- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Pia Klemp riskas pasigi 20 jarojn en itala malliberejo pro savado de migrantoj en la maro

Kategorioj: Mezoriento kaj Nordafriko, Okcidenta Eŭropo, Italio, Libio, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, En- kaj elmigrado, Freŝa Novaĵo, Homaj rajtoj, Homama agado, Interreta aktivismo, Politiko, Rifuĝintoj, Virinoj kaj genro, Human Rights Video

Eks-kapitanino kaj biologio Pia Klemp. Foto kun permeso de sea-watch.org [1].

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [it], kiuj estas en la itala lingvo aŭ [de], kiuj estas en la germana](

La eks-kapitano kaj biologo Pia Klemp [2] [de] riskas ricevi kondamnon, kiu povas atingi 20 jarojn en la malliberejo pro deliktoj rilate al kontraŭleĝa migrado. Ĉio ekis en aŭgusto 2017 dum enketo kiu komenciĝis en 2016, kiam la italaj aŭtoritatoj sekvestris la ŝipon Luventa, kiun kapitano Klemp estis komandanta [3] [it] en la maro antaŭ Lampedusa [4], kune kun la komputiloj kaj poŝtelefonoj kiuj estis en la ŝipo. En majo 2018, Ambrogio Cartosio, prokuroro [de la itala komunumo] Termini Imerese [5] konfirmis ke la sekvestro estis multfoje prokrastita [6] [it].

En la-notizia.net aperis jena informo [7] [it]:

Pia Klemp voleva salvare delle vite, ora è nel mirino della giustizia italiana. Era capitano di due navi di soccorso di organizzazioni umanitarie nel Mediterraneo. Ha tirato fuori dall’acqua, con il suo equipaggio, diverse migliaia di profughi. Nel giugno dello scorso anno, tuttavia, la Klemp apprese che le autorità italiane stavano indagando su di lei e su altri volontari di varie navi. Allo stesso tempo, il suo avvocato le consigliò di sbarcare dalla nave. Se avesse portato a riva un altro migrante, la sua libertà personale sarebbe stata a rischio.

Pía Klempo volis savi vivojn, kaj nun ŝi estas enketata de la itala jurosistemo. Ŝi estis kapitano de du ŝipoj, kiuj servis homhelpajn organizaĵojn en Mediteraneo [8]. Danke al sia ŝipanaro, ŝi savis milojn da rifuĝintoj. Malgraŭ tio, en junio 2018, ŝi eksciis ke la italaj aŭtoritatoj faris enketon pri ŝi kaj aliaj volontuloj de diversaj ŝipoj. Samtempe, ŝia advokato konsilis al ŝi ke ŝi foriru de la boato. Se ŝi estus helpinta alian migranton atingi la marbordon, ŝia individua libero estintus en risko.

Dum la itala ministro pri internaj aferoj, Matteo Salvini [9] [it], fieras ke li “savis milojn da homaj vivoj”, la NRO [Ne-Registara Organizaĵo] Kuracistoj sen Limoj kaj SOS Mediteraneo asertas ke almenaŭ 1151 homoj mortis kaj aliaj 10 000 estis transdonitaj al Libio, kie ili povas travivi plian suferon. Giulia Belardellii skribas [10][it] en Huffington Post Italia:

L’inchiesta che ha portato all’attuale processo deve quindi determinare se il capitano Pia Klemp abbia “collaborato” con i contrabbandieri libici per salvare i migranti presi in mare con la sua nave: questa “complicità”, se fosse dimostrata dalla giustizia italiana, trasformerebbe lo status dell’ex capitano della Sea Watch da “soccorritore umanitario di migliaia di persone in mare” a “complice dell’immigrazione clandestina”.

La enketo, kiu kondukis al la nuna proceso, devas do malkovri ĉu kapitano Pia Klemp “kunlaboris” kun la libiaj kontrabandistoj por savi la migrantojn, kiujn ŝi savis per sia ŝipo: se ĉi tiu kompliceco estos pruvita de la itala justico, tio tute ŝanĝos la statuson de la iama Sea Watch-kapitano de “homhelpa sukuristo por miloj da homoj en la maro” al “kompliculo en kontraŭleĝa enmigrado”.

Krom Pía Klemp, ĉiuj anoj de la homhelpaj ne-registaraj organizaĵoj estas sub la kontrolo de la italaj aŭtoritatoj. La enketistoj ne malgrandigis la rimedojn, nek la metodojn. Lara Tomasetta skribis [11] [it] en TPT.it ke estis uzataj kvar diversaj enketaj instancoj por kulpigi Klemp:

Secondo le informazioni che Pia Klemp ha avuto dal suo avocato, almeno quattro diverse autorità investigative italiane hanno lavorato sul suo conto e su quello del suo equipaggio, compresi i servizi segreti italiani. In un’intervista rilasciata al quotidiano Basler Zeitung, Klemp ha dichiarato che il processo a suo carico inizierà a breve.

Según informaciones que Pía Klemp recibió de su abogado, al menos cuatro autoridades de investigación italianas han trabajado en su caso y el de su tripulación, incluidos los servicios secretos italianos. En una entrevista publicada en el diario Basler Zeitung, Klemp declaró que el proceso en su contra empezará en breve.

Laŭ la informoj kiujn Pía Klemp ricevis de sia advokato, almenaŭ kvar italaj enketaj instancoj laboras pri ŝia kazo kaj ŝia ŝipanaro, inkluzive de la sekretaj italaj servoj. En intervjuo, publikigita en la ĵurnalo Basler Zeitung, Klemp deklaris ke la proceso kontraŭ ŝi komenciĝos baldaŭ.

La solidareco kun Pía disvastiĝis rapide en la sociaj retoj de la tuta mondo per la kradvorto #FreePia [12] [Liberigu Pía], dum pluraj peticioj cirkulis enrete. Unu el tiuj peticioj eĉ sukcesis kolekti pli ol 240 000 subskribojn [13] [de] en malmultaj tagoj.

Afiŝo de Tommaso Fattori en lia Fejsbuka paĝo ricevis 400 ŝatojn [14] kaj estis kundividita 180 fojojn. En unu el la komentoj, Hugo S. Ĉuhan el Argentino citas artikolon de pagina12.com.ar rilate al la kazo de la urbestro de Riace, por atesti ke ni estas konfrontataj du vidpunktojn tute malsimilajn rilate al migrado:

En sintonía con el caso de Klemp y Maleno, ayer la justicia italiana abrió el caso contra el izquierdista Lucano, figura emblemática de la acogida y la integración de inmigrantes en su país. Al ex alcalde lo acusan por tráfico ilegal de personas y por uso irregular de fondos públicos para la asistencia de refugiados…Lucano se convirtió en alcalde en 2004 y fue reelecto en 2009 y 2014, hasta que fue detenido el dos de octubre de 2018. Sin embargo, nueve días después fue liberado y puesto bajo prisión domiciliaria. Ahora espera enfrentarse al Tribunal que ayer decidió posponer su audiencia hasta el próximo 17 de junio.

El caso de Lucano muestra la tensión entre dos visiones de Italia. La de los puertos cerrados de Mateo Salvini, por un lado y la de una política de municipios abiertos, por otro.

Simile al la kazo de Klemp kaj Maleno, hieraŭ la itala justico komencis proceson kontraŭ la maldekstrulo Lucano, ekzempleca figuro de la akcepto kaj integrado de migrantoj en sia lando. La eksan urbestron oni akuzas pri kontraŭleĝa homa trafiko kaj pri kontraŭleĝa uzo de publika mono por helpi rifuĝintojn. Lucano fariĝis urbestro en 2004 kaj estis reelektita en 2009 kaj 2014, ĝis li estis arestita la 2-an de oktobro 2018.  Tamen, naŭ tagojn poste li estis liberigita kaj metita sub deviga hejmrestado. Nun li atendas por prezenti sian kazon antaŭ la tribunalo, kiu hieraŭ decidis prokrasti sian aŭdiencon ĝis la 17-a de junio.

La kazo de Lucano montras la tension inter du vidpunktoj de Italio: tiu flanke de la fermitaj havenoj de Mateo Salvini kaj alia favore al malfermitaj municipoj [15].

Post kiam oni malkovris, ke “probable neniam antaŭe ekzistis tiom klara batalo ĉirkaŭ migrado [16] kaj multaj aliaj formoj de solidara rezisto por subteno de migrantoj kaj por movolibero”, la retejo meltingpot.org skribis [17] [it]:

La retorica usata contro le Ong non parte esclusivamente da Salvini, bensì avviene dopo il codice di condotta di Minniti, propedeutico agli accordi con la Libia, e dalle politiche dell’UE che hanno deciso di esternalizzare e sigillare i confini del vecchio continente. Di pari passo è aumentata la criminalizzazione verso tutte le organizzazioni umanitarie, autorganizzate, di volontariato o solidali che supportano i migranti lungo i confini o nelle città, e verso coloro che sono impegnati nel complicato mondo dell’accoglienza.

La retoriko uzata kontraŭ NRO-oj [ne-registaraj organizaĵoj] komenciĝas ne ekskluzive kun Salvini, sed reiras al la kondutokodo de Minniti, prepara dokumento por la interkonsentoj inter Libio kaj la Eŭropa Unio kaj ties politika decido por subkontrakti kaj fermi la landlimojn de la malnova kontinento.

Samtempe, kreskas la kriminaligo rilate ĉiujn homhelpanj [18] organizaĵojn, organizitajn de volontuloj mem aŭ el solidareco, kiuj subtenas migrantojn laŭlonge de la landlimoj aŭ en la urboj, aŭ rilate personojn kiuj dediĉas sin al la komplika mondo de gastama akcepto.

France24 posedas videaĵon de la kazo Pía.

Mondskale, en Tvitero disvastiĝas sennombraj mesaĝoj kiuj petas la liberigon de Pía. Gweniplodokus laŭdas la senson de heroismo de Klemp.

Ĉi tiu virino estas heroo [21]. Ne ekzistas homo pli mirinda ol tia homo, kiel ŝi, kiu amas sen koni, ignoras la malamon kaj sendas nian egoismon al la fundo por aserti, ke nenio estas pli grava ol konservi vivon. Vivu Pía. Pía estu liberigita.

— Gweniplodokus (@Gwenigmatic), la 13-an de [20] junio 2019 [20]

Los héroes de hoy están ante los jueces ahora, ante las celdas de las prisiones, bajo las suelas de la policía política… Pía Klemp es una persona justa. Su tripulación salvó a 14 000 personas, ¡de ahogarse! Se merece honores, no la prisión. No se preocupen.
“Movilización por la capitana de un navío humanitario”
.

La herooj de la nunaj tempoj estas antaŭ la juĝistoj nun, antaŭ la ĉeloj de la malliberejoj, sub la plandumoj de la polico politika… Pía Klemp estas justa homo. Ŝia ŝipanaro savis 14 000 personojn de dronado! Ŝi meritas honorojn, ne la malliberejon. Ne maltrankviliĝu.
“Movado por la kapitanino de homhelpa ŝipo”.

Ankaŭ David Zylberberg publikigis diversajn pepojn, inkluzive de unu kiu rememorigas ke estis tempoj dum kiuj la sklaveco [22], la rasa apartigo [23] kaj la Holokaŭsto [24] estis laŭleĝaj:

La esclavitud, la segregación eran legales, también el holocausto. Liberar esclavos, esconder judíos era ilega en esos tiempos. ¿Qué es la ilegalidad y cómo encontrar el equilibrio entre igualdad y moralidad / objeción de conciencia? También podemos avanzar, ¿no es justo?

La sklaveco, la rasa apartigo estis leĝaj, ankaŭ la Holokaŭsto. Liberigi sklavojn, kaŝi judoj estis kontraŭleĝe tiutempe. Kio estas kontraŭleĝe kaj kiel oni povas trovi la ekvilibron inter egaleco kaj moraleco [26]? Ankaŭ ni povas progresi, ĉu ne?

— David Zylberberg (@zylberdav), la 8-an de [25] junio, 2019 [25]

Salvar de ahogarse, ¡bravo por ella! Pero su proceso es por haberlos llevado ilegalmente a Europe. Hubiera hecho bien en llevarlos a casa. Así, anima a otros migrants a atraveras con riesgo de ahograse. No es inteligente. ?

Savi iun de dronado estas brava ago de ŝi! Sed ŝia proceso estas pro kunportado de ili kontraŭleĝe en Eŭropon.  Estintus bone se ŝi rekondukintus ilin en ilian hejmon. Tiel, ŝi kuraĝigas aliajn migrantojn por transiri kun risko de drono. Tio ne estas saĝa. ?

Aŭ tiu ĉi pepo, kiun oni kunhavigis pli ol 5500 fojojn kaj kiu ricevis 4900 ŝatojn:

Jen Pia Klemp. Ŝi risjas pasigi 20 jarojn en malliberejo.  Kio estas ŝia delikto? Savi ĉirkaŭ 5.000 migrantojn de dronado, inter 2017 kaj 2018. Ŝia proceso pro “helpado al la kontraŭleĝa migrado” komenciĝis en Italio. Pía estas ŝipkomandanto. Oni juĝas ŝin kaj neniu diras ion.

— David Zylberberg (@zylberdav), la 6-an de junio 2019 [29]

Matteo Ernesto rimarkas ironie:

Ni persekutas tiun kiu savas homajn vivojn en la maro kaj solidariĝis kun tiu kiu pafas en la dorson de la homoj. Almenaŭ estis bone ke la barbaroj estis tiuj ekster la limoj.#FreePia [19] 

— Matteo Ernesto Oi (@MatteoOi), la 13-an de junio 2019 [30]

Krome, pepon de Vivian Angrisani oni partumis 21 300 fojojn kaj ĝi estis ŝatata de 48 500 homoj:

Pía Klemp, germana biologo kaj kapitanino, riskas pasigi 20 jarojn en la malliberejo pro la savado de pli ol 1000 migrantoj kiuj riskis droni naĝante trans la Mediteraneon. Serĉi azilon estas homa rajto. Unu el cent maraj kapitanoj estas virino.  Ĉi tiu virino estas filantropino, ne deliktinto.

— Vivian Angrisani (@VivianAngrisani), la 8-an de junio 2019 [32].

Punante la migradon, Italio [33] kaj Eŭropo [34] transiras la limojn de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj [35] kaj de la devo de la maraj navigantoj sukuri [36] ĉiujn homojn kiuj troviĝas en danĝeraj situacioj en la maro.