Kial la provinco de Bamijano montras la plej bonan de Afganio

Scenoj de la dombra [eo] festivalo en la Bamijana provinco de Afganio. Ĉiuj fotoj de Zaker Mandegar uzataj kun permeso

Ĉiuj ligiloj en ĉi tiu artikolo kondukas al artikoloj en la angla, escepte de vikipediaj artikoloj kiuj estas en Esperanto [eo].

La Bamijano-regiono [eo] en centra Afganio [eo] eble estas plej konata ekster la lando pro terura krimo farita kontraŭ kultura heredaĵo [eo] (budhoj el Bamijano) [eo], sed post 17 jaroj ekzistas malmultaj lokoj en Afganio kie oni faras pli por konservi kulturon ol en Bamijano.

En 2001, la talibanoj [eo] eksplodis gigantan ĉizitan Budhon [eo] en Bamijano, regiono konata pro siaj variaj arkeologiaĵoj, trembrilantaj lagoj, vivecaj panoramaj valoj kaj verdoplenaj paŝtejoj.

Se eblas doni respondon al tia giganta kultura perdo, do la kvintaga #DanboraFestivalo, kiu nun fariĝis regula en la regiono, ŝajnas taŭga.

Dum tiu ĉi jaro [NDR: la artikolo estis originale verkita en 2018], okazis la dua eldono de la festivalo je la 29-a de junio sub helkolora blua ĉielo, bonvenigante milojn da spektantoj el la tuta lando por festi la hipnotan tintaĵon de unu el la plej ŝatataj muzikinstrumentoj de la lando, nome la danburo [eo].

Plej aktualaj kolorplenaj bildoj de la Danbura festivalo en Bamijano. Bamijano estas la ĉefurbo de koloroj, historio, arto, kulturo, amo, muziko kaj egaleco en Afganio. Tial Budho loĝis en Bamijano dum jarcentoj. Kaj tio estas la bildo kiun la mondo devas vidi pri Afganio.

La gitar-simila danburo [eo] estas farata el morusligno [eo]. Ĝi estas plejparte ludata en la nordaj kaj centraj regionoj de la lando.

La Danbura Festivalo tamen estas multe pli ol korusa [eo] kunkantado.

Ĝi celas disvastigi tradician muzikon, prezenti tradiciajn metiojn [eo], fortigi turismon kaj festi kulturon. Dum tiaj okazaĵoj estas kutimaj en multaj landoj, en Afganio, ili portas specialan signifon, ĉar tie ne estas facile aranĝi ilin unufoje aŭ eĉ dufoje sinsekve.

Bamijano estis malpli trafita de bataloj ol multaj aliaj afganaj provincoj, kio signifas ke ekzistas malpli da sekureco-necesoj por organizantoj de eventoj. Dum la lastaj jaroj, la valo, protektita de la montaroj de Hindukuŝo [eo] kaj Koh-i-baba (oriente de Kabulo), gastigis aliajn festivalojn, inkluzive de la Silkvoja [eo] Festivalo kaj Gul-e Kachalo (festivalo de la terpoma floro).

Lastjaraj organizintoj estis forte kritikitaj fare de la Bamijana Ulama Konsilio, kiu nomis ĝin Haram’ [eo] – kontraŭleĝa, ne-islama – eĥante la senkompromisan talibanan pozicion rilate al muziko kaj danco disvastigita fare de talibanoj dum ilia regado de 1996 ĝis 2001. Tamen, la spektakloj daŭris.

Multaj artistoj venis el aliaj provincoj – Gazni [eo], Gor [eo] kaj Daikondi [eo], same kiel el la ĉefurbo Kabulo [eo]. La festivalo ricevis la apogon de UNESKO [eo], de la ĉina ambasadejo en Afganio kaj de la provinca registaro.

La elstara ĉeesto de virinoj dum la festivalo kreis defion por konservativuloj. El 11 malsamaj artprezentoj, kvar estis faritaj de inaj grupoj. Kvankam multaj homoj laŭdis ilian kontribuon, aliaj montris ekstreman abomenon En Fejsbuko inaj dancistoj kaj muzikistoj estis nomitaj “sekslaboristinoj” kiuj disvastigas fahshan (ĉiuspecajn pekegojn) kaj okcidentajn pensojn.

Mohammad Yasin Samim, en Tvitero [eo]:

These pictures give us a clear message: security, awarness and gender equality. I wish to have such gatherings in all provinces. Music, cultural events and peaceful events are useful for mental and physical wellbeing of the country. #DanboraFestival in #Bamyian pic.twitter.com/JkNqglwNVs

— Mohammad Yasin Samim (@m_yasinsamim) June 29, 2018 

La arta kaj kultura vivo de Afganio estis profunde difektita pro jaroj da militado. Sarwar Sarkhosh, danbora legendo, estas unu el multaj kiuj pereis dum la 1980-aj jaroj. La junia festivalo aljuĝis premion al Sarkhosh pro lia arto kaj la oferoj kiujn li dediĉis al evoluigo de muziko en Afganio, precipe la tradicia muziko hazaraga [eo].

Dum Bamijan-lokanoj ofte akuzas la registaron pri ignorado de ilia regiono en la kampo de infrastrukturo kaj publikaj servoj, turismo aperis kiel ekonomia kolono dank'al la laboro de organizaĵoj kiel La Bamijana Kultura Centro kaj la Bamijana ekoturisma programo. La festivalo denove okazis.

Kvankam ĉiujare nur eta kvanto de eksterlandaj turistoj vizitas la provincon, plejparte tii estas afganoj el aliaj provincoj, kiuj ne timas la nestabilajn vojojn al Bamijano.

“Mi deziras ke ĉiu provinco estu Bamijano kaj ke ĉiu loĝanto estu Bamijanulo”, rakontis al Global Voices Ahmad Kakar, loĝanto de la Ĝalalabado-provinco [eo], kiu partoprenis la festivalon en tiu ĉi jaro.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.