- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Modo, religio kaj kulturo renkontiĝas en tutmonda kaptuka arto

Kategorioj: Nordameriko, Usono, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Virinoj kaj genro

Modelo Aliyyah Abdul-Raul, portanta dezajnaĵojn de la Ohio-bazita mododezajnisto Chimiwear, pozas antaŭ fotilo dum la pasinta Ekspozicio Bele Envolvita Kaptuko. Dum la evento, modoprezentoj okazas ĉiuhore kaj montras diversajn stilojn de dezajnistoj. Foto kun permeso de Felicia Tolbert.

Ĉi tiu rakonto de Frances Kai-Hwa Wang [1] origine aperis en PRI.org [2] la 27an de oktobro 2017. Ĝi estas reeldonita ĉi tie kiel parto de partneriĝo inter PRI kaj Global Voices.

Ne mankas ĉarmo al ĉiujara modo-spektaklo en la usona ŝtato Miĉigano [3] kie viroj, virinoj kaj infanoj glitas laŭ promenejo dum muziko laŭte sonas en la fono. Sed tio kio diferencigas tiun ĉi defiladon estas ĝia celebrado de modestaj stiloj. La modeloj, uzante kolorajn koltukojn kaj kaptukojn [4] [vidu ankaŭ hiĝabo [5]], portas elegantajn vestaĵojn sen elmontri sian haŭton. Proksime al la promenejo, vendistoj elmontras ŝtofojn, arton kaj akcesoraĵojn el diversaj partoj de la mondo en kakofonio de koloroj.

En la mezo de ĉio ĉi estas Zarinah El-Amin Naeem, indiĝena antropologino el la urbo Detroit [6], kiu kreis la ĉiujaran eventon por kunigi grupojn havantajn la tradicion kovri la kapon. Inter ili estas sikoj [7], islamanoj [8], judoj [9], nigraj israelanoj [10], ortodoksaj kristanoj [11] kaj afrikaj spiritistoj [12].

El-Amin Naeem diras, ke Beautifully Wrapped Headwrap Expo [Ekspozicio Bele Envolvita Kaptuko] unuigas homojn kun diversaj fonoj por interŝanĝi ideojn kaj lerni unu de la alia en la sama spaco.

“Veraj homoj parolantaj vidalvide, ne nur legantaj unu pri la aliaj, estas la ŝlosilo por nia antaŭeniro kiel socio”, diras El-Amin Naeem.

Antropologo Zarinah El-Amin Naeem envolvis sian kapon kiel junulino pro stilo kaj poste kiel maniero esprimi sian religion. Post multe da vojaĝado ŝi konstatis ke estas multaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo kiuj tradicie kovras la kapon. Foto kun permeso de Felicia Tolbert.

Ŝi mem kovras sian kapon per okulfrapaj ŝtofoj kaj ŝia plej elstara identigaĵo estas la “alta turo”, kiu aldonas ĝis 30 cm al ŝia alteco. Kiam ŝi estis pli juna, El-Amin Naeem fojfoje portis kaptukon simple ĉar ŝi ŝatis la stilojn; sed post sia tria jaro da studado ĉe la Universitato Howard en Vaŝingtono, ŝi komencis ĉiutage uzi turbanojn kiel rimedon esprimi sian islaman kredon.

Estis maniero, laŭ ŝiaj vortoj, “vide identigi min kiel islaman virinon. Multaj el tiuj vualigas [13] la kapon kaj mi ŝatis la fakton, ke homoj tuj rimarkis ke ili estas islamanoj [14].”

Ŝi rimarkis ke homoj komencis trakti ŝin alimaniere. Vojaĝante ekster Usono [15] kiel universitata studento kaj poste kiel fakulo pri internacia evoluado en Egiptio [16] kaj Sieraleono [17], El-Amin Naeem malkovris kiom multas kulturoj ĉirkaŭ la mondo en kiuj oni envolvas la kapon, kaj kiom granda estas la diverseco de kaptukaj stiloj. Ŝiaj turbanoj iĝis maniero malfermi la pordon al dialogo kun aliuloj.

“Kiel vojaĝanta afrik-usona islama virino, mi rimarkis la scivolemon pri miaj turbanoj”, diras El-Amin Naeem. “Homoj haltis kaj demandis min kiel meti ilin, kie mi aĉetis la ŝtofojn, kial mi surhavis ilin kaj tiel plu. Mi komencis improvizitajn atelierojn en necesejoj, kaj tio progresis al formalaj metiejoj en bibliotekoj”.

Finfine, El-Amin Naeem kreis Beautifully Wrapped [18] (Bele Envolvita), internacian kaj interreligian organizaĵon kun la celo krei amon kaj komprenemon per la tutmonda kaptuka arto.

Ekde 2013, El-Amin Naeem organizas la ĉiujaran turbanan foiron, kiu altiras centojn da virinoj kaj viroj el tuta Usono. Ĉi-jare la evento okazos la 29-an de oktobro [19] ĉe la Ford Community & Performing Arts Center en Dearborn, Miĉigano.

“Pligrandigi la komprenon pri la praktiko [kovri la kapon] gravas ĉar virinaj vestaĵoj, kaj precipe la vestaĵoj de islamaj virinoj, estas tiom politikigitaj en la hodiaŭa mondo”, ŝi diras. “Multaj islamaj virinoj sentas, ke tio estas ŝarĝo, kiun ili kaj nur ili portas. Sed kiam vi ekkonas la plenan amplekson de la praktikoj kaj uzoj de koltukoj kaj turbanoj, vi komencas pridubi kial grupo de islamaj virinoj fariĝis la centro de la debato”.

Laŭ El-Amin Naeem, la ekspozicio estas por multaj personoj ŝanco por sperti ion novan – de unikaj ŝtofoj ĝis freŝaj stiloj. Okazas gvidsesioj, merkato de metiistoj kun ŝtofoj kaj ĉiuhoraj modo-prezentoj kun la partopreno de proksimume dekduo da modo-dezajnistoj.

“Por iuj ĉeestantoj, estas ilia unua fojo ke ili envolvas vualon [13]. Aliaj deziras ŝanĝi vestaĵojn kaj testi novan stilon”, ŝi diras.
La ekspozicio estas ankaŭ loko por grupoj interkonatiĝi kaj konstrui rilatojn. Pasintjare, princino Anne Oluwaseun Besimen-Akinfenwa, reprezentanto de la Organizaĵo Odua de Miĉigano, prezentis la joruban kulturon en Okcidenta Afriko.

“Mi lernis tiom multe de la aliaj parolantoj”, ŝi diras. “Mi pli bone komprenis la turbanojn en la sika [20] tradicio.”

Dum la kaptuka ekspozicio, siko [7] montras al spektantoj kiel envolvi dastar-on aŭ sikan [20] turbanon. Foto kun permeso de Felicia Tolbert.

Krom lerni pri la diferencoj inter tradicioj, eblas ankaŭ interrilati  precipe ĉar kovri la kapon nuntempe povas foje kaŭzi suspekton aŭ kritikon.

“Iele, kapo-vualigo [13] estas ŝanco por sinesprimado, sed ĝi povas ankaŭ kompliki iomete la vivon”, diras El-Amin Naeem. “Mi ĉiam diras, ke por vualigi vin en socio kiu ne valorigas tiun praktikon, vi devas havi fortan karakteron. Vi ĉesas esti nevidebla.”

Andrea Grinberg estas profesia violonĉelisto [21] kaj posedantino de Wrapunzel, retejo por virinoj kiuj kaptukas sin. Grinberg estas judino kaj memoras iun jaron dum la ekspozicio, kiam islama viro ŝin alproksimiĝis post ŝia prezento, dirante ke li estis surprizita de la kvanto da similecoj inter lia kredo kaj tiu de Grinberg.

“Antaŭe mi neniam renkontis judon”, la viro diris.
Grinberg diras, ke la interago estis nekredebla.

“Kaj ĝuste tio estas la grava punkto”, diras Grinberg. “Mi scias, ke la intenco de Zarinah estas antaŭenigi dialogon”.

Violonĉelisto kaj harar-envolva instruistino Andrea Grinberg fotita por la ĉiujara kalendaro de  Beautifully Wrapped [Bele Envolvita]. Grinberg prizorgas retan komunumon nomatan Wrapunzel, kie virinoj, kiuj portas kaptukojn, povas interrilati. Foto kun permeso de Yonatan Grinberg.

Dum alia jaro, post kiam la Nation of Islam [Nacio de Islamo] prezentis korpo-ekzercan programeron, iuj membroj de la juda komunumo esprimis zorgojn pri la ŝajne milita kaj politika karaktero de la prezento. Sed la du grupoj interparolis, sinjoro Grinberg diras, kaj finfine oni malkovris, ke la korpomovoj celis fortigi virinojn kaj devus esti farataj private anstataŭ al publiko.

“Se ĉi tiuj [malsamaj] tipoj de homoj povas kunveni kaj ĝui la tempon kune, ĉio eblas”, ŝi diras.

Kiel vendistino, Grinberg diras ke ŝi ŝatas la eblon rekte komuniki kun la publiko, kaj ankaŭ lernas malsamajn stilojn de kaptuka envolvado.

“Kiam oni iras al la [kaptuka] ekspozicio, estas vera sento ke temas pri modo, kulturo, amuzo, beleco kaj ĉio, sed vere okazas io pli profunda. Kaj mi ne kredas ke mi estas la sola, kiu sentas tion kiam mi iras tien”, Grinberg diras.

Ĉiujare, Beautifully Wrapped [Bele Envolvita] eldonas murkalendaron kun bildoj de virinoj el diversaj kulturoj kiuj kovras siajn kapojn. El-Amin Naeem ankaŭ kreis Niyah Press, kiu helpas disvastigi nekalkuleblajn rakontojn en ĉefaj amaskomunikiloj; kaj Enliven Your Soul, kiu organizas kulturajn vojaĝojn al regionoj kiel Maroko [22] kaj Indonezio [23] por virinaj grupoj. Por sia sekva agado, ŝi nun kolektas monon por krei migrantan plurrimedan ekspozicion [24] kaj instigos al konversacioj pri modo, kredo kaj kulturo de diversaj komunumoj en Usono.

“Ni devas konstrui konstante la kirason de nia komunumo kaj ĝenerale montri, ke ni zorgas pri la bonfarto de aliaj, ke ni amas unu la alian, kaj ke ni devos labori por akcepti niajn diferencojn”, diras El-Amin Naeem.