Amdeklaro al la portugala lingvo, en ĉiuj ĝiaj variantoj

Tiu ĉi artikolo estas parto de nia speciala raporto Lingvoj kaj la Interreto (angle).
Ĉiuj ligiloj estas en Esperanto (ekzemple al Vikipedio), krom alia lingvomencio (ekzemple [pt] estas en la portugala).

La portugala lingvo, parolata de pli ol 200 milionoj da homoj ĉirkaŭ la mondo, ofte estas priskribata kiel la “patrujo” aŭ “hejmlando” de la portugal-parolanta mondo. La 21-an de februaro ni festis la Internacian Tagon de la denaska lingvo, kiun iniciatis Unesko en 1999. Omaĝe al la portugala lingvo en ĝia tuta lingva kaj kultura diverseco, ni invitas vin en tiu ĉi artikolo navigi tra konsideroj de portugal-parolantaj blogantoj, instigitaj de ilia legado de Milagrário Pessoal, la unua romano dediĉita al la portugala lingvo [pt]verkita en 2010 fare de la angola verkisto José Eduardo Agualusa.

La titolo de tiu artikolo estis prenita [pt] el la blogo Mértola, en kiu Carlos Viegas skribas ke Milagrário Pessoal estas:

Uma declaração de amor à língua portuguesa, na sua multiplicidade de falares (…) uma viagem pela história da nossa língua, pelos locais e culturas que alimentaram a sua enorme riqueza.

Amdeklaro al la portugala lingvo, en ĉiuj ĝiaj variantoj (…) vojaĝo tra la historio de nia lingvo, tra la lokoj kaj kulturoj kiuj provizas ĝin per granda riĉeco.
Foto: Lu Freitas no Flickr. CC BY-NC-SA 2.0

Foto: Manu Magalhães. CC BY-NC-SA 2.0

La portugala estas oficiala lingvo en ok landoj Angolo, Brazilo, Kaboverdo, Gvineo Bisaŭo, Mozambiko, Portugalio, Santomeo kaj Principeo kaj Orienta Timoro – en kvar kontinentoj – Afriko, Ameriko, Azio kaj Eŭropo. Tiel, la lingvo kovras vastan areon de la tersurfaco (7.2% de la planedo [pt]), ampleksante specialan vivodiversecon kiu estas reflektita en la diverseco de lingvovariantoj. Ĝi ankaŭ estas la kvina plej parolata lingvo Interrete [en], laŭ Interreta Monda Statistiko, kun proksimume 82.5 milionoj da retuzantoj. Mortinta  en junio 2010 [en]), José Saramago – la sola portugalparolanta gajninto de la Nobel-premio por literaturo – diris ke “ekzistas ne portugala lingvo, sed lingvoj en la portugala” [pt]. La verkisto Agualusa, en intervjuo [pt] al la blogo Porta-Livros, deklaris jenon:

O português é uma construção conjunta de toda a gente que fala português e isso é que faz dele uma língua tão interessante, com tanta elegância, elasticidade e plasticidade.

La portugala lingvo estas kombinaĵo de ĉiuj homoj kiuj parolas la portugalan kaj ĝuste tio igas ĝin tia interesa lingvo, kun tiom grandaj eleganteco, elasteco kaj plastikeco.

La romano – aŭ la “eseo pri la portugala lingvo kaŝvestita kiel romano”, kiel la ĵurnalisto Pedro Mexia priskribas ĝin en recenzo, nomata Política da língua [pt]  [Politiko de lingvo] – samtempe prezentas amrakonton kaj esploras la procezojn de konstruado de la portugala lingvo. Agualusa, ankaŭ en la antaŭe menciita intervjuo, konfesas “tre bedaŭri la malaperon de certaj belaj vortoj kiuj ne plu estas uzataj” kaj kundividas la “neceson kaj devon malhelpi la morton de tiuj vortoj”.

Poem by Fernando Pessoa: He who cannot fully perceive a word, can never fully perceive a soul. Photo: Lu Freitas on Flickr. CC BY-NC-SA 2.0

Poemo de Fernando Pessoa: “Tiu, kiu ne povas plene vidi vorton, neniam povas plene vidi animon”. Foto: Lu Freitas sur Flickr.CCM BW-NC-SA 2.0 

Rui Azeredo, en la blogo Porta-Livrosklarigas [pt] ke la “[am]rakonto funkcias sole kiel preteksto por la verkisto kiu volis omaĝi la portugalan lingvon”

através de uma busca, por parte das suas principais personagens, dos neologismos do português. E bem encaixados no meio da história (…) surgem os neologismos, como uma aula na qual nem se repara, mas onde tudo se aprende. De Portugal a Angola, passando pelo Brasil e outros, corremos os olhos por jogos de palavras (novas e velhas, dependendo por vezes da geografia) bem lançados por Agualusa.

tra la serĉado de portugalaj neologismoj pere de la ĉefaj roluloj de la romano.Kaj zorge enmetitaj en la mezo de la rakonto ( … ) ni trovas la neologismojn, kvazaŭ kiel en leciono dum kiu ni eĉ nenion rimarkas, sed en kiu ni lernas ĉion. De Portugalio al Angolo, tra Brazilo kaj aliaj landoj, niaj okuloj trakuras vortludojn (samtempe novajn kaj malnovajn, foje depende de la geografia situo) saĝe lanĉitajn fare de Agualusa.

En resumo [pt] de Milagrário Pessoal, Bruno Vieira Amaral, en la blogo Circo da Lama, opinias ke “vortoj havas potencon, vortoj estas potencoAmaral komentas eltiraĵojn de Milagrário Pessoal - en citaĵoj tiom imagemaj kiel reprezentaj por la landoj kiujn ili koncernas – en kiu la portugala lingvo funkcias kiel vehiklo por rezistemaj, subfosaj kaj naciismaj politikaj praktikoj:

Palavras também são poder, política no sentido mais lato. Podem significar insubmissão, como no caso do timorense que declamava sonetos de Camões. Podem significar afirmação nacionalista, como no caso das elites brasileiras que passaram a utilizar apelidos de origem tupi. Podem significar subversão, como o colonizado que pretende colonizar a língua do colonizador para assim o dominar.

Vortoj ankaŭ estas potenco, politiko en la plej vasta signifo. Ili povas reflekti malobeemon, kiel en la kazo de la Timorano kiu deklamis sonetojn de Camões. Ili povas reflekti naciismajn asertojn, kiel en la kazo de la brazilaj elitoj kiuj komencis uzi kromnomojn de tupia origino. Ili povas reflekti subfosadon, kiel la koloniintoj kiuj provas koloniadi la lingvon de la koloniistoj por domini lin.

José Leitão, en la blogo Inclusão e Cidadaniaapogas tiun vidpuntkon [pt]:

O romance contém pistas preciosas para uma política da língua, que merecem a atenção dos cientistas sociais, dos linguistas e dos responsáveis pela política da língua portuguesa.

La romano enhavas altvalorajn indicojn por lingvopolitiko, kiuj meritas atenton de sociaj sciencistoj, lingvistoj kaj tiuj respondecaj pri politiko rilata al la portugala lingvo.
Poem by Manuel Bandeira: Life did not come to me through newspapers nor through books/It came from the mouth of the people in the incorrect language of the people/Correct language of the people/Because it is the people who delight in speaking the Portuguese of Brazil/While in the meantime/What we are doing/Is mimic/The Portuguese syntax. Photo by Capitu on Flickr. CC BY-NC-SA 2.0.

Poemo de Manuel Bandeira: Vivo ne venis al mi tra gazetoj nek tra libroj/Ĝi venis per la buŝo de la popolo/En la malĝusta lingvo de la popolo/Korekta lingvo de la popolo/Ĉar ili frande parolas/La portugalan de Brazilo/Dum ni/Kion ni faras/Estas imitaĉi/La luzitanan sintakson. Foto de Capitu en Flickr. CCM BW-NC-SA 2.0.

La konsideroj de la legantoj de Milagrário Pessoal en la blogosfero iumomente ektraktas la temon de la kontestata ortografia reformo [en] de la portugala lingvo, kiu celas unuigi kaj konverĝigi la malsamajn literumadojn uzatajn en ĉiu portugal-parolanta lando. En intervjuo al la blogo Porta-Livros, Agualusa diras:

Nunca como agora houve tanto movimento de pessoas e ideias entre todos os países de língua portuguesa. (…) E isso faz com que a língua se aproxime.

Neniam antaŭe ekzistis tiomgrade cirkulado de homoj kaj ideoj inter portugal-parolantaj landoj. ( … ) Kaj tio signifas ke la lingvo pli kaj pli unueciĝas.

Pedro Teixeira Neves, de PNETLiteraturacitas [pt] teksteron el la libro kaj demandas:

«Escreve Moisés da Conceição que a língua portuguesa, sendo já africana na sua matriz, pelo demorado convívio pelo árabe, que muito a contaminou, necessita de enegrecer ainda mais, afeiçoando-se à geografia dos lugares onde estão os seus abundosos falantes. O nosso destino é o de nos engolirmos uns aos outros…» Resumindo, é pois, de algum modo, esta a temática-tese de fundo onde se inscreve a tinta ficcional deste romance. Crítica velada ao acordo ortográfico? Porque não entreler desse modo?…

“Moisés da Conceição skribas ke la portugala lingvo, afrika en ĝia deveno kiel rezulto de ĝia longdaŭra kunvivado kun la araba kiu influis ĝin multe, devas daŭre plu nigriĝi, alligante sin al geografio de lokoj kie estas ĝiaj abundaj parolantoj. Nia sorto estas reciproke engluti unu la alian… “. Resume, tio estas iamaniere la subkuŝanta tezo sur kiu la fikcia flanko de tiu romano ripozas. Ĉu kaŝita kritiko de la ortografia reformo? Kial ne interlinie legi tiumaniere? …

Proponante neniun respondon al lia demando, Teixeira Neves deklaras ke “lingvo estas trezoro” [pt] kaj finas:

Um tesouro guardado não numa arca estanque dos povos que dele fazem uso (portanto, que falam essa Língua, o português), antes um tesouro que na sua diversidade geográfica e crescimento contínuo mais se enriquece e inflaciona. Em suma: a identidade da língua é múltipla, e tal facto não representa senão um acrescento, jamais uma subtracção. A língua é elástica, corpo vivo que se alimenta do tempo e dos tempos. A língua é uma contínua viagem de navegação por mares a cada dia nunca antes vistos ou adentrados.

Trezoro tenita ne en senmova kesto de homoj kiuj uzas ĝin (tiuj kiuj parolas tiun lingvon, la portugalan), sed trezoro kiu en sia geografia diverseco kaj daŭra kresko iĝas pli riĉa kaj pli vasta. Mallonge: la lingvo havas multoblajn identecojn kaj tiu fakto reprezentas aldonan valoron, neniam perdon. Lingvo estas elasta, vivanta korpo kiu nutras sin per la tempo kaj la epokoj. Lingvo estas daŭra vojaĝo tra maroj neniam antaŭe viditaj aŭ velitaj.
"

Poemo de Antonio Risério: “Nia krudmaterialo estas la vorto. La vorto kiel sono, kiel senco, kiel praktiko, kiel pasvorto, kiel kultura indikilo, kiel kultura cemento, kiel historio, kiel objekto, kiel varia kaj ŝanĝiĝema ento.

Tiu ĉi artikolo estas parto de nia speciala raporto Lingvoj kaj la Interreto

Paula Góes kontribuis per ilustrado de tiu ĉi artikolo. Ĉiuj fotoj estis prenitaj de la Muzeo pri la portugala lingvo [en], en São Paulo, Brazilo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.