Ni prezentas Vicente Canché Móo, gastiganton de la tviterkonto @ActLenguas en la semajno de la 15-a ĝis la 21-a de julio

Foto kun permeso de Vicente Canché Móo

En 2019, ni invitas diversajn gastigantojn administri la tviterkonton @ActLenguas (Lingva Aktivismo) kaj kundividi spertojn pri revigligo kaj antaŭenigo de siaj gepatraj lingvoj. En tiu ĉi artikolo, eksciu pli pri Vicente Canché Móo kaj pri tio, kion li intencas pridiskuti kiam li administros la konton.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti iom pri vi mem.

Hola, mi nombre es Vicente Canché Móo, soy de Halachó, Yucatán, México. Actualmente soy director en una escuela primaria. Tengo apenas 44 años jajaja y me encanta mi lengua. Soy Promotor Cultural independiente, me gusta escribir en mi lengua materna que es la lengua maya de Yucatán, hasta ahora tengo 4 libros de cuentos publicados y desde el 2004 inicié con una empresa virtual que denominé Multimedia Cultural con el slogan “La tecnología al Servicio de la Cultura” pues mi idea era utilizar los TIC para la enseñanza de la lengua maya, de hecho soy el creador del primer curso Interactivo de lengua maya en Yucatán, ignoro si lo soy en México.

Saluton, mia nomo estas Vicente Canché Móo, mi devenas de Halachó, Yucatán, Meksiko. Nuntempe mi estas direktoro de elementa lernejo. Mi havas apenaŭ 44 jarojn kaj amas mian lingvon. Mi estas Promotor Cultural independiente [sendependa kultura promociisto], kaj ŝatas verki en mia gepatra lingvo, la majaa lingvo de Jukatanio. Ĝis nun mi publikigis 4 librojn kun rakontoj kaj ekde 2004 mi lanĉis enretan entreprenon kiun mi nomis Multimedia Cultural kun la slogano “La tecnología al Servicio de la Cultura” [la teknologio serve al la kulturo], ĉar mia ideo estis uzi la TIC [Teĥnikaro pri Informado kaj Komunikado] por instrui la majaan lingvon. Fakte, mi estas la kreinto de la unua interaga kurso de la majaa lingvo en Yucatán, mi ne scias ĉu ankaŭ en la tuta Meksiko.

RV: Kio estas la aktuala situacio de via lingvo rete kaj eksterrete?

Actualmente hay mucho contenido en lengua maya en internet, en las redes sociales, sin embargo, también se ha dado la proliferación de mucho material que no está siendo revisado a conciencia y que, para la persona que busca información podría ser motivo de confusión o aprendizaje erróneo, debiera haber una forma de regular o dar validez a ciertos contenidos en lengua maya. Fuera de las redes, la lengua maya, si bien ha tenido un gran avance en cuanto a materia legislativa, no dejan de ser éstas, letra muerta. Hasta hace unos 4 años en el estado había más de 90 escuelas públicas donde se enseñaba la lengua maya; en la actualidad, quedan menos de la mitad debido a “falta de presupuesto”, sin embargo, estamos en el “año de la lengua maya”. Falta correlacionar lo escrito con la práctica.

Nuntempe estas multe da enhavoj en la majaa lingvo en Interreto kaj en la socia amaskomunikilaro. Tamen, ankaŭ okazis nekontrolita kresko de materialo, kiu ne estas ĝisfunde reviziita kaj kiu povus esti fonto de konfuzo aŭ erariga lernado por la persono kiu serĉas informojn pri la majaa lingvo. Devus ekzisti maniero reguligi aŭ validigi iujn enhavojn de tiu materialo. Kvankam la majaa lingvo multe progresis en la leĝdona kampo, ankaŭ eksterrete ĝi ne devas resti mortinta litero. Antaŭ ĉirkaŭ kvar jaroj ekzistis pli ol 90 publikaj lernejoj kie la majaa lingvo estis instruata; nuntempe el tiu nombro malpli ol duono restas pro “manko de buĝeto”, kvankam ni tamen sendube estas en la “jaro de la majaa lingvo”. Tio kio mankas estas korelacio inter la skriba vorto kaj la praktiko.

RV: Al kiuj temoj vi intencas altiri la atenton de la legantoj dum la semajno, kiam vi administros la tviterkonton @ActLenguas?

Pretendo dar a conocer trabajos realizados por colegas en el ámbito de la enseñanza de la lengua maya con el uso de tecnologías, videos, audios, así como frases breves en maya y que son de uso coloquial.

Mi intencas diskonigi laborojn faritajn de kolegoj en la kampo de la instruado de la majaa lingvo kun la uzado de teknologioj, videoj, sondosieroj, sed ankaŭ mallongajn frazojn en la majaa.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

Uffff Mi motivación principal es que no exista pretexto para aprender la lengua maya, que existan en cualquier soporte los recursos para aprenderla, difundirla, fortalecerla y ampliar la población mayahablante. Para mi lengua, mi cultura y pueblo, (al igual que para cualquier otra lengua minoritaria, amenazada o en riesgo, no deseo mejores oportunidades, deseo las mismas que tiene cualquier otra lengua. Igualdad en espacios de comunicación, medios impresos en suficiente cantidad para una gran población, uso común en cualquier espacio de gobierno, atención en nuestra lengua materna, inclusión dentro del sistema educativo para su enseñanza en escuelas, principalmente en educación básica. En tanto esto sucede, comencemos con @ActLenguas

Uffff Mia ĉefa motivo estas, ke ne ekzistas preteksto por lerni la majaan lingvon, kvankam iamaniere estas rimedoj por lerni la lingvon, antaŭenigi ĝin, plifortigi ĝin kaj vastigi ĝian parolantaron. Por mia lingvo, mia kulturo kaj homoj (kiel por iu ajn alia malplimulta lingvo, minacata aŭ en riska situacio), mi ne volas pli bonajn eblecojn, sed la samajn ol havas iu ajn alia lingvo: egaleco en komunikadaj spacoj, presita amaskomunikilaro en sufiĉa kvanto por granda uzantaro, uzado de la lingvo en iu ajn kampo de la registaro, atento por nia gepatra lingvo, inkluzive en la eduka sistemo por instrui ĝin en lernejoj, ĉefe en elementaj lernejoj. Antaŭ ol tio okazos, ni komencu per @ActLenguas.

Reviziita de Herman D.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.