Ĉu vi vidas ĉiujn lingvojn supre de la paĝo ? Ni tradukas rakontojn el Global Voices por ke civitanaj komunikiloj tra la mondo estu alireblaj por ĉiuj.

Lernu pli pri LINGUA Traduko  »

La kakĉikela lingvo (‘kaqchikel’) kaj aliaj lingvoj gvatemalaj antaŭeniras dank'al cifereca aktivado

Kunveno de cifereca aktivado por la kakĉikela lingvo [eo]. Foto de Pueblo Click, uzata kun permeso.

[Ĉiuj ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en Esperanto, escepte de tiuj markitaj per [en], kiuj estas en la angla lingvo, aŭ [es], kiuj estas en la hispana]

Gvatemalo aŭ Quauhtlemallan, kiu signifas “loko kun multaj arboj” en la naŭatla lingvo, estas lando kun granda diverseco etna, kultura kaj lingva. Laŭ oficialaj datumoj de la 11a Nacia Popolnombrado kaj la 6a Nacia Nombrado pri loĝejoj de la jaro 2002, 41% de la homoj identiĝas kiel indiĝenaj [en], kio igas Gvatemalon lando konsistigita de popoloj majaajgarifunaj [es], xinkaj [es] kaj ladinaj [es] aŭ mestizaj.

En Gvatemalo oni parolas 25 lingvojn [es], el kiuj 22 estas lingvoj majaaj kun propra strukturo kaj evoluo. La diferencoj inter tiuj lingvoj estas videblaj en iliaj diversaj gramatikaj tendencoj, fonologiaj uzoj kaj kreskanta vortaro, sed ili havas komunan trunkon: la fundinta lingvo majaa, agnoskita kiel pra-majaa.

La valoro de la majaaj lingvoj ankaŭ estas ke ili vivtenas la kulturon de la popoloj kiuj parolas ilin. Dank'al ili, oni akiras kaj transigas la komunumajn sciojn kaj valorojn. Sam-maniere, tra la parola tradicio, la pli junaj generacioj heredas la moralajn principojn de la majaa pensmaniero kaj konfirmiĝas filozofio kun heredaĵo de sciencaj kaj kosmogoniaj scioj.

“Cifereca aktivado en lingvoj indiĝenaj” : Agoj favore al la majaaj lingvoj.

Kadre de la projekto “Cifereca aktivado en lingvoj indiĝenaj” subtenata de Rising Voices kaj kunlabore kun Pueblo CLICK [es], okazis Kunveno de Cifereca Aktivado por Lingvoj Indiĝenaj, specife pri la lingvo kaqchikel (kakĉikel), la 11an kaj 12an de aprilo, en la eduka centro Pavarotti en San Lucas Tolimán, en la departemento Sololao, kiu sukcesis kunvoki pli ol 30 aktivulojn el diversaj regionoj de Gvatemalo.

Komunik-bildo de la okazaĵo. Uzata kun permeso.

En Gvatemalo, la lingvo kaqchikel estas unu el la kvar lingvoj kun plej granda nombro de parolantoj. Oni parolas ĝin en 54 municipoj* [NDT: En la hispana, la termino “municipio” ne signifus unusolan urbon aŭ urbeton] de 7 departementoj : unu municipo de Baja Verapaz, 16 municipoj de Chimaltenango, unu municipo de Escuintla, 7 municipoj de la departamento Gvatemalo,14 municipoj de Sacatepéquez, 11 municipoj de Sololao kaj 4 municipoj de Suchitepéquez.

Tagoj kiuj apogas konstruon de celoj

La kunveno estis aranĝita enkalkulante la majaan kaj gregorian kalendarojn. Tio signifas, ke okazis la 11an kaj 12an de aprilo, tagojn kiuj respondas al Oxi´E kaj Kaji´Aj, simboloj de la vojo, kiu kondukas al objektiva kaj preciza punkto : ke tiuj lingvoj triumfas favore al multlingva kaj multkultura socio. Tiel la aranĝo estis vidita, simbole, kiel grajno de maizo semata en fruktodona tero esperante, ke ĝermos la grenkampoj. Oni esperas, ke ĝi kreskos, produktos spikojn, konvertiĝos en maizon kaj nutros plurajn generaciojn.

Temaro de la kunveno

La ĉefa celo de la kunveno estis kunigi homojn kongruajn kaj influajn en la mondoj de edukado, politiko, teknologio, komunikado kaj arto.
La interparoladoj okazis tra diskutforumoj, kiuj ebligis substreki la gravecon unuigi la klopodojn por savi kaj disvastigi la denaskajn lingvojn pere de Teknologio de Informado kaj Komunikado (TIK). La celo estas kapabligi la novajn generaciojn kaj ebligi aliron al scioj kaj konoj. Kelkaj partoprenantoj menciis la gravecon “disvolvi fieron, respekton kaj uzon de la indiĝenaj lingvoj”, kion ili konsideris kiel “ŝlosilon por forigi ĉiun formon de diskriminacio. Laŭ la partoprenantoj, la indiĝenaj lingvoj devas ekkapti la Interreton kaj fariĝi videblaj : “Neniu povas ŝati kaj aprezi tion, kion oni ne konas”.

Ek al la laboro !

Dum la kunveno, oni prezentis la klopodojn de la universitatano Walter Cuc [pr.Valter Kuk], de la Gvatemala Federacio de Radiofoniaj Lernejoj [es], kiuj emas fariĝi ĉenon de alternativaj radiostacioj, multlingvaj, daŭripovaj, kun nacia elsendo-kapteblo [es : cobertura nacional] kaj rolo. La tuto kunagante kun institucioj je loka kaj internacia niveloj por kontribui efike al plenplena homa disvolviĝo, al civitana partoprenado kaj demokratiiĝo de la socio.

Walter Cuc, direktoro de la Gvaltemala Federacio de Radiofoniaj Lernejoj. Foto kun permeso de Pueblo Click.

Siaflanke, Israel Quic de Mundo Posible [es] prezentis la projekton RACHEL [en] [pr.raŝel], komunuma kovejo por edukado kaj meti-lernado en kamparaj areoj, kun programo konceptita por komunumoj al kiuj mankas stabila aliro al Interreto aŭ kiuj ne havas rapidegan Interreton.

Alia projekto proponita en la kunveno temis pri Mozilla Firefox en Kaqchikel [es], prezentita de Juan Esteban Ajsivinac Sián kaj havebla por persona komputilo kaj Android. La projekto koncentriĝas je la granda defio traduki la 5000 ligilojn, kiuj konsistigas la referencojn de tiu retumilo, en la kakĉikelan.

Disvolviĝantaj projektoj

Jorge López-Bachiller Fernández, hispana sociologo, kiu loĝas jam ekde pli ol 10 jaroj en Patzún [es], en la departemento Chimaltenango, klopodis malpligrandigi la nunan ciferecan fosaĵon. La celo estas antaŭenigi la disvolviĝon de indiĝenaj komunumoj en Gvatemalo per scioj kaj strategioj por videbligi ilian kulturan valoraron.

Partoprenantoj de la kunveno pri cifereca aktivado por la kakĉikela lingvo. Foto kun permeso de Pueblo Click.

Unu el tiuj strategioj estas la projekto Kaqchikel Wikipetya, kiu ekestis el la iniciato de homoj el diversaj landoj, kun ekzercado kaj profesiaj spertoj, kiuj celas komunan havaĵon : konservado kaj antaŭenigo de la kakĉikela kiel majaa lingvo uzante teĥnikaron.

Por atingi tiun celon, oni decidis enkonduki la kakĉikelan lingvon al Vikipedio, la libera kaj multlingva enciklopedio de la fondumo Wikimedia Foundation, kun pli ol 17 milionoj de artikoloj, en 278 dialektoj kaj lingvoj, kiuj estas kunredaktataj de voluntuloj el la tuta mondo.

Por personigi la projekton, oni diskutis pri la diversaj alternativoj por trovi nomon kiu estu rekonebla kaj taŭga, sed kiu ankaŭ respektu la identecon de la kakĉikela kaj enkalkulu la nomon de la Fondumo Vikimedio. Post studado de tiuj eblecoj, oni decidis, ke la projekto nomiĝos “Kaqchikel Wikipetya“. Laŭ Jorge, iuj progresoj en ĉi tiu projekto inkluzivas ellaboritajn lernilojn, vizitokartetojn* kaj redaktajn politikojn.
[*NDT: vizitokartoj estas malgrandaj kartoj kun la nomo kaj foje la adreso de persono aŭ/kaj asocio, kiuj servas kiel enkonduko dum vizito aŭ renkonto kun nekonatoj].

La defioj estas multaj, interalie atingi tiujn, kiuj sin devontigas aktivi kiel voluntuloj. Tamen Jorge estas optimisma kaj deklaras, ke tiu projekto estos granda kontribuo por la homaro.

Potenciala kunlaboro kun la Universitato Majaa Kakĉikela [es] ankaŭ alportas multajn eblecojn, ĉefe por la projekto de Wikimedia [Vikimedio] danke al la studentaro, kiu interesiĝas pri teknologio kaj parolas la kakĉikelan lingvon.

Resume, la kunveno en San Lucas Tolimán konsistigis unuan fortan paŝon al malfermo de eblecoj, kiuj povus aperi en Interreto por revigligi la lingvon kaj ankaŭ por lerni de spertoj de aliaj komunumoj tra la tuta lando. Tiujn tagojn, oni vidis novajn disvolviĝantajn retojn, kiuj pli fortiĝas kaj kunlaboras en Interreto kaj esperas refoje kunveni danke al la subteno de la projekto Qatzij [es].

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.