, post la akiro de “traduko pli kongrua kun la atestoj” de iuj viktimoj. la registaro ja permesis montri ĝin en la centro Valonio-Bruselo en Kinŝaso [fr] kaj unu tagon antaŭe en la franca kultura instituto en Kinŝaso estis ankaŭ montrita la dokumenta filmo “Congo, un médecin pour sauver les femmes [fr] (Kongo, kuracisto por savi virinojn) de la franca-senegala reĝisorino Angèle Diabang el la jaro 2014].

La filmo troviĝis en Youtube (sed ne plu estas havebla en la platformo pro aŭtororajtaj kialoj) kaj estis tie elŝutita kaj spektita 13 000 fojojn en unu semajno.

En afiŝo publikigita en la retejo Lubumbashi Infos titolita DRK: La milito de bildoj kaj la filmo “La homo, kiu riparas la virinojn”, Didier Mukaleng-Makal Kanteng, ĵurnalisto kaj blogisto el Lubumbashi en Demokratia Respubliko Kongo, oni prezentas sintezon kaj klarigas la kontestitan parton:

Dr Mukwege accueilli par des applaudissements, à son entrée dans une grande salle, passe à la tribune. « Témoin des atrocités commises contre les femmes et sur les femmes, depuis 15 ans », il prononce ces paroles :

« Dans les zones en conflits, poursuit-il, les batailles se passent sur les corps des femmes. Les viols se commettent avec extrême brutalité. Une véritable arme de guerre, si pas même, une stratégie de guerre mais qui est beau marché. Mais redoutablement efficace. »

  • A partir de « une véritable arme de guerre… », dans ce discours, le film montre en panoramique, un paysage de désolation, presqu’enflammé. Une image presqu’apocalyptique. Apparaissent alors une camionnette de l’armée congolaise ; des militaires bien armés, en alerte.
  • Dans le même discours, à partir de de la séquence « arme redoutablement efficace », est lancé un mortier. Des civils en fuite apparaissent en dessous de la trajectoire des tirs, et s’entend cette voix d’un « commandant ? » : « un peu en bas », comme pour atteindre ces civils. Enfin apparaît une colonne des déplacés de guerre… puis, retour au discours du médecin.

Sur base de ces images (bien sûr limitées mais pourtant mises en exergue!), les violences sexuelles semblent liées à l’armée.

D-ro Mukwege akceptita per aplaŭdoj, je lia eniro en grandan ĉambron, kondukanta lin al la forumo.
«Atestanto pri la teruraĵoj faritaj kontraŭ virinoj kaj sur virinoj, dum 15 jaroj» li eldiras jenajn vortojn :

«En areoj de konfliktoj, li diris, la bataloj okazas sur la korpoj de virinoj. La seksperfortoj okazas kun ekstrema brutaleco. Vera milita armilo, se ne eĉ strategia milito, sed kiu estas bela merkato. Tamen timige efika».

* Ekde «efektiva armilo de milito…», en ĉi tiu parolado, la filmo montras panorame pejzaĝon en dezerteco, kvazaŭ bruligitan. Bildo preskaŭ apokalipsa». Aperas tiam kamiono de la konga armeo; bone armitaj militistoj, kiuj vigle kondutas.

* En la sama parolado, ekde la sekvenco «timige efika armilo» estas lanĉita bombopafilo. Fuĝantaj civiluloj aperas sub la trajektorio de pafoj, dum aŭdeblas  voĉo de «komandanto»: «Iom malsupren» kun la celo ataki tiujn civilulojn. Fine aperas kolono de delokitaj personoj … poste, reen al la parolado de la kuracisto.

Bazita sur tiuj bildoj (kompreneble limigitaj, sed tamen kun emfazo), La seksperfortoj ŝajnas esti ligitaj al la militistaro.

Laŭ deklaro de la ministro pri komunikado kaj proparolanto de la registaro, sinjoro Lambert Mende, la konga registaro pravigis tiun malpermeson, akuzante la reĝisoron pri malbonaj tradukoj [fr] en la filmo [kaj tiel perfidinte kelkajn komentojn en la svahila kaj maŝia [en] lingvoj] kun la evidenta deziro malutili kaj malpurigi la imagon de la konga armeo.

La asocio Scam.fr, kies celo estas agnoski la statuson de reĝisoroj de dokumentaj filmoj kaj akiri la protekton kaj agnoskon de iliaj rajtoj ĉe ĉiu dissendo de ties verkoj, arigas [fr] pli ol 37 000 ĵurnalistojn kaj aŭtorojn de dokumentaj filmoj. Tiu asocio bedaŭras la malpermeson de elsendo de la filmo en Demokratia Respubliko Kongo kaj klarigas kial tiu cenzuro estas malutila [fr]:

La vague mondiale de réactions politiques et professionnelles s'alarmant de cette interdiction devrait suffire à faire comprendre au Gouvernement congolais qu'il est essentiel pour sa crédibilité  interne et externe qu'il accepte que se réalise un travail nécessaire de mémoire pour rétablir l'honneur des femmes concernées et plus encore pour protéger toutes les femmes de nouvelles exactions.

La tutmonda ondo de politikaj kaj profesiaj reagoj alarmitaj pro tiu malpermeso, devus sufiĉi por klarigi al la konga registaro ke ĝi estas esenca por ĝia kredindeco interna kaj ekstera ke ĝi akceptu ke necesas memoriga laboro por restarigi la honoron de la koncernitaj virinoj kaj ankoraŭ pli por protekti ĉiujn virinojn kontraŭ pliaj misuzoj.

Pluraj fontoj disponas pri dokumentoj laŭ kiuj membroj de lokaj kaj eksterlandaj ribelaj grupoj, samkiel registaraj trupoj faras tiujn abomenindajn krimojn. Eksa prezidanto Laurent-Désiré Kabila [reginta ĝis la 18-a de januaro 2001], patro de prezidanto Joseph Kabila Kabange [de la 26-a de januaro 2001 ĝis la 25-a de januaro 2019], veninte al potenco kiel gerilano kaj reginte ĉirkaŭ 4 jarojn, estas tre kritike prezentata en tiu ĉi rakonto. Sendepende ĉu oni atribuas tiujn abomenaĵojn al la ribeluloj aŭ al la regulaj trupoj, la eksa prezidanto  komandis laŭvice la du kategoriojn de armitaj viroj akuzitaj pri seksperfortadoj.

Oni do povas kompreni, ke la konga registaro estas embarasita pro la rimarkinda filmolaboro kaj la denuncoj de d-ro Denis Mukwege, apogita de la internacia civila socio. La 30-an de majo, do longe antaŭ la malpermeso de tiu filmo,
journeefemmeafricaine.com skribis:

De nombreuses personnes se mobilisent depuis quinze années, dénoncent, se mobilisent, hélas, pour bien peu de résultats. Est-ce une raison pour abandonner ? Certainement pas, bien au contraire. Nous gardons à l’esprit l’exemple d‘Aoua Keita initiatrice de la Journée Internationale de la Femme Africaine et fort de cette femme inspirante que nous nous disant que nous ne pouvons pas ne pas faire quelque chose, aussi infime que cela semble face au traitement inhumain que subissent les femmes dans les zones de combats en République démocratique du Congo.

Nous nous pensions impuissantes parce que nous ne pouvions nous impliquer sur le terrain, mais c’est faux, chaque geste compte dans de tels cas. Et il faut pouvoir faire à sa mesure, là ou l’on se trouve avec les moyens dont on dispose…

Multnombraj personoj preparis grandan mobilizon depost 15 jaroj, denuncante, manifestaciante — ho ve! — sed malmultegaj rezultoj. Ĉu tio estas kialo por rezigni? Certe ne, tute male. Ni memoru la ekzemplon de Aoua Keita [fr], iniciatinto de la Internacia Tago de la Afrika Virino kiu estas inspiriga virino, fortiganta nin, kiam ŝi diris ke ni ne povas rezigni fari ion, kiom ajn malgranda tio eble aspektas en la lumo de la malhumana traktado de virinoj en la militaj zonoj de la Demokratia Respubliko Kongo.

Ni sentis nin senpovaj ĉar ni ne povis enmiksiĝi surloke mem, sed tio estas erara, ĉar ĉiu ago gravas en tiaj kazoj. Necesas laboro laŭ ĉies fortoj farita, tie kie ni estas, per la rimedoj kiujn ni disponas.

Petskribo, lanĉita de Me Hamuli Rety, iama prezidanto de la Asocio de advokatoj de la Internacia Puna Kortumo por Ruando, kaj subskribita de pli ol 50 000 personoj [fr], memorigas, ke:

L’UNICEF a ainsi rapporté avoir pris en charge 38 000 cas de violences faites aux femmes pour la seule année 2007. La FIDH (Fédération Internationale des ligues des Droits de l’Homme) parle de 3 300 cas en 2012 pour la seule province orientale, soit environ dix cas par jour. L’ONU, quant à elle, affirme qu’en moyenne 48 femmes sont ainsi violées toutes les heures en République Démocratique du Congo. Les constats sont là mais les solutions restent désastreuses : aucune de ces autorités n’a pris de mesures efficaces pour faire cesser ces crimes.

UNICEF raportis ke ĝi okupiĝis pri 38 000 kazoj de perfortoj faritaj kontraŭ virinoj nur en la jaro 2007. FIDH (Internacia Federacio de Ligoj por Homaj Rajtoj) parolas pri 3 300 kazoj en 2012 nur en la orienta provinco, alivorte temas pri dek kazoj ĉiutage. La Unuiĝintaj Nacioj, siaflanke, diras ke, ĉiuhore averaĝe 48 virinoj estas seksperfortitaj en Demokratia Respubliko de Kongo. La konstataĵoj estas tie, sed la solvoj restas teruraj: neniu el tiuj aŭtoritatoj iel efike agis por haltigi tiujn krimojn.

Tamen ĉi tiuj ciferoj pri la nombro de virinoj seksperfortitaj devas esti interpretitaj singarde, ĉar ili povus fakte esti multe pli altaj. La retejo wikistrike.com citas studon [fr] publikigitan en la American Journal of Public Health (Usona Ĵurnalo pri Publika Sano) laŭ kiu pli ol 400 000 virinoj kaj junaj knabinoj inter 15 kaj 49 jaroj estis seksperfortitaj en unu jaro (inter 2006 kaj 2007). Tio estas 26-oble pli ol la ciferoj publikigitaj de Unuiĝintaj Nacioj pri la sama periodo.

Pro sia humana agado celante redoni la honoron al virinoj kaj infanoj seksperfortitaj, d-ro Denis Mukwege ricevis dudek naciajn kaj internaciajn premiojn inkluzive de la premio pri homaj rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj, la Saĥarov-premio [eo] por la libereco de pensado, atribuita de la Eŭropa Parlamento [eo], la premio de la Fondumo Clinton, la premio Olof Palme [eo], la Inamori-premio por etiko 2014 [en] (Japanio-Usono), la premio Primo Levi [it] (Italio), la premio Solidaris [en] de la hospitalo Sankta Petro en Bruselo (Belgio) kaj la medalo de la Koninklijke Academie voor Overzeese Wetenschappen [nl], kiu estas la Reĝa Akademio de Transmaraj Sciencoj, de Nederlando.

[Necesas aldoni ke li ricevis en 2018 la Nobel-premion pri Paco, kio estis la unua internacia distingo por kongano].

Sed en lia hejmlando, la registaro daŭre ignoradas lin, kaj kelkaj teroristaj grupoj lin minacis. En D.R. Kongo d-ro Mukwege nur moviĝas sub eskorto de UN-soldatoj por protekti lin.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.