Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Lernu pli pri LINGUA Traduko  »

Islama universitata fakulo deziras ligi Israelon kun Indondezio per la hebrea lingvo

La ekstera parto de la vortaro hebrea-indonezia, Bildo de Sapri Sale kun lia permeso

Rimarko : Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla lingvo.

Ĉu la hebrea lingvo povintus esti komuna fadeno ligante Israelon kaj Indonezion — lando kun la plej multnombra islamana loĝantaro en la mondo ? Tiel opinias islama fakulo.

Tiu islama fakulo klopodis estigi pli da komprenemon inter indonezianoj kaj israelanoj per la instruado de la hebrea lingvo al gelernantoj parolantaj la bahasan (aŭ ‘lingvon’ indonezian).

Indonezio ne havas diplomatiajn rilatojn kun Israelo. Fakte, la amaskomunikilaro en Indonezio prezentas negativan bildon pri Israelo pro la israela politiko vidalvide de [la regiono] Palestino. Survoje al Aŭstralio por lia historia ŝtata vizito, la israela ĉefministro Benjamin Netanyahu estis devigata eviti la indonezian aerspacon. Ĉu io tiom simpla kiel lingvo povas esti ŝlosilo trovi ion eble komunan ?

Global Voices parolis kun Sapri Sale por scii kial li intencis instrui la hebrean en Indonezio kaj scii pli pri kio instigis lin lerni la hebrean kiam li estis lernante la araban kaj pri la batalo, kiun li alfrontis dum la verkado kaj eldonado de la unua vortaro indonezia-hebrea.

Sapri Sale inter liaj studentoj en Ĵakarto. Foto de Sapri Sale kun permeso.

Global Voices (GV): Kiel kaj kial vi komencis unualoke studi la hebrean ?

Sapri Sale (SS) :  Mi ŝatus informi la tutan mondon pri tio, ke ne ĉiuj indonezianoj estas islamaj batalantoj. Nia lando estas plurfaceta. Laŭ mia vidpunkto, tute simila al la araba kulturo estas la hebrea kulturo, sed se en la indonezia kulturo kaj lingvo estas la araba lingvo, tiel same ankaŭ la hebrea havas la rajton ĉeesti en Indonezio.

En 1989 mi estis studento pri araba literaturo en la universitato Al Azhar en Kairo. Mi tre interesiĝas pri la geopolitiko pri la Mezoriento, sed mi konstatis ke Israelo estas negative prezentita en Egiptio. Tiuepoke, de deko da jaroj jam funkciis la pactraktatoj de Camp David inter Israelo kaj Egiptio. Tamen la amaskomunikilaro instigis antisemitismon ĉe la tuta loĝantaro. Mi rifuzis allasi malamo-sentojn kaj mi decidis esplori pri kio vere temis. Necesis al mi do lerni la hebrean lingvon por scii ĉion rilate al Israelo por eviti antaŭjuĝojn.

Paradokse, malgraŭ la diplomatiaj rilatoj inter Egiptio kaj Israelo, ne estis facile por mi akiri librojn en la hebrea. Vi komprenos ke mi restadis tie dum la tempo antaŭ la alveno de la Interreto. Mi eĉ ne sciis ĉu estis tie israela kulturcentro kaj estis timige informiĝi pri tio. Mi estas bonŝanculo trovinte kelkajn hebreajn librojn kaj komencis studi la lingvon aŭtodidakte.

Post kiam mi instruis min mem la hebrean dum kelkaj jaroj, mi vidis israelan centron en Kairo kaj nur tiam mi aliĝis tie al kurso en 1993. Iu egipto, nomita Amer, instruis la lingvon al mi. Estas kompreneble ke por aliaj homoj, mia alveno tie estis iom stranga kaj eĉ suspektinda por la israela komunumo en tiu centro. Mia vizaĝo similas al tiu de aziano kaj plie, mi estis studento en Al Azhar. Tie en Kairo studis 600 indonezianoj kaj nur mi interesiĝis pri la hebrea lingvo kaj kulturo.

Mi transloĝiĝis al Libano en 1996 por daŭrigi tie mian karieron. Bedaŭrinde, mi tiam estis devigata ĉesi la lernadon de la hebrea pro politikaj kialoj. En 1999, mi akiris postenon ĉe la konstanta reprezentejo en Novjorko. Tie mi povis revivigi mian interesiĝon pri la lernado de la hebrea kaj ekverki la indonezian-hebrean vortaron en 2006 post lernado de la hebrea dum pli ol 20 jaroj.

GV: Diru al ni ion pri la vortaro. Kiujn defiojn vi alfrontis por eldonigi tiun malfacilan laboron de vi faritan ?

SS Temas pri 450-paĝa dulingva vortaro de la moderna hebrea kaj de la indonezia kiu estas referenca verko por indonezianoj kiuj deziras lerni la hebrean kaj por hebreaj parolantoj, kiuj ŝatas lerni la indonezian. Estas la respondo al miaj alvokoj ligi Indonezion kun Israelo lingve kaj kulture.

Vi povas imagi ke la defioj estis multnombraj. La indonezia kaj la hebrea estas lingvoj tute malsamaj. Mi estis ofte bremsita per la serĉado de vortoj samsignifaj. Kaj tie ludis sian rolon mia kapableco pri la araba, ĉar estas iom da similecoj inter la araba kaj la hebrea. Mi devis turni min al la araba por traduki la hebrean en la indonezian.

Post kiam la verkado finiĝis en 2016, mi devis alfronti diversajn rifuzojn de grandaj eldonistoj. Famaj eldonistoj ne tro emas interesiĝi pri io rilate al Israelo. Ili diris ke mia vortaro ne tiom utilas, ne komerceblas kaj ne kongruas kun la politiko. Iutage mi renkontis iun sendependan eldoniston en Jogjakarto, kiu konsentis tamen eldoni ĝin, se mi financus proprapoŝe la printadon. Poste mi alfrontis alian obstaklon kiam mi volis akiri ISBN-numeron. Ĝenerale necesas unu monato por akiri la ISBN-numeron, sed por tiu de mia vortaro mi devis atendi tri monatojn.

GV: Israelo daŭre restas delikata temo. Ĉu vi travivis malfacilajn situaciojn kiel islama verkisto kaj instruisto de la hebrea ?

SS Mi fajfas pri primokoj kaj minacoj. Mia laboro rezultas el mia elekto, egoismemuloj primoke voknomis min «Sapri la Judo». Miaj familianoj evitas renkonti min kaj miaj kolegoj de Al Azhar forfuĝas de mi. Mia edzino kiu sekvis ĉiun version de la vortaro ekde la komenco, afable ripetis al mi ke mi entreprenas vanan laboron. Sed mi jam trafis la profundecon : 25 jarojn da lernado kaj utiligado de la hebrea —- jam tro malfruas por halti.

Iuj diras ke mi estas nur falsaĵisto kaj mia laboro estas falsaĵo. Al miaj kritikantoj mi simple respondas ke mia laboro ne estiĝas — laŭ iu hebrea dirmaniero — “nek per la forto nek per la povo, sed per la spirito”.

Mi diris al miaj familianoj ke eble mia laboro havos malcertajn sekvojn, sed nepras tamen ĝin finplenumi.

GV: Kion vi esperas se ni pretas lerni de vi la hebrean ?

SS : Ĉirkaŭ 70% de mia lernantaro estas kristanoj kaj 30% islamanoj. Multaj el miaj kristanaj lernantoj — el kiuj plimulto estas universitataj profesoroj — volas pli bone kompreni la Biblion. Mi esperas ke en la estonteco, plimultiĝos la nombro de lernantoj el la Pesantren (koranaj lernejoj).

La lernantoj el la koranaj lernejoj havas avantaĝon, ĉar ili jam regas la legadon de la araba kaj tial estas pli facile por ili lerni la hebrean. Miaj kursoj okazas en la ICRP aŭ la Indonesian Conference on Religion and Peace [en] tio estas la Indonezia Konferenco pri Religio kaj Paco, la sola asocio kiu akceptis gastigi mian kurson. Ĉiu kurso daŭras unu horon kaj duono. Mi jam disvolvis pedagogian metodon por miaj indoneziaj samlandanoj por ke ili povu legi la modernan hebrean post ĉeesto de ok kursoj; poste ili kapablos memstare lerni la lingvon.

GV: Ĉu estas projektoj por la estonteco ?

SS : Precipe pri verkado de libroj. Survojas la gramatiko de la moderna hebrea kaj jam eblas ĝin printigi. Mi ankaŭ projektas aperigi alian libron pri konversacio en la hebrea por indoneziaj parolantoj.

Eblas akiri la vortaron hebrean-indonezian per rekta mendo ĉe la aŭtoro.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.