Renkonto kun Davy Nlovu, gastiganto de la tviterkonto @DigiAfricanLang inter la 17-a kaj la 23-a de julio 2019

Foto kun permeso de Davy Nlovu.

[La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, krom [en] = en la angla]

En 2019, kiel parto de socia amaskomunikila kampanjo por celebri lingvan diversecon en Interreto, aktivistoj kaj antaŭenigantoj de afrikaj lingvoj laŭvice administras la tviterkonton de nia projekto  @DigiAfricanLang (pri cifereca afrika lingvoaktivismo) por kunhavigi siajn spertojn pri revigligo kaj antaŭenigo de afrikaj lingvoj. Tiu ĉi profilpaĝo temas pri Davy Nlovu (@NdlovuDavid) kaj pri tio, kion li intencas pridiskuti dum sia semajno kiel gastiganto.

Rising Voices (RV): Bonvolu diri ion al ni pri vi mem.

My name is Davy Nlovu and I'm from Zimbabwe. My language group is Tjwao [en] of the Tjwa or San people of Southern Africa. I'm a language activist. I have developed abilities in Khoisan languages and cultural research, documentation and revitalization. I am also a writer and have experience in historical documentation and compilation. I work at peace building, customer service management, and consultancy management. I am a good team player and have good organizational abilities.

Mia nomo estas Davy Nlovu kaj mi estas el Zimbabvo. Mia lingva grupo estas la tjvaa [en] de la la popolo tjvaosan [boŝmanoj] en Sud-Afriko. Mi estas lingva aktivisto. Mi disvolvis sciojn pri kojsanaj lingvaroj kaj kultura esplorado, dokumentado kaj lingva revigligo. Mi ankaŭ estas verkisto kaj havas sperton pri historia dokumentado kaj kompilado. Mi laboras pri konstruado de paco, administrado de servoj al klientoj kaj administrado en konsilado. Mi estas bona teamano kaj havas bonajn organizajn kapablojn.

RV: Kio estas la aktuala situacio de via lingvo rete kaj eksterrete?

Tjwao is a critically endangered language with less than a dozen speakers between the ages of 65 to 97. There are no young speakers at the moment. At 53, I'm considered the youngest speaker. We are just starting to use social media to promote the visibility of Tjwao, otherwise there are no tools, and one can not even Google Tjwao on the net.

Kun malpli ol dekdu parolantoj inter la aĝoj de 65 ĝis 97 la tjvaa estas ‘lingvo kritike en danĝero‘ [kritike [en] en la senco ke la plej junaj parolantoj estas avoj kaj pliaĝuloj, kaj ili parolas la lingvon nur parte kaj malofte] Ekzistas neniuj junaj parolantoj nuntempe. Kiel 53-jarulo, mi estas konsiderata la plej juna parolanto. Ni ĵus komencis uzi sociajn amaskomunikilojn por antaŭenigi la videblecon de la tjvaa, alie ne estas iloj, kaj eĉ ne eblas gugli “Tjwao” en Interreto.

RV: Al kiuj temoj vi intencas altiri la atenton de la legantaro dum la semajno, kiam vi administras la tviter-konton de @DigiAfricanLang?

My focus will be on how to use social media to enhance the vitality of Tjwao so as to attract young people and get them interest in learning the language

Mia fokuso estos pri kiel uzi socimedian retaron por plifortigi la vivecon de la tjvaa por allogi gejunulojn kaj interesigi ilin lerni la lingvon.

RV: Kiuj estas la ĉefaj motivoj por via cifereca aktivismo por via lingvo? Kiuj estas viaj esperoj kaj revoj por via lingvo?

Early this year, we started making animated language lessons which are available on laptops and this has increase the number of young learners. It is also easier to conduct lessons in digital formats. We are now able to send the lessons to various government departments as proof that our language exists and we need it included in the national curriculum.

Pli frue ĉi-jare, ni komencis krei animaciajn lingvajn lecionojn, spekteblajn pet porteblaj komputiloj, kaj tio altigis la nombron de junaj gelernantoj. Ankaŭ estas pli facile oferti lecionojn en ciferecaj formatoj. Ni nun povas sendi la lecionojn al diversaj registaraj departementoj kiel pruvon, ke nia lingvo ekzistas kaj ke necesas ĝin inkluzivi en la nacian instruplanon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.