Argentina projekto kartografias stratarton en ĉiuj anguloj de Latinameriko

Ekrankopio de la instagram-konto de ACL.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la hispana, krom alia mencio – [eo] = en Esperanto, [en] = en la angla]

Arte Callejero Latinoamérica (Stratarto Latinameriko) estas argentina projekto kiu uzas sociajn retojn por subteni kaj registri stratarton [eo] en la tuta Latinameriko.

Laŭ ĝia retejo, la projekto naskiĝis dum la argentina recesio, kiu daŭris de 1998 ĝis 2002, kiam la senlaboreco atingis 20% kaj manifestacioj kaj raboj estis disvastiĝantaj en la tuta lando. La granda krizo kaŭzis la demision de kvar prezidantoj [en] en dek tagoj en 2001 kaj la plej grandan publikan ŝuldon de la registaro en la nacia historio. En 2003, la nivelo de malriĉeco kreskis de 26,7 % en 1999 al 51,7 % [en].

Komence Arte Callejero atentis vidajn kaj artajn respondojn al la krizo sur la stratoj de Bonaero [eo] kaj registris ilin en sia retejo. Dum la jaroj, ĝi komencis organizi ekspoziciojn kaj pligrandigis la disvastigadon de sia laboro en la sociaj retoj.

Ivan Andrada, fondinto de la projekto, artisto kaj kultura produktisto el Argentino, parolis kun Global Voices per direktaj mesaĝoj en Instagramo kaj diris ke li organizis ekspoziciojn pri stratarto en Ĉilio kaj Meksiko, kaj ke li ofte vojaĝas ene de la regiono por disvastigi ACL-on.

En 2019, ACL festis 15 jarojn de ekzisto per stratarta festivalo en Bonaero de la 24-a de aprilo ĝis la 25-a de majo. La festivalo enhavis ekspoziciojn, debatojn kaj projekciadojn de dokumentaj filmoj, en la ĉeesto de stratartistoj kaj artkolektivoj el Latinameriko.

La fejsbuka paĝo de la projekto, ĝia Jutub-konto kaj ĝiaj afiŝoj en Instagramo prezentas kaŝitajn trezorojn de la regiono en pluraj formoj. La projekto atingis pli grandan popularecon en Instagramo, kie ĝi havas proksimume 10 000 sekvantojn. La konto ankaŭ republikigas fotojn de murartaĵoj publikigitaj de aliaj uzantoj de la socia reto.

La afiŝo kiu aperas sube, fotita en Bonaero kaj diskonigita de ACL, montras bildon de la ĉilia poeto Pablo Neruda [eo]. La teksto spegulas la freŝdatan rekonon fare de la legantoj de la pasinteco mizogina, kaj eĉ perforta, de la gajninto de la Nobel-premio.

Pluraj afiŝoj de ACL elstarigas vidan arton kun fortaj politikaj mesaĝoj. Tiu ĉi parto de murartaĵo de Sanpaŭlo [eo], Brazilo, kiu montras la kunfondinton de Fejsbuko, Mark Zuckerberg, ekzemplas tion:

El mural dice “La revolución no será a través de Facebook”.
El pie de foto dice: “Tampoco a través de Twitter”.

La murartaĵo diras: “La revolucio ne okazos per Fejsbuko”.

La piednoto diras: “Ankaŭ ne per Tvitero”.

Ankaŭ en Brazilo, tiu murartaĵo portretas la prezidanton de la lando, Jair Bolsonaro:

No al racismo, misoginia, sexismo, homofobia, xenofobia… No al fascismo. ¡Larga vida a la democracia!.

Ni malakceptu la rasismon, mizoginecon, seksismon, homofobion, ksenofobion… Ne al faŝismo. Longan vivon al la demokratio!

La sekvanta murartaĵo rilatas al la epoko de la argentina milita diktaturo (1976-1983), dum kiu la diktatoroj kaj iliaj kunlaborantoj perforte malaperigis 30 000 homojn.

La supra murartaĵo estis kreita de Argra, Asocio de Grafikaj Raportistoj de la Argentina Respubliko. Ili publikigis ĝin rete por ke aliaj kolektivoj de artistoj en la regiono ankaŭ povu presi ĝin. Dexpierte Colectivo (Vekiĝado Kolektiva), kolektivo de kolombiaj artistoj, presis la bildon kaj gluis ĝin sur muro de Bogoto [eo], la ĉefurbo de la lando.

Alia ekzemplo de afiŝo de ACL devenas el Meksik-urbo [eo]. Tiu ĉi bildo memorigas al la strat-piedirantoj pri tio, kio okazis en 1968 [eo], kiam la polico kaj aldona grupo de militantoj mortigis centojn da studentoj kiuj manifestaciis.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.